Ionika ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la antikva greka templo Ereĥtheion de la Akropolo en Ateno kun ionikaj kolonoj, vidata de sudokcidento
kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo" en superrigardo

La ionika ordo estas unu el la kvin klasikaj kolonaj ordoj. En la hierarkio de la kolonaj ordoj, unuafoje sisteme priskribita en la verkoj de Marcus Vitruvius Pollio (Vitruvio), sed en arktiektura praktiko aplikata longe antaŭe, ĝi staras inter la dorika kaj korinta ordoj.

Oni diferencigas atikan kaj malgrandazian formon kaj aldone romian variaĵojn ene de la artikektura stilo: Diferencoj inter la atika kaj malgrandazia formoj estas malsamaj kolona bazo kaj figura friso super la arkitravo. En Mezeŭropo dum al baroka epoko aldone kutimiĝis plia variaĵo de la ionika ordo, nomata "germana kolona ordo".

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

La dorika, ionika kaj korinta ordoj jam ekestis en la klasika epoko de antikva Grekio, dum la toskana kiel ankaŭ la kompozita ordoj estas inventaĵo de la klasike romia arkitekturo. Uzo de la ionika ordo observeblas ekde la komenco de la 6-a jarcento a.K.. La nomo ionika ordo fontas de la ionikoj, la pli malnova kaj de la dorikoj el la origina setla teritorio forpelita helena tribo. La stilo estis aparte disvastigata en la malgrandazia regiono Ionikio, sur la insuloj de la egea maro loĝataj de ionikoj, kaj en Atiko, la greka regiono ĉirkaŭ la urbo Ateno. Paralele al tio, en la partoj de Grekio okupitaj de la dorikoj estis pli disvastigata la konkurenca dorika ordo de kolonoj. Kontraste al la dorika stilo, kiu havis unuecan aspekton, la ionika tamen restis dispartigita al pluraj variaĵoj, ĉar la ionika setloteritorio estis tro diserigita por permesi evoluon de plene unueca artitektura regularo. Nur dum la 4-a jarcento ĉefe la malgrandaziaj ionikaj arkitektoj interkonsentis pri komunaj reguloj, por bone difini sian stilon kontraste al la dorika. Dum la plua evoluo de la helena historio perdiĝis la regiona ligiĝo de la arkitekturaj stiloj kaj ambaŭ kolonaj ordoj ekuziĝis por konstruaĵoj de la tuta helena kulturo.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel la dorikaj, ankaŭ la ionikaj kolonoj havis centre pli dikan kolonotrunkon, kvankam malpli akcentite. La kolona trunko estis provizita per vertikalaj kaneloj, kies nombro po kolono dum la 6-a jarcento a.K. ankoraŭ variis inter 28 kaj 48. Nur dum la 5-a antaŭkrista jarcento la nombro ĝenerale fiksiĝis je 24 kaneloj, poe dividite per mallarĝa interspaco. Tamen ankaŭ tiutempe restis esceptoj kiel la dorike influita regiono Argolando, kie nur konstruiĝis ionikaj kolonoj de 20 kaneloj.

la klasikisma pavilono Monopteros kun ionikaj kolonoj en la Angla Ĝardeno de Munkeno

Foje la subaj trionoj de la kanelaj kavaĵoj pleniĝis per dekoraj bastonoj. La trunka supro iukaze estis dekorita per specifaj bendoj nomataj Anthemion, aŭ la kolona piedo ricevis aldonajn figurajn reliefojn, latine nomataj columnae caelatae. Ekzemploj de tio troveblas ĉe la pli aĝa kaj pli juna temploj de la diino Artemiso de Efeso aŭ ĉe la templo de Apolono en Didima. La komenca stila libereco de la ionika ordo ankaŭ montreblas en tio, ke dum longa tempo permesatis uzi aliajn formojn de kapiteloj, ekzemple la eolan aŭ korintan formon.

La ionika ordo estis multe pli riĉa je dekoroj ol la dorika. En multaj lokoj inter la konstruaj partoj uziĝas dekoraj cimatioj. Samtempe la proporcioj de la ionika ordo donas la impreson esti sveltaj, facilaj, elegantaj kaj kvazaŭ "supren strebantaj" - kontraste al la multe pli fortike kaj stabile aspektantaj konstruaĵoj de la dorika ordo. En sia verkaro, Vitruvio (IV 1, 7) komparas la ionikan kolonon kun la gracilitas, gracieco kaj svelteco, de knabina korpo.