Kolonaj ordoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo") en superrigardo

La kvin klasikaj kolonaj ordoj estas la plej grava ordiga sistemo de la antikva kaj pli posta arkitekturo - ankoraŭ valida de la renesanco ĝis la frua 20-a jarcento. La komuna temo da kvin arkitekturaj ordoj estas la rilato de kolonoj al la fundamento kaj la tegmentaj traboj, la transiro de unu konstruero al alia kaj la enplekto en la kompleta koncepto kaj aspekto de la konstruaĵo. La el tiuj taskoj evoluigitaj malsamaj detaloj de la kvin stiloj jam en la antikva epoko ankaŭ transpreniĝis al arkitekturaj sistemoj el pilastroj kaj arkoj, kaj tiel daŭris ĝis la modernismo.

Laŭ la kompreno de la renesanco la kvin kolonaj ordoj fontas unu el la alia kaj en sia tuto bildigas la hierarkie ordigita mondo. La baza ideo de tiu hierarkiigo de la kolonaj ordoj tamen jam konatis dum la antikva epoko.

Disvastiĝo de la sistemo de kolonaj ordoj[redakti | redakti fonton]

La arkitekturo de antikva Grekio kaj sekve ankaŭ de la Romia Imperio sekvis certajn regulojn, kiuj pli kaj pli densiĝis ĝis specifaj arkitekturaj leĝoj, sen iam esti skribe fiksitaj. Fundamento de tiu estis la unue al la helenaj triboj kaj al la de ili loĝataj regionoj ligitaj arkitekturaj stiloj: Dum la 7a- kaj 6-a jarcento a.K. diferenciĝis la dorika kaj la ionika ordo. La dorika ordo estis kutima aparte sur la kontinenta parto de Grekio kaj en "Granda Grekio", sed ankaŭ troveblis en la resta teritorio de dorika setlado, aparte sur la insulo Rodiso. La nomo dorika ordo fontas de la dorikoj, unu el la helenaj triboj, en kies setla teritorio - grandaj partoj de la preskaŭinsulo Peloponeso, la insuloj Rodiso, Kreto kaj partoj de Malgrandazio - la konstrua stilo precipe evoluis. Kontraste la ionika ordo aparte disvastiĝis en la malgrandazia regiono Ionikio, sur la insuloj de la Egea maro loĝataj de ionikoj, kaj en Atiko. La nomo ionika ordo fontas de la ionikoj, la pli malnova kaj de la dorikoj el la origina setla teritorio forpelita helena tribo. Dum la evoluo de la helena historio perdiĝis la regiona ligiĝo de la arkitekturaj stiloj kaj ambaŭ kolonaj ordoj uziĝis por konstruaĵoj de la tuta helena kulturo.

La korintia ordo estas la plej juna el la tri konstruaj stiloj de la antikva helena arkitekturo. Ĝia evoluo komenciĝis en "historia" tempo fine de la 5-a jarcento a.K. per la "invento" de la korintia stilo de kapitelo. Tamen firmaj arkitekuraj reguloj pri la tri stiloj, kiuj el la originaj ordoj validaj nur por la aspekto de kolonoj kreis stilojn por kompletaj konstruaĵoj, ĝenerale akceptite nur ekzistis meze de la 1-a jarcento a.K..

Ekde Marcus Vitruvius Pollio (Vitruvio) ankaŭ ekster la helena kulturo diferenciĝas tiuj tri "antikvaj" kolonaj ordoj kaj kelkaj kromaj ordoj, kiuj ekestis el ili. La historio de la eŭropa arkitekturo esence influiĝis fare de la klasikaj kolonaj ordoj. En la historio de arkitekturo, la epokoj de la renesanco kaj de la klasikismo de la 19-a jarcento estis la plej gravaj fazoj, en kiu la arkitekturo per rememorigo je la antikvaj leĝoj pri konstruado estis renovigita.

Komence la stiloj en antikva Grekio nur aplikiĝis al unuetaĝaj konstruaĵoj, poste ankaŭ al duetaĝaj kolonaroj, kiuj estis el la sama stilo. Ekde la epoko de helenismo observeblis, ke kolonoj de diversaj ordoj uziĝis en pluraj etaĝoj de sama konstruaĵo aŭ fasado, laŭ certaj reguloj. Ĉar Vitruvio kiel unua sisteme priskribis tiujn regulojn, oni poste nomis ilin "Vitruvia kolona ordo". Tamen la ideo de tiuj arkitekturaj reguloj signife pli aĝas kaj troveblas almenaŭ ekde la 5-a jarcento a.K.. Dum la helenisma epoko oni diferencigis aparte inter "subo" kaj "supro" de diversaj kolonaj ordoj en sama konstruaĵo, sed antaŭe, dum la "klasika" epoko de antikva Grekio (inter la jaroj 500 kaj 336 a.K.) oni pli akcentigis diferencigon inter "interno" kaj "ekstero". La kolonoj de la korintia ordo komence nur troveblis interne de temploj. Poste la korintiaj kolonoj troveblis en la konstruaĵaj flankoj direktitaj al la sanktejo. La sistemo de kolonaj ordoj ekde la renesanco disvastiĝis per arkitekturaj verkoj, kiuj referencis al Vitruvio. La plej gravaj el tiuj post-antikvaj arkitekturaj verkoj pri la kolonaj ordoj estas de Leon Battista Alberti, Sebastiano Serlio, Giacomo Barozzi da Vignola, Vincenzo Scamozzi kaj Andrea Palladio.

La laŭ post-antikva kalkulo kvin klasikaj kolonaj ordoj[redakti | redakti fonton]

La kvin klasikaj kolonaj ordoj konsideras poe la samajn konstruajn elementojn, nome piedestalo (postamento), kolono (sube kun aŭ sen bazo, meze kolona trunko kaj supre kapitelo) kaj plej supre trabaro. Se en koncepto por konstruaĵo uziĝis kolonoj de diversaj ordoj, ili proporciiĝis laŭ la suba diametro de la kolonaj trunkoj. Laŭ la hierarkiaj ordigo de kolonoj el diversaj ordoj, ili poziciiĝu de subo al supro en tiu-ĉi sinsekvo:

Dum la dorika, ionika kaj korintia ordoj jam ekestis en la klasika de antikva Grekio, la toskana kaj la kompozita ordoj estas inventaĵo de la klasike romia arkitekturo.

Pliaj kolonaj ordoj[redakti | redakti fonton]

  • Dum la klasikaj helena kaj romia arkitekturoj ankaŭ en pluretaĝaj konstruaĵoj nur konas ordojn, kiuj limiĝas al tutaj etaĝoj, ekde la renesanco kolonoj kaj duonkolonoj parte ampleksis plurajn etaĝojn. Tiun metodon oni nomas "kolosa ordo".
  • Gianlorenzo Bernini en la jaro 1624 por la baldakeno super la tombo de la Sankta Petro en la Baziliko de Sankta Petro en Romo inventis plian, "salomonan ordon", kiu facile rekoneblas per spirale torditaj kolonaj trunkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la artikol(et)ojn pri pilastro, kolono, kapitelo, arkitravo, kornico, friso (kun triglifoj kaj metopoj), arko (arkitekturo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]