Goetheanum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Goetheanum - la antaŭo
Goetheanum - elflanke

La Goetheanum estas monumenta, de Rudolf Steiner desegnita teatrejo en Dornach ĉe Basel en Svislando, nomita laŭ Johann Wolfgang von Goethe.

La konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unua Goetheanum (1913-1922)[redakti | redakti fonton]

En luita teatrejo en Munkeno estis prezentita ĉiujare de 1910 ĝis 1913 misterodramo de Rudolf Steiner. Iuj el la ĉirkaŭo de Rudolf Steiner deziris por tio konstrui pli bone adaptitan salonon, kiu utilos ankaŭ por eŭritmiprezentadoj.

Post kiam montriĝis malfacilaĵoj en Munkeno, oni fine planis konstrui la salonegon sur grundo aĉetita en Dornach (Svislando). La necesan monon por aĉeti la grundon donacis dentisto Grosheintz. Tiel planiĝis la tiel nomata "unua Goetheanum", kiel centro de la movado.

En 1913 ekis la konstrulaboroj, kiuj malfruiĝis pro la unua mondmilito. Ankoraŭ ne finita, la konstruaĵo estis neniigita de incendiuloj en la silvestronokto de 1922/23.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La unua Goetheanum, la unua granda arkitektura projekto de Steiner, montris influon de secesio kaj de Antoni Gaudí. Partoprenis aktive kaj imprese dum la dekjara konstruhistorio la angla skulptistino Edith Maryon.

Baze troviĝis la planideo: du malsamgrandaj kupolaj salonoj sur malsamgrandaj rondaj fundamentoj, kiuj transiras unu al la alia. Pro la proporcio povis estiĝi la bildo aŭ de unu granda salono aŭ de du ejoj. La kolonoj en la konstruaĵo memorigas pri pli maljunaj arkitekturepokoj. Ĉiu kolono estas tiel formita, ke la sokloj kaj kapiteloj evoluas el la antaŭa kaj daŭras al la sekva. Tiel li provis bazi la formadon je la evoluleĝoj de la vivo (la metamorfozo de Goethe) kaj esprimi ĝin en nova stilo. Tiel la arkitekturo forlasas la "malvivan" kaj eknas evoluvojon. Oni kunigas la artojn arkitekturo, skulptado, pentrado, vitrado por krei ejojn por aliaj artoj: muziko, teatro kaj eŭritmio. Tia konstruaĵo helpu ĉiun homon evoluigi la superan parton, kiu dormas en li.

La dua Goetheanum (1924-1928)[redakti | redakti fonton]

La dua Goetheanum estis konstruita kiel centro por la mondaj agadoj de la antropozofia movado. Ĝi estas la sidejo de la antropozofia societo kaj de la libera altlernejo por homa scienco kaj ties sekcioj. La konstruaĵo estis konstruita de 1925 ĝis 1928 kiel sekvaĵo de la unua Goetheanum per betono por malhelpi novan incendion. La koncepto estis principe la sama, kiel en la unua konstruaĵo: granda salonego kun ĉ. 1000 (900) sidlokoj kaj scenejo por prezentado (Faŭsto de Goethe, misteridramoj de Steiner kaj aliaj) kaj ankaŭ por eŭritmio kaj prelegoj. Steiner preparis eksteran modelon por la dua Goetheanum, kiu estis bazo por la finaj planoj, sed li ne plu povis partopreni la konstruadon, ĉar li formortis printempe 1925.

Goetheanum elsude
Interno
Modelo

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

En sia formo la unua Goetheanum montris geometriajn rilatojn. La unuopaj formoj tamen montris vivan moviĝon. En la dua Goetheanum, la tuta formo de la konstruaĵo montras tian moviĝon. Oriente ĝi similas al fermita kubo, kiu okcidenten iĝas pli kaj pli moviĝema kaj dinamika. Ŝajnas, ke ene io estas kaŝita oriente, kiu evidentiĝas kaj realiĝas okcidente. Tiel montriĝus en tia konstruaĵo du polusaj mondofortoj. La unua estas fermita kaj kaŝas ion, direktiĝas al pezo (oriente), la alia turniĝas eksteren, disdividiĝas kaj direktiĝas al malpezo (okcidente). Tamen ekzistas ankoraŭ tria forto en tiu konstruaĵo, kiu kaptas kaj ligas la du aliajn. Ĝi gvidas ilin al pli alta moviĝo.

Apudaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La apudaj konstruaĵoj estas serio de konstruaĵoj, kiujn Steiner planis proksime de la Goetheanum. Ili formis unuon kun la ĉefa konstruaĵo kaj la tuta pejzaĝo, kiu estis plejparte planita de Steiner.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Faŭsto[redakti | redakti fonton]

La Goetheanum famiĝas ĉefe pro la rea prezentado de Faŭsto. La Goetheanum unua sursceniĝis en 1938 la du partojn de Faŭsto de Goethe. Ekde tiam ĉiujn kelkajn jarojn prezentadoj sub gvidado de malsamaj antropozofiaj reĝisoroj estas surscenigataj kaj seminarioj organizataj. La lastaj okazis inter aprilo kaj aŭgusto 2004.

Raporto[redakti | redakti fonton]

(...) la konstruaĵo ne faciligas la taskon al nepreparitaj vizitantoj. La ekstera digno transformiĝas trans la enirejo al estra aŭtoritato. Blokaj betonaj portiloj deklive eniras la ĉambrojn, nesimetriaj fenestroj gvidas la rigardon en la malplenan ĉielon, spiro sonos strange en mallumaj ŝtuparejoj. Ĉio estas grandega kaj bloka. (...)
Atendante la buson, oni povas ankoraŭ senti la afikon de la betonkoloso el sekura distanco. Ĝi estas severa kaj egalrajta ligo, inter maso kaj senkorpeco. Kreita dum epoko, kiam betono ankoraŭ ne estis kutima konstrumaterialo. Subite senteblas vizia forto, kiu iam eliris el tiu loko. En perfortiga klareco la konstruaĵo subite ŝajnas esprimi ideon: le plej granda libero kaj la plej granda feliĉo de la homo estas scipovi pensi. Ĉu tion povas esprimi konstruaĵo? Ĉu nur per kurbaj betonomuroj? Tiaĵo konfuzas skeptikan vizitanton..
La tuta artikolo legeblas ĉe gazeto Die Zeit.


Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christina Haberlik: 50 Klassiker. Architektur des 20. Jahrhunderts. Hildesheim: Gerstenberg Verlag, 2001. ISBN 3-8067-2514-4
  • Helmut Zander: Anthroposophie in Deutschland, Vandenhoeck & Ruprecht 2007, Band 2, ISBN 978-3-525-55452-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 47° 29' 10" N, 7° 37' 13" O