Antoni Gaudí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Gaudí kaj la patrinonomo estas Cornet


Antoni Gaudí
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1852 (1852-06-25)
en Reus
Morto 10-an de junio 1926 (1926-06-10) (73-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo tram accident
Tombo Tomb of Antoni Gaudí
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Escola Tècnica Superior d'Arquitectura de Barcelona • Escola de la Llotja
Subskribo Antoni Gaudí
Memorigilo Antoni Gaudí
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • teknika desegnisto
Verkoj Casa Milà
Templo Sankta Familio
Bellesguard
Kaprico de Gaudí
Parko Güell
Episkopa Palaco de Astorgo
Domo Vicens
Casa de los Botines
Church of Colònia Güell
Domo Batlló
Casa Calvet
Bodegas Güell
Palau Güell
Artigas Gardens
Güell Pavilions
vdr

Antoni GAUDÍ i CORNET (naskiĝis la 25-an de junio 1852, mortis la 10-an de junio 1926)[1], konata ankaŭ kiel Antonio Gaudí, estis kataluna arkitekto, la plej fama el la reprezentantoj de la kataluna modernisma skolo.

Li naskiĝis en ReusRiudoms[2], provinco de Taragono (Katalunio), kaj pasigis plejmulton de sia profesia vivo en Barcelono (Katalunio), kie li mortis.

En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉis la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.

Antoni Gaudí estis vegetarano.[3][4]

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La Sagrada Familia

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita en Reus, li diplomitiĝis en 1878 en Barcelono, kie li komencis sian artan agadon en ideala momento por sia personeco: meze de la kultura kaj politika renesanco (renaskiĝo), en la momento de ekonomia prospero kaj kreskado de urboj. Li ricevis helpon de tiutempaj riĉuloj, kiuj volis sekvi la kulturajn eŭropajn tendencojn kaj stilojn de tiu tempo. Lin multe influis la teorioj de E. Viollet-le-Duc, J. Ruskinz kaj la pensmaniero de la secesia generacio, kunigita ĉirkaŭ la Universala Ekspozicio en 1888. Tro frue, tamen, li forlasis la historiajn stilojn, regantajn en la eklektikismo de la 19a jarcento, kaj formulis personan estetikon, kiu faras lian stilon perfekte identigebla, sed samstaraj metiistoj de la epoko, ĉiujn erojn, tempe estas ege malfacile klasifikebla kiuj konsistigas la arkitektan spacon - en iu konkreta tendenco.

Grava biografia mejloŝtono estas rilatoj, kun la industria familio Güell [gŭej], kiu mendis de li sufiĉe multajn verkojn. Ĉi tiuj verkoj kreskigis lian famon en la barcelona regiono. Li, ekde tre juna aĝo, partoprenis en la konstruado de la baziliko Sagrada Familia (sankta familio), kio profundigis lian religian senton, kaj la ekskluzivan sindediĉon al la problemaro, devenanta de la realigado de sia originala arkitekturo.

Aliaj verkoj, sufiĉe konataj kaj esplorataj, estas La klostro de la terezaninoj, la Vilao Bellesguard [bejesgŭár], la Domo Batlló [bajjó], Palaco Güell, La Pedrera (la ŝtonminejo) (ĉiuj en Barcelono), la konstruaĵoj, faritaj en la nord-hispanaj urboj Comillas, Astorga kaj Leono, la interna reformado de la katedralo de Majorko kaj multaj aliaj.

Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internoj permesis al li projektadi, en daŭra kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko , kiuj konsistigis la arkitektan spacon - fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp, komencante ĉe organika koncepto de la tuta aranĝado, kaj de la integriĝo de ĉi tiuj elementoj en sian strukturon.

La arkitekto, admirata kaj pridiskutata pro la aŭdaco kaj originaleco de liaj kuraĝaj ideoj jam en sia tempo, post periodo de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe ĝuas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia aŭtoritato vere plifortiĝis en diversaj rondoj, ne nur fakaj.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nacia Biblioteko de Francio
  2. van Hensbergen (Gijs), Antoni Gaudí, Barcelono, Plaza & Janés, 2002, ISBN 84-01-30507-1
  3. Frommer's Barcelona, 2nd Edition. Peter Stone (2007). ISBN 978-0-470-09692-5
  4. History of Vegetarianism - Antoni Gaudi (1852-1926)
  5. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2002/06, paĝo 18: Internacia Jaro de Antoni Gaudí verkita de Augusto Casquero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]