Leono (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj regiono de Hispanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Leono (apartigilo).
Leono
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24001–24010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121 281  (2023) [+]
Loĝdenso 3 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 5° 34′ U (mapo)42.598888888889-5.5669444444444Koordinatoj: 42° 36′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 39,03 km² (3 903 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leono (Provinco Leono)
Leono (Provinco Leono)
DEC
Leono
Leono
Situo de Leono
Leono (Hispanio)
Leono (Hispanio)
DEC
Leono
Leono
Situo de Leono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo León [+]
vdr
Situo de Leono en Hispanio

Leono (leonlingve Llión,[1] hispanlingve León) estas urbo kaj municipo[2] en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ties loĝantaro estas de ĉirkaŭ 122 000 homoj en 2021.[3] La metropola areo povas atingi ĉirkaŭ 203 000 loĝantojn.

Leono estis fondita en la jaro 68, fare de la romianoj, kiu tie instalis legion, de kie devenas la nomo. Post la araba konkero ĝi estis preskaŭ senpopoligita, kaj estis refondita en la jaro 856, fare de la reĝo Ordoño la 1-a. Ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Astur-Leona Reĝlando en 914. La urbo estis grava dum la Mezepoko.

Katedralo de Leono
Palaco de Guzmanes kaj komenco de la Mallarĝa Strato en Leono

Ĉefa vidindaĵo estas la belega gotika katedralo, kiu famas pro siaj impresaj vitraloj. Aliaj monumentoj estas la Baziliko de Sankta Isidoro kaj la Hotelo (Hostal) Sankta Marko. La Casa de Botines estas verko de Antoni Gaudí. En la malnova kvartalo troviĝas restaĵoj de la muregoj romia kaj mezepoka.

Leono estas ĉefurbo de samnoma provinco kaj de la komarko Tierra de León. Ĝin trairas la Jakoba Vojo. Ties ĉefaj urboj estas Ponferrada, Astorga, Sahagún, La Bañeza inter aliaj.

Leono donis sian nomon al historia Reĝlando. Ĝian kernon konsistigis la nunaj provincoj de Leono, Zamoro kaj Salamanko, kiuj estis konsiderataj historia regiono. Nun ili apartenas al la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

Leono estas hispana urbo kiu situas en la nordokcidenta parto de la Ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco samnoma kaj apartenanta al la "aŭtonoma komunumo" Kastilio kaj Leono. Ĝi havis 130 601 loĝantojn en 2013 disigitaj en areo de 39,03 km², kaj metropola areo de 208 899 loĝantoj disigitaj en dek kvin municipoj. Ĝi naskiĝis kiel militista kampadejo Romia de la Legio VI Victrix ĉirkaŭ la 29-a jaro a.K., kiu pli solidiĝis kun la definitiva setliĝo de la Legio VII Gemina de la jaro 74-a. Post ĝia parta senpopoligo pro la islama konkero de la duoninsulo, Leono ricevis novan elanon kiel parton de la Asturia Regno. En 910 komenciĝis unu el ĝiaj historiaj momentoj plej elstaraj estante la kapo de la Reĝlando Leono kaj partoprenante aktive en la Rekonkero kontraŭ la muzulmanoj, estante unu el la ĉefaj regnoj en la formado de Hispanio.

La urbo loĝigis la unuan Korteson de la historio de Eŭropo en 1188 dum la regno de Alfonso la 9-a, danke al kio en 2011 oni proklamis per la Junto de Kastilio kaj Leono, lulejon de la parlamentismo. De la malfrua Mezepoko la urbo perdis sian antaŭan gravecon pro la perdo de sia sendependeco post la unuiĝo kun la krono de Kastilio en 1301. Post periodo de stagnado dum la moderna epoko, en la Sendependiĝa milito, Leono estis unu el la unuaj kiu sin ribelis en la tuta Hispanio, kaj post la milito en 1833 ĝi atingis la rangon de provinca ĉefurbo. La alveno de la 20a jarcento okazigis la ekspansion de la urbo kiu jam estis komencinta en la 19-a jarcento. La urbo fariĝis grava komunikada punkto de la nordokcidento pro la disvolvo de la karba min-industrio kaj la alveno de la fervojo.

Pro sia historia kaj monumenta heredaĵo, diversaj celebradoj kiuj okazas laŭ longe de la jaro, inter ili la sankta semajno, kaj sia geografia situo en la Jakoba Vojo, konsiderata Mond-Heredaĵo de UNESCO, ĝi ricevas multajn turistojn naciajn kaj internaciajn. Inter ĝia karakterizaj momumentoj elstaras la Katedralo la plej bona ekzemplo de la franca gotiko en Hispanio, la Baziliko de Sankta Isidoro, unu el la plej gravaj romanikaj preĝejoj de Hispanio, tombejo de la mezepokaj leonaj reĝoj, konsiderata kiel la Capilla Sixtina del Arte Románico, la Monaĥejo de Sankta Markos, la palacoj de Guzmanes, la palaco de Grafoj de Luna, la preĝejo de la Merkato, la preĝejo de Palat de la Reĝo, la Domo de la Viandvendejo, kaj la domo Botines de modernisma secesia stilo dezajnita de la kataluna arkitekto Antoni Gaudi, ĉiuj el ili deklaritaj Havaĵo de Kultura Intereso. Kiel moderna arkitekturo elstaras la MUSAC de la arkitektoj Mansilla + Tuñón. La Universitaton de Leono oni fondis en 1979 kaj en la lernojaro 2006-07 ĝi havis 13 217 gelernantojn. De majo de 2010, la urbo loĝigas la duan sidejon de la Universitato de Vaŝingtonio en Eŭropo post Romo, kun 500 gelernantoj interesataj en la lernado de la hispana lingvo. De 2011 la urbo havas ankaŭ sidejon de la Instituto Konfucio.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La origino de la nomo de la urbo devenas de la vorto latina legio, kiu aludas al la legio kiu fondis la urbon en ties nuna situo. Ĉi tiu tezo, aceptita de ĉiuj, plifortiĝas kun la ankoraŭ valida familia nomo legionense, por rilati al la loĝantoj de la urbo. Kun la tempo la nomo Legio evoluis al Leono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva tempo[redakti | redakti fonton]

Malkovrita kanalizado en la ekstera areo de la kampadejo de Legio VII Gemina.

La urbo Leono ekaperis ĉirkaŭ la jaro 29 a.K., kiel kampadejo militista romia de la Legio VI Victrix en la rivera teraso inter la riveroj Bernesga kaj Torio, proksime al la astura urbo de Lancia, pro la tiel nomataj kantabraj militoj. Je la fino de la 1-a jarcento, post la jaro 74-a, la Legio VII Gemina, fondita de Galba, okupis la kampadejon kaj restis en Leono ĝis la komenciĝo de la 5-a jarcento. Ĝi estis la nura legio kiu seltiĝis en Hispanio ĝis la disfalo de la Romia Okcidenta Imperio (476) kaj pro tio Leono estis la militista ĉefurbo de la ibera duoninsulo. La urbo apartenis al la Convento Asturicense kun ĉefurbo en Asturica Augusta (Astorga) kiu formis parton de la provinco Tarraconense ĝis la 3-a jarcento kiam oni kreis la provincon Gallaecia el kiu formis parton. La originalan romian dezajnon oni povis vidi nun, ĉar oni konservas parton de la muregoj kiuj ĉirkaŭbaris la urbon en la 3-a kaj 4-a jarcentoj. Pro la arkeologiaj restaĵoj oni scias ke ĝi havis Termojn (la rujnoj troviĝas sub la katedralo) eĉ anfiteatron kun 5.000 sidlokoj, nun sub la strato Cascalerias. Ĉirkaŭe de la kampadejo oni kreis civilan nukleon kie setlis ĉiuj personoj kiuj zorgis pri la soldataj bezonoj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

De la falo de Romo al la regno de Asturio

Post la romia periodo, la urbo formis parton de la Regno sueba kaj poste de la regno visigotaj. Inter la 6-a kaj 8-a jarcentoj la manko de pruvoj arkeologiaj kreigis ideon de malkresko de la popolantaro, kaj malapero de lokoj loĝataj, sed la malkovro de ceramikaĵoj fareblaj dum la epoko omeya de Kordovo proksime al la Puerta Obispo (pordo de la episkopo) informas nin ke la urbo ne estis tute forlasita, sed ĝi konservis stabilan popolantaron. Leonon konkeris la Kalifato Omeya en la jaro 712 sed rerkonkerita en 754 de Alfonso la 1-a, sed dum preskaŭ unu jarcento estis tute neloĝata. Ĉirkaŭ la jaro 846 grupo de mozaraboj intencis repopoligi la urbon kun kristanaj popolantaroj, ĉar ĝis tiam ĝi estis en la unua linio de batalo, sed umajadaj atakoj finis kun tiu iniciato. En la jaro 853 la reĝo Ordoño la 1-a aldonis la urbon al la Reĝlando de Asturio, kaj ĝin repopoligis. Kun la reĝo Ordoño la 2-a, de (914-924) post la morto de lia frato Garcia la 1-a, la urbo konvertiĝis en la ĉefurbo de la regno, kaj la komenciĝo de la Reĝlando Leono.

Regno de Leono[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reĝlando de Leono.
Panteono de la Reĝoj de Sankta Isidoro.

Dum la ekzisto de la regno, la urbo Leono plu kreskis kaj evoluis en sia disvolvo. Ĉi-rilate ludis elstara rolo la Jakoba Vojo, eble la plej grava vojo de cirkulado de homoj, ideoj, kulturoj kaj arto de la Medievo (mezepoko) En la 12-a jarcento, la araba geografo kaj vojaĝanto Edrisí skribis la jenon pri Leono “Tie la komerco estas tre fruktodona. Ĝiaj loĝantoj estas ŝparemaj kaj singardaj” Ni ankaŭ havas informon pri Leono pro la malsamaj kodeksoj, inter ili la Codex Calixtinus, manuskripto kiu, inter aliaj, informas pri la vojo kiu la pilgrimantoj sekvis ĝis Santiago de Kompostelo. Kun ĉio tio, novaj kvartaloj dilvolviĝis en la urbo, kelfoje ekster la murego kaj preskaŭ ĉiam je la rando de la vojo de la prilgrimantoj, kiuj eniris en la urbon per la Puerta Moneda.

Leono estis reĝa sidejo de la fondado de la regno kun Garcia la 1-a, je la komenco de la 10a jarcento, ĝis la unuiĝo kun Kastilio en 1230, tiam la ĉefurbo estis itinera. En la 10-a jarcento elstaras reĝoj kiel Ordoño la 2-a, kiu fiksis la ĉefurbon kaj konsekris la unuan katedralon en la antikvaj romiaj termoj (sub la nuna katedralo), kaj lia filo Ramiro la 2-a (Leono) kiu konstruis la unuan palacon en Palat de la Reĝo kaj plenumis kampanjojn kontraŭ la musulmanoj. La dua duono de la jarcento karakteriziĝas per la civilaj militoj, malfortaj reĝoj kun problemoj kun la nobelaroj, kaj atakoj kaj kontraŭatakoj de la musulmanoj al la urbo, inkludita tiu de Almanzor, kiu okazigis grandan detruon. La reakiro kaj reordigo de la ĉefurbo okazis kun Alfonso la 5-a je la komenco de la 11-a jarcento, kaj la komenco de la kristana rekonkero de la duoninsulo. Post kelkaj jaroj la dinastio ŝanĝiĝis kun Fernando la 1-a (Leono), reĝo kiu komencigis la preĝejon Sankta Isidoro kaj la reĝan panteonon. Lia sukcedanto Alfonso la 6-a de leono kaj Kastilio pasis al la analoj de la historio pro la avancoj en la Rekonkero, kaj ĉefe pro liaj rilatoj politikaj kun El Cid. En la 12-a jarcento kaj post la unua reĝino Urraca la 1-a (Leono) (Urraka) elstaras ŝia filo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio kiu avancigis notinde la rekonkeron kaj sin kronigis imperiestro de la tuta Hispanio en la malnova katedralo de Leono. Post sia morto, li dividis la regnojn de Leono kaj Kastilio inter siajn filojn. Fernando la 2-a reĝis en Leono kaj konkeris Extremaduron. Lia sukcedanto kaj lasta reĝo de Leono estis Alfonso la 9-a, kiu kunvokis la unuajn kortesojn de Eŭropo kun la partopreno de ĉiuj socialaj klasoj, en la baziliko de Sankta Isidoro en la jaro 1188. Post lia morto, en 1230 la krono de Leono kaj la de Kastilio falis en la saman personon, Fernando la 3-a (Kastilio) (la sanktulo) perdante Leono la fiksan ĉefurbecon. Je la duono de la jarcento Alfonso la 10-a (Kastilio) (la saĝulo), detruigis la malnovan katedralon kaj konstruigis la nunan en gotika stilo.

Malfrua Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la katedralo de Leono.

Dum la 14-a jarcento, Leono eksperimentis gravan krison intensigitan per serio de klimataj okazintaĝoj en la tuta Eŭropo kiu etigis la rikoltojn, okazigante malsategon kaj enŝuldiĝon de la kamparanoj. Ĉi tiujn cirkonstancojn pligravigis la alveno de la pesto al Leono en 1349 kaj 1350, kio okazigis grandegan mortigon en la areo, senpopoligante vilaĝojn kaj malkreskigante, laŭ informoj de la epoko, pli ol kvaronon de la popolantaro de la regiono. Krome aldoniĝis la nestabileco politika en la tuta Regno de Kastilio, kiu okazigis konstantajn streĉitecojn kiuj finis en militaj konfliktoj. Kun la alveno de la 15-a jarcento, la aferoj ekpliboniĝis, la popolantaro kreskis, sekvis la konstruado de novaj domoj, la rekonstruado de la malnovaj kaj la pligrandiĝo de la eksteraj kvartaloj. Oni parolis pri la konstruado de barilo kiu entenu la kvartalon de la orienta parto de la urbo, ĉirkaŭbarante la preĝejojn de Sankta Lorenzo, Sankta Petro de la Hortoj, kaj Sankta Savanto de la Nido de la Cigüeña (Nesto de la Cikonio). Tiel je la fino de la jarcento, la urbo disponis inter 4.000 kaj 5.000 loĝantojn

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

La domo Botines

La domo Botines

En la 16-a jarcento, la Milito de la Komunumoj de Kastilio kontraŭ Karlo la 1-a, en Leono elstaris la neesperata fervoro de komunumanoj (kastilie comuneros) kaj en kanonikaro de la katedralo kiel en la eksterurbaj kvartaloj. La du ĉefaj familioj de la regiono, Guzmanes en la komunuma flanko kaj Quiñones en la flanko de la reĝo, militis por solvi siajn diferencojn. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la popolantaro de Leono stagnis, tutsame kiel la urboj de la Norda Altebenaĵo En ĉi tiuj jaroj, la kresko de la popolantaro ŝuldiĝis ne al la kresko de la industria aŭ komerca aktiveco, sed al la elano de la agrikulturo de la ruraj areoj kiuj ĉirkaŭis la urbon. Kun nur 5.500 loĝantoj Leono estis, kune kun Zamoro, unu el la urboj malpli loĝata de la norda altebenaĵo. Nur je la fino de la 18-a jarcento la Ilustrado iom puŝis la urbon, kun la konstruado de novaj fontanoj kaj publikaj ekipadoj, kaj la starigo de unu el la Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando (Sociedades Económicas de Amigos del País) en la urbo.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

19-a jarcento

La fervoja stacidomo.

La Stacidomo de FEVE.

En la antaŭaj tagoj al la eksplodo de la Milito de Hispana Sendependiĝo, ĵuste la 24-an de aprilo de 1808, samtempe ke serio de incidentoj okazintaj en aliaj urboj hispanaj kiel Burgoso, ToledoMadrido, okazis en Leono popola manifestadoj favore al la reĝo Fernando la 7-a pro la timo ke la reĝo Karlo la 4-a (Hispanio), kiu havis la favoron de la francoj, ekreĝu denove kontraŭstarante Napoleonon. La 26-an de julio de la sama jaro la urbon konkeris la franca generalo Jean-Baptiste Bessières kaj rekonkerante ĝin en 1812. En la jaro 1813 dum kelkaj tagoj denove la urbo falis en la manojn de la armeo franca kiu retretis, kaj la vivo en la urbo normaliĝis. En 1833 la urbo akiris la rangon de ĉefurbo de la provinco, kiu formos parton, kune kun Zamoro kaj Salamanko de la Regiono de Leono. Inter la fino de la jarcento kaj komenco de la 20-a, la disvolvo de la min-industrio de karbo konvertis la urbon en gravan komercan kaj komunikadan nodon en la tuta nordokcidento, kun la dilvolvo de malsamaj infrastrukturoj, inter kiuj elstaras la konstruado de la stacidomo (poste propaĵo de RENFE kaj hodiaŭ de ADIF) per reloj laŭ la larĝeco tipe hispana, kaj la konstruado de fervojo FEVE de mallarĝaj reloj, konata kiel El hullero, kiu, ekde Leono konektis la ĉefajn areojn de karbo-minoj kun la industria nukleo de Bilbao.

20-a jarcento

Enlanda Milito kaj Frankisma diktaturo

Post la ribelo de julio de 1936, la plej parto de la provinco restis en la manoj de la ribelintoj. La ribelo de la garnizono okazis la 20-an de julio, post ke la minista kolumno, kiu ekde Asturio sin direktis al Madrido, estis lasinta la urbon. La rezistado estis nesufiĉa kaj la publikaj postenoj de la Popola Fronto, inter ili la urbestro Miguel Castaño, estis arestitaj, kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj. Dum la milito en la Antikva Monaĥejo de Sankta Marko funkciis prizono kaj koncentrejo de supozitaj maldekstruloj opoziciantoj de la ribelintoj. La vivkondiĉoj estis terure malhumanaj. Foje okazis torturoj kaj ekzekutoj. Jam somere de 1936 frankistoj elprenis malliberigitojn kaj forportis ilin laŭ la ŝoseo el Leono al Astorgo, sed survoje mortpafis ilin kaj abandonis la korpojn; sekve lokanoj kolektis la kadavrojn kaj enterigis ilin en komuna fosejo de la tombejo de Villadangos del Páramo, kie nur ekde 2022 oni planis la rekuperon de tiuj restaĵoj de ĉirkaŭ 70 absolute eksterleĝe ekzekutitoj post malakcepto fare de la lokanoj kontraŭ la leĝo pri historia memoro kiu fakte devigas tian rekuperon.[4]

En la 60-a kaj 70-a jaroj, la urbo ekkreskis, helpate pro la apogeo de la ministaro kaj la industrio. Tio originis grandan neorganizitan urban ekspansion ĉiudirekte. La kreado de kvartaloj kiel Sankta Mames, Sankta Estevan, aŭ El Ejido, respondis al ĉi ekspansio, kiu ne nur okazis en la urbo mem, sed ĝi iniciatis la kreadon de la Meropolitana Areo de Leono, kun la disvolvo de vilaĝoj kiel Sankta Andreo de Rabanedo.

Demokrata etapo

La manifestacioj leonesismaj pli kaj pli ripetiĝas laŭ longe la demokrata historio.

En 1979 oni kunvokis, denove, demokratajn balotadojn, kiuj gajnis la partio UCD kun Juan Morano unue en la listo kiu estris la urbon ĝis 1987. De tiam ĝis la jaro 2011 regis la urbon malsamaj urbestroj. Paralele al tio, renaskiĝis la leonanismo, kultura movado de la 19-a jarcento kaj rekuperita pro politikaj kialoj, Ĝi aprobis mociojn favore al la leona aŭtonomio kaj organizis manifestaciojn kun pli ol 20.000 personoj en 1983 kaj 90.000 en 1984. En la 90-a jardeko la urbo starigis elstarajn modernajn konstruaĵojn, kiel ekzemple La Arta Muzeo de Nuntempa Arto de Kastilio kaj Leono. aŭ la Aŭditorio Urbo de Leono

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomia historio[redakti | redakti fonton]

La komerca Centro León Plaza.
La kresko de la urbo dum la lasta jarcento estis notinda.
Klasifika varstacio de Leono en Armunia. La urbo etendiĝis ĉefe apud la fervojo post ties alveno.
La konstruaĵo Europa, uno el la emblema oficeja konstruaĵo de la urbo leona.

Ĵus stariginte la romian kampadejon ĉirkaŭ la jaro 74-75, ĝi zorgis pri la kontrolo, administrado kaj ekspluatado de la or-minejoj, el kiuj la plej gravaj estis tiuj de Las Médulas. Ĝia aktivado altiris civilan popolantaron kiu setlis ĉirkaŭe de la kampadejo por zorgi pri la bezonoj de la soldatoj. Tiuj personoj setlis en la civila ejo canabae, kaj disvolvis la meti-arton aŭ la komercon, kiuj evoluis por servi ankaŭ al la kreskanta civila popolantaro, kreskado kiu atestas la restaĵoj de termoj de uzo militista kaj civila. Post la falo de la romia Imperio, Leono eniris en dekadencon, la komerco kaj meti-artro etiĝis kaj la popolantaro reduktiĝis en granda parto, La urbo konvertiĝis en agrikola centro de malgranda graveco, kaj loko de paso por la bredistoj de la areo. Kun la alveno de la araboj, la urbo senpopoliĝis, kaj la muregojn oni uzis kiel safeĵojn. Ne estis ĝis la jaro 856 kiam Ordoño la 1-a repopoligis la urbon kaj rekonstruis la muregojn. reaktivante la komercon kaj la meti-arton. Sed la veran elanon donis Ordoño la 2-a, post korverti Leonon en la ĉefurbon de sia regno, kaj farante de Leono unu el la plej elstaraj urbaj centroj de la kristana Hispanio. La politikaj avataroj ekrestis protagonismon al Leono laŭ longe de la historio, kaj finiĝis tiu perdo post la unuiĝo kun Kastilio en 1230. Spite tion, multaj institucioj de la regno daŭrigis post la unuiĝo. La malbonaj komunikadoj kun la aliaj lokoj de la lando okazigis ke la urbo havu ruran aspekton kaj stabilan popolantaron ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento. Dum ĉi jarcento la urbo komencis sian ekonomian rekuperon. Kiel ĉefurbo de provinco, kaj sekve, urba centro de referenco en la areo, kaj la alveno de la fervojo, okazigis la ekspansion ĉiudirekte kun la plilarĝeco kaj la ekstermuraj kvartaloj. La industrio setlis unue ĉirkaŭe de la stacidomo kaj poste al la suburboj. kaj pli poste al la industriaj poligonoj rande de la urbo. Tamen la graveco de ĉi tiu sektoro neniam estis elstara en la ekonomia estrukturo de la urbo, en kiu la sektoro de servoj estas pli grava. Dum la unua jardeko de la 21-a jarcento, la urbo vivis reaktivadon de la industria sektoro, kaŭzita pro la promocio kiel transporta centro de la nordokcidento kun la flughaveno kaj la novaj ŝoseoj. Reaktivado akompanita pro la kresko de la economiaj sektoroj ligataj al la I + D (investigación y Desarrollo) esploro kaj disvolvo. La urbo, tamen, havas la makulon de la junulara elmigrado pro manko de laboro en kelkaj sektoroj. Spite tion popolantaro ne multe malkreskas pro la enmigrado.

Ekonomia strukturo[redakti | redakti fonton]

La Hotelo San Marcos, kvinstela hotelo.
La flughaveno, la nova aera fin-stacio, inaŭgurita en 2010.
Sidejo de la superkomputilo Caléndula, en la Universitato de Leono.
La magazeno Corte Inglés de Leono.

La elementa sektoro en Leono troviĝas en la vojo al la malapero pro la premo de la urbo-planismo kiun la urbo faras en la agrikolaj terenoj ankoraŭ disponeblaj. Tamen, ankoraŭ estas kelkaj restaĵoj de la pasinta grava ekonomia sektoro en la urbo, en la valoj de la riveroj Torio kaj Bernesga kaj en la alfoz, konsistanta, ĉefe, en modesta bruto-kvanto kiu uzas la pasteĵojn ĉirkaŭigantan la urbon kaj en malgrandaj plantejoj de grenaj kultivado, kiel hordeo kaj tritiko. Estas grave citi la silvikulturon, en la valoj de la riveroj kiu uzas la nigran poplon, pro ties rapida kresko kaj aceptebla kvalito de ties lingno. Male la ekzisto de akuikulturo kaj fiŝ-kaptado estas sensignifa, pri la unua apenaŭ ekzistas entreprenoj kaj pri la dua koncentriĝas nur en la sport-fiŝ-kaptado en la proksimaj riveroj. La sekundara sektoro de Leono karakteriziĝas per sia malforteco kaj por la ne ekzistado de grandaj entreprenoj kiuj generu entrepreneman strukturon, sed en malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. La ĉefaj industriaj sektoroj estas la metalurgia, la kemia, la maŝinara, la nutraĵa, ceramika, vitra, papera kaj grafikaj artoj kaj la tekstila. Notindas ke la plej multaj el tiuj industrioj situas ekster la municipa termino de la urbo, en industriaj poligonoj.

De la komenciĝo de la 21-a jarcento kaj pro la starigo de grandaj infrastrukturoj en Leono, kiel la ŝoseoj A-66, la AP-71, la A-231 kaj la flughaveno, inaŭgurita en 1999, la urbo eksperimentis notindan industrian kreskon, kun la ekapero de industriaj poligonoj disponeblaj en la metropolitana areo, kaj ne tiom en la urbo mem. La reaktivado rilatis ankaŭ al la teknologia esploro kaj disvolvo kun la setliĝo de gravaj entreprenoj kiel Inteco, Caléndula, Hewlett-Packard, SAP, TelventIndra.

La serva sektoro estas tre diversigita en tradicia komerco, kompletigita per la malfermo de grandaj magazenoj kiel Carrefour, El Corte Inglés, E.Leclerc, Mercadona. La turismo estas esenca faktoro en la servaj sektoro de la urbo, ĉar la urbon vizitas jare, 600.000 personoj, allogataj per ties monumenta patrimonio (havaĵo) kaj per la belaj naturaj areoj en la ĉirkaŭaĵoj, inter ĉio la ĉefaj alloga evento estas la sankta Semajno de Leono. La Cámara Oficial de Comercio e Industria de Leon (Oficiala Ĉambro de Komerco kaj Industrio de Leono) stariĝis en la urbo de la jaro 1907, pro iniciato de grupo de komercistoj kaj industriistoj.

Arkitekturo kaj Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Sankta Maria de Regla[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katedralo de Leono.
Fasado de la katedralo

Gotika kirko dediĉita al Sankta Maria, oni komencis ĝian konstruadon dum la regno de Alfonso la 10.a (kastilio) (la saĝulo) meze de la 13-a jarcento sur la malnova romanika katedralo, kiu siatempe okupis la terenojn de la Reĝa Palaco kiun cedis Ordoño la 2-a kaj kiu samtempe sidis sur la romiaj termoj. Ĝia plano, simila al la franca katedralo de Reims, estas reduktita en 1/3 rilate tiun. Propra karakterizaĵo estas ke la turoj aperas malkunigitaj de la centra navo per apog-arkoj. Ĝia plano havas tri navojn, kun volbo kaj transepto. Laboris malsamaj arkitektoj, Majstro Simon, Majstro Enrique kaj Juan Perez (tiuj du laboris samtempe en la Katedralo de Burgoso) kaj Majstro Jusquin. La ĉefan parton de la konstruaĵo oni finis je la komenco de la 14-a jarcento, kune kun la klostro kaj la norda turo, dume la sudan turon oni finis en la 15-a jarcento, en flamgotika stilo. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj suferis stetikajn modifojn, farite de Juan de Naveda kaj Joaquin de Churriguera, aldonaĵoj kiuj okazigis damaĝojn al la konstruaĵo kaj oni demetis ilin en la 19-a jarcento, per Juan Madrazo, Demetrio de los Ríos, Juan Bautista Lázaro y Matías Laviña, multaj el ili faris la intensan restaŭradon dum la 19-a jarcento. Tio savis la templon de la rujno, kaj krome oni lasis la templon en ĝia esenca originala gotika stilo. La plej impona estas ĝia interno, kun pli ol 1.800 kvadrataj metroj de vitraĵoj de la 13-a kaj 14-a jarcento, inkludite tri grandajn rozojn kaj vitraĵojn en la suba parto kaj la triforio,

Baziliko de Sankta Isidoro[redakti | redakti fonton]

Generala vidaĵo de la bazíliko de Sankta Isidoro.

Ĝi konsistas unu el la plej grava ekzemplo de romanika arto de Hispanio kaj, sen dubo, unu el la ensemblo pli kompleta en ĉi tiu stilo, pro la fakto ke en ĝi renkontiĝas arkitekturo, skulptaĵo kaj pentraĵo, enhavante en tiu lasta tekniko la Reĝan Panteonon, nomata de la fakuloj “Capilla Sixtina del Arte Románico” (Sixtina Kapelo de la romanika arto) instigita ĝia konstruado de la reĝoj Fernando la 1-a de Leono kaj Kastilio kaj lia edzino Sanĉa de Leono, en la 11-a jarcento, Origine ĝi estis monaĥejo dediĉita al Sankta Johano la Baptisto, kaj oni supozas ke ĝi sidis sur antaŭa romia templo. Post la morto de Sankta Isidoro de Sevilo, episkopo de Sevilo, kaj kun la translokigo de ties restaĵoj al Leono, oni ŝanĝis la nomon al la konstruaĵo. Ĝi loĝigis la unuan Korteson de la historio, La Korteso de Leono, kiu okazis en 1188.

Antikva Monaĥejo de Sankta Marko[redakti | redakti fonton]

Kompleta vidaĵo de la fasado de Sankta Marko.

Ĝia konstruado inpulsita de la Katoligaj Gereĝoj kiel sidejo de la Kavaleria Ordeno de Santiago ĉar ĝi fakte estis starigita rande de la rivero Bernesga kaj litere apud la mezepoka ponto de Sankta Marko, tra kiu la pilgrimantoj daŭrigis la Jakoban Vojon, estas hodiaŭ unu el la monumentoj pli gravaj de Leono. Platereska stilo, en ĝia konstruado partoprenis Juan de Orozco, kiu subskribis la planojn de la preĝejo, Martin de Villarreal, aŭtoro de la fasado, kaj Juan de Badajoz El Mozo, al kiu oni ŝuldas la klostron kaj la sakristion. En la 18-a jarcento oni konstruis la maldekstran flankon de la konstruaĵo, respektante la platereskan arkitekturon. Ĝia historio pleniĝis je avataroj kaj ĝia originala uzo ne multe daŭris: post tio estis karcero la (Grafo-Duko de Olivares) enigis la verkiston (Francisco de Quevedo), garnizono, sidejo de la besto-kuracista studoj, kiu originis la Veterinarian fakultaton (Universitato de Leono) kaj de la Generala Instituto kaj Tekniko (unu el la tri unuaj Gimnazioj kreitaj en Hispanio por la leĝo de 1845) fondita en 1846 (hodiaŭ 2016 IES Padre Isla) kaj eĉ dum la lasta Hispana Enlanda Milito estis koncentrejo. Nun estas Hotelo kvin stela.

Domo Botines[redakti | redakti fonton]

Domo Botines, dezajnita per Antoni Gaudí.
Palacio de Guzmanes, sidejo de la Diputitejo de Leono.

Konstruaĵo de Antoni Gaudi, neogotika stilo. Ĝi estas de trapeza formo, flankigita per kvar turoj finiĝantaj per pinakloj. La fenestroj inspiriĝas en la fenestroj de la triforio de la katedralo de Leono. En la fasado vidiĝas skultaĵo de Sankta Georgo mortiganta la drakon. La konstruaĵo estis pensita por la tekstila negoco en sia ter-etaĝo kaj subtera-etaĝo, dediĉante la restantaj kvar etaĝoj por luitaj loĝejoj. La starigo de la konstruaĵo ŝuldiĝas al la iniciato de tekstilaj komercistoj de Leono, Simon Fernandez Fernandez kaj Mariano Andres Luna, kiuj havis rilatojn kun tekstilaj katalunaj industriistoj, unu el ili, Eusebi Gúell, rekomendis Gaudi kiel arkitekton por dezajni la novan sidejon de la negoco en la leono urbo, ĉar en tiu momento Gaudi estis konstruanta, proksime al Leono, la Episkopan Palacon de Astorgo. Gaudi delegis la gvidadon de la konstuaĵo al la kostruisto Claudi Alsina i Bonafont, unu el ties helpantoj en kelkaj konstruaĵo de Barcelono, kaj li kalkulis kun la kunlaboro de kelkaj masonistoj kaj metiistoj el Katalunio.

Palaco de Guzmanes[redakti | redakti fonton]

Konstruigita per Juan Quiñones y Guzman, episkopo de Calahorra, la konstruaĵon oni komenis en 1560 sub la gvidado de Rodrigo Gil de Hontañon. La Konstruaĵon aĉetis la Provinca Deputitejo de Leono en 1882, kaj oni pligrandigis ĝin en la jaroj 1973 a 1975 farita de la arkitekto Felipe Moreno. De trapeza formo, la du unuaj korpoj havas embrazurojn protektitajn per kradoj, kun balkonoj superaj linteleskaj, kaj la tria korpo prezentas galerion aŭ pasejon kun arkadoj inter pilastroj korintikaj kaj gargojloj de grandaj dimensioj. Ĝi havas du pordojn de la 16-a jarcento, unu el ili kun strukturo per du ionikaj kolonoj, flankigitaj per su soldatoj kun la klazon-ŝildoj de la familio

Aliaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Palaco Grafo Luna

Antikva restadejo de la familio Quiñones, grafoj de Luna, konstruita en la 14-a jarcento, de kie oni konservas la centran korpon de la fasado. Konstruita el tajlita ŝtono havas ĉirkaŭ dekunu metrojn larĝajn. La fasado estas gotik-stilo kun lintelo sur modilonoj. Granda pinta-arko ŝirmas la timpanon. Oni konservas, ankaŭ, unu el la grandaj turoj, de la fino de la 16-a jarcento, kiam oni reformis la palacon en renesancan stilon. La konstruaĵo havis malsamajn uzojn laŭ longe de la historio, krom ĝia unua originala funkcio, restadejo de la Grafoj Luna, sidejo de la Tribunalo de la Inkvizicio de la urbo kaj privata loĝejo., inter aliaj. Cedita al la Urbodomo de la Fondaĵo Octavio Alvarez Carballo, loĝigas la hispanan sidejon de la Universitato de Vaŝingtonio, kaj ankaŭ la sidejon de la Fondaĵo Leono Reĝa.

Granda Placo

La Granda Placo de Leono, situanta en la koro de la malnova parto, estis fin-konstruita en 1677, laŭ la planoj de Francisco del Piñal, kiu sekvis la ekzemplon de aliaj grandaj placoj hispanaj, kaj ĉefe tiu de Madrido. La konstruaĵo de la Urbodomo kiu prezidas la placon estas baroka stilo kaj estis dezajnita, ankaŭ, de Francisco del Piñal, kiel balkono por ke la korporacio prezidu la eventojn de la placo.

Antikva Urbodomo

Situanta en la Plazo Sankta Marcelo, konstruita en la 16-a jarcento de Juan de Rivero, kiel sidejo de la municipa registaro, estas de renesanca stilo kaj havas tri flankojn kaj unu stuparon internan.

Preĝejo de Palat de la Reĝo
Preĝejo de Palat del Rey.

Temas pri la plej antikva templo de la urbo Leono, fondita en la 10-a jarcento de Ramiro la 2-a de Leono kaj, kiel diras ĝia nomo, temas pri la templo de La Palat (La Palaco) de la reĝo. Ĝi estis la oratorio de la leona monarkio, kaj ĝia nomo Sankta Salvadoro rememoras la templon de Oviedo aŭ ĝia uzo kiel panteono de la monarkio, antaŭ la konstruado de la granda maŭsoleo Sankta Isidoro. El la originala tempo, antaŭ romanika, restas malmulto, ĝi estis restaŭrita kaj oni uzas ĝin kiel muzeon.

Arko de Pordo Kastelo
Arko de Pordo Kastelo.

Arko kiu de la romiaj tempoj estis unu el la pordoj por eniri en la urbon. Ĝi situis apud fortreso kiu konserviĝis en la mezepoko. Nun, la fortreso aŭ kastelo -sidejo de AHP de Leono, ankoraŭ estas videbla, dume la arkon oni rekonstruis en la 18a jarcento. Ĝi entenas statuon de Don Pelayo, kaj estas la ununura pordo kiu konserviĝas.

Palaco de la markizoj de Prado
Palaco de markizoj de Prado.

Temas pri palaco barok-stila de la 17a jarcento kiu loĝigis la restadejon de la markizoj de Prado, senjoroj de Valdetuejar. Nun estas la Hospitalo de la Regla. Ĝi prezentas fasadon barokan en kiu ripetiĝas la klazonŝildoj de familio Prado.

Mezepoka Palaco

Inkrustita en la korto de la lernejo de Terezianoj troviĝas la nura konstruaĵo civila de la 12a jarcento de la urbo. De kvadrata planto en rujnoj, en unu flanko konserviĝas la pordo kaj fenestroj romanikaj kaj interna helika ŝtupado. Oni ne konas la servon kiun ĝi havis en la mezepoko.

Palaco de la markizo de Torreblanca
Palaco de markizo de Torreblanca.

Konstruita en la 17a jarcento, planto kvadrata kaj interna korto, ĝia fasado estas kovrita per ornama briko. Nun ĝi estas la sidejo de Recreo Industrial.

Antikva Poŝta Kronstruaĵo
Antikva Poŝta Konstruajo.

Konstruita en la unua jardeko de la 20a jarcento de la arkitekto Manuel de Cardenas, ĝia arkitektonika stilo ne rompas la gotikan harmonion de la katedralo. Oni vidas, ankaŭ, influon de Gaudi en konstruaĵo nov-gotika.

Palaco de Don Gutierre

La nuna konstruaĵo datiĝas de la 17a jarcento, kaj konservas ankoraŭ la klazonon de tiu familio, kiu devenas de la imperiestro Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio kaj de Guzman el Bueno.

Episkopa Palaco

Ĝia konstruado komenciĝis en la 18a jarcento, sed oni finis ĝin en 1936. Dum jaroj estis la oficiala restadejo de la episkopo de Leono. Ĝi estas kvadrata kun korto en la centro.

Jud-kvartalo de Ponto Kastro

Rimarkinda estas la Castrum Iudeorum, La unuaj atestoj de la loĝantoj juda en la urbo de Leono datiĝas en la 10a jarcento. Oni havas dokumentojn pri la ekzisto de prospera komunumo hebreaj setliĝinta en la altejo la Mota, proksime al la nuna kvartalo de Ponto Kastro, laŭ longe la rivero Torio kaj rande de la Jakoba Vojo. Ĉi tiu cirkonstancoj favoris ties tradician dediĉon al aktivadoj rilatantaj al komerco, kaj bankaj aferoj. Tamen, post la atako kiun la aljama (juda kvartalo) suferis en la 12a jarcento de la reĝo de Kastilio, ties loĝantoj estis devigitaj abandoni ĝin kaj setliĝi en la urbo Leono, kie ili kreis novan kvartalon. Oni faris (2013) esplorojn kaj arkelogiajn studojn en ĉi tiun kuŝejon gvidadaj de la departamento de historio kaj Heredaĵo (Patrimonio) de la Universitato de Leono por la profesoroj Jorge Sanchez-Lafuente kaj Jose Luis Avello Alvarez.

Mezepoka palisaro de Leono

La romia murego de Leono havas sian originon en la unua militista fortikaĵo de la epoko de Aŭgusto rilate al la 1a jarcento a.K., kaj konsistis en du paralelaj muroj el ligno kun parapeto kaj unuigitaj per tabul-planko. Tio, baldaŭ, estis anstataŭigitaj per ŝtona konstruaĵo farite de la Legio VII dum la 1a jarcento, kaj kies restaĵoj estas ankoraŭ videblaj en Sankta Isidoro. En la 3a kaj 4a jarcentoj oni konstruis tiun kiun oni povas vidi hodiaŭ. Deklarita Historia Arta Monumento en junio de 1931 ankoraŭ restas pruvoj kiuj ĉirkaŭbaris la urbon en kvadrato kiu estis ĉirkaŭigita de konstruaĵoj kaj pli poste deformita en la restaŭradoj de Alfonso a 5-a kaj Alfonso la 9-a. Oni konservas, pli malpli, ĝian duonon en mezbona stato, kaj oni restaŭras ĝin kiam necese.

Rilate la mezepokajn palisarojn, ĝia origino datiĝas de la 10a jarcento.Oni konstruis por protekti la ekspansion de la urbo ekstermuroj de la romia murego, kiu en la romia epoko nomiĝis cannaba, Tio originis la nunan kvartalon Barrio Humedo, La nunaj murego datiĝas de la 14a jarcento kaj konserviĝas du gravaj dezajnoj. Meze de la murego oni konservas parte Puerta Moneda (Pordo Monero), antikva enirejo al la juda kvartalo de la urbo.

Malseka kvartalo[redakti | redakti fonton]

La Granda Placo, en la centro de la Malnova parto de la urbo kaj de la Malseka Kvartalo.

Oni nomas (Barrio Humedo) Malseka Kvartalo al la distrikto situanta en la malnova parto de Leono, areo kiu ĉirkaŭprenas la Grandan Placon, kaj la Placon de Sankta Martino, aŭ de la Butikoj, kien finiĝas sep stratoj. En ĉi tiu placo koncentriĝis la metiistoj, komerciistoj kaj pilgrimantoj de la urbo Leono, kaj hodiaŭ pro la malapero de tiaj aktivadoj aŭ delokigitaj al aliaj areoj de la urbo, oni anstataŭigis ilin per hotelaj kaj distraj aktivadoj.

Ĝia altiro estas ke ekde la strato La Rua ĝis la strato Caño Badillo, la urba pejzaĝo ŝtopiĝas de trinkejoj, kafejoj, kaj tavernoj kiuj faras de la areo la plej grandan itineron de Tapeo kaj en montro-fenestro de la gastronomiaj specialaĵoj de la urbo kaj provinco. Ĉi cirkonstanco kaj la plilarĝigo de la stratoj kaj placoj, formas la plej tipan spacon de la urbo, kiu karazteriziĝas per la mezepoka dezajno kun urboplanismo neregula kaj pro tio estas deviga vizito de turistoj kiuj venas al la urbo. En 1995 oni finis ĝian senaŭtigon.

La Malseka Kvartalo havas, ankaŭ, kelkajn konstruaĵojn elstarajn, krom la Granda Placo kaj Sankta Martino, jam menciitaj, troviĝas la Placo de la Grejno, konata pro la konservado de ties malnova ŝton-pavimo, esti ĉirkaŭigitaj de la lastaj restaĵoj de tradicia arkitekturo de Leono kiu restas en la urbo, kaj la preĝejo de la Merkato. Krom tio, en la kvartalo troviĝas la domo de Viand-vendejo, la palaco Don Gutierre kaj la Palaco de Grafo Luna.

Parkoj kaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Pavo en la Parko de Quevedo.

La urbo Leono estas urbo rekonata pro sia grandaj verdaj areoj, tiel ke Leono estas la hispana urbo kiu pli da verdaj spacoj proponas al siaj civitanoj. Leono havas 2.196.542 m2 da verdaj areoj disigitaj tra la tuta urbo. Ĉi spaco sin trovas dividita inter multnombraj parkoj, inter kiuj elstaras la Parko de Ĉantre, Parko de Quevedo (Kevedo), la Ĝardeno de Cid, la Ĝardeno de Sankta Francisko kaj la Parko de la Granja (Farmo)

Promenejo de Papalaguinda kaj de la Grafino de Sagasta


Ĝi estas la verda pulmo pli notinda de la urbo, paralele al la rivero, etendiĝas ekde la Monaĥejo de Sankta Marko ĝis la ĉirkaŭaĵo de la taŭro-ludejo, interompita per la placo de Guzman el Bueno, kiu markas la linion kiu dividas la Promenejon de la Grafino, de la Promenejo de Papalaguinda.

Oni devas serĉi la originon de ĉi tiu verda areo je la komeco de la 19a jarcento, kiam oni planis la plilarĝigon por konekti la historian malnovan parton kun la rivero Bernesga, kies definitiva unuiĝo okazis tra ĉi tiu granda verda areo. Hodiaŭ ĝi troviĝas semita de modernaj skulptaĵoj kaj kioskoj de muziko, kaj ŝtuparoj por descendi al la rivero

La parko estas plantitaj de bona nombro da malsamaj specioj de arboj, arbetoj kaj birdoj. Pro sia granda prezenco elstaras la prunoj, aceroj, cipreoj, juniperoj, kaŝtanarboj, ulmoj, verda-kverkoj, fagoj, kaj glicinoj inter aliaj specoj. Inter la birdoj, vidiĝas kurukoj, hirundoj, emberizoj kaj motaciloj.

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Guzmán el Bueno, en la centro de la Placo samnoma.
La Negrilla, en la Placo de Sankto Domingo.
Neptuno, en la Ĝardeno de Sankta Francisko.
Leono, urbo dumiljara, en la Placo de Sankta Marcelo

La skulptaĵoj en Leono estas verkoj kiuj reprezentas elstarajn homojn, eventojn kaj al la propra esenco de la urbo, al kiuj oni rememoras tiamaniere. Tiel en la jaro 1789 oni instalis la skulptaĵon de Neptuno, situantan en la ĝardeno de Sankta Francisco. Samdate oni inaŭguris la fonton de la bazarejo, en la Placo de la Grejno. Guzman El Bueno havas, ankaŭ, sian propran skulptaĵon, en la placo samnoma, instalita en 1900. La skulptisto Julio del Campo, origine leonano, havas sian propran skulptaĵon inaŭguritan en 1917; samloke troviĝas la skulptaĵo de la Senmakula Koncipiteco, inaŭgurita en la 50a jardeko. Aliaj gravaj skulptaĵoj estas La Negrilla, en Sankta Domingo, instalita en 1997, la kvar leonoj, kiuj ornamas la ponton de la leonoj, instalita en 1967, verko de Victor de los Rios, kaj fore de tie Don Quijote en Sierra Morena, en la Universitato instalita en 1964. Inter la novaj skulptaĵoj, instalitaj je la fino de la 20a jarcento el kiuj elstaras, je homa skalo, monumento al la leonesa lukto, de Angel Muñoz Alique, kiu situas apud la Estadiono Reino de Leon, La Pilgrimanto sidanta en la Kruciĝo (1998), de Martin Vazquez de Acuña, instalita en la placo Sankta Marko, La Homaĝo al la Majstro Odon Alonso, de Angel Muñiz Alique, apud la Aŭditorio Ciudad de Leon, Antoni Gaudi sidanta en benko (1998) de Jose Luis Fernandez fronte de la verko de Antoni Gaŭdi la Casa Botines.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ayuntamiento de León. «Cultura leonesa». Konsultita la 24an de Februaro 2022.
  2. Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. «Registro de entidades locales». Arkivita el originalo la 11an de novembro 2013. Konsultita la 24an de novembro 2013.
  3. INE. «Instituto Nacional de Estadística». Konsultita la 24an de Februaro 2022.
  4. Salvador León, "En busca de más de 70 fusilados por el bando franquista en León", Público, Madrido, 23/02/2022. Alirita la 24/02/2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]