Kanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
diversaj formoj de kaneloj

Kanelo (de la latina vorto canna = tubo tra la franca vorto cannelure = sulko) laŭ PIV estas

  1. en arkitekturo kaj en la origina senco de la vorto, longa rekta ornama sulko,
  2. en armea lingvaĵo, spirala sulketo, strekita interne de paftubo kaj destinita rotaciigi la pafaĵon kaj sekve stabiligi ties trajektorion,
  3. en muziko, spirala sulketo, strekita surface de gramofona disko kaj destinita svidi kaj vibrigi la nadlon aŭ safiron adaptitan al la diafragmo.

Aparte, ŝraŭbkanelo en teknika lingvaĵo estas helica kanelaĵo en ŝraŭba bolto, servante por turnante enigi respektive fiksi ŝraŭbon en iu materialo.

Laŭ la origina senco de la vorto, kanelado estas la sulkigo de objekto, plej ofte de kolono aŭ de pilastro, per vertikalaj kaj konkavaj kaneloj, do sulkoj. Tia dekorado troveblas ĉefe en la arkitekturo de la antikva epoko kaj en tiu de pli postaj epokoj orientiĝanta laŭ la antikva - ĉefe en la renesanco kaj en la klasikismo. Kiel dekora motivo ĝi ankaŭ transpreniĝis al la konstruado de mebloj, artaj metiaĵoj kaj metalaj objektoj.

La kaneligo servas al la optika strukturigo de la kolona trunko, al la akcentigo de svelta kaj "suprenstreba" aspekto de ĝi kaj al forturno de la atento de la iom kaŝindaj horizontalaj fendetoj inter la kolonaj segmentoj, do al kreo de iluzia aspekto, kvazaŭ la kolono estus produktita el monolito. Ĝi ne havas konstru-teknikan signifon.

Kolonoj de la dorika ordo kutime havas 20 malprofundajn kanelaĵojn. Kolonoj el la ionika kaj korinta ordoj kontraste - almenaŭ ekde la "klasika" epoko de antikva Grekio (ĉirkaŭ la jaroj 500 ĝis 336 a.K.) - kutime havas 24 kanelaĵojn interdividitajn per malvasta interspaco. Se oni vidas kolonan segmenton de supre aŭ sube, la kanelaĵoj aspektas duoncirkle, kaj en la supra kaj suba finaĵoj de kolono ankaŭ kutime finiĝas duoncirkle. En la finaĵojn de ĉiu kanelaĵo de klasika kolono do eblus enmeti kvaronan kuglon.