Ŝraŭbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝraŭbo
speco de maŝinelemento • enciklopedia artikolo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta ŝraŭbaĵoŝraŭbo (dubinde) vd
vdr
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M4
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M6
unudirekta ŝraŭbokapo
Bolto kun ŝraŭbo

Ŝraŭbo estas cilindra tigo el metalo, plasto k.s., kiu estas provizita ĉe unu fino per kapo, kaj ĉe la alia per helica kanelo (foje tiu alia fino estas konuse pintigita) .

Ŝraŭbo (krom la senfina ŝraŭbo, vidu sube) ĉiam uziĝas kun komplementa parto, kiu enhavas truon, same helice kaneligitan, sed "kave", tiel ke, kiam okazas rotacia movo de unu peco rilate la alian, samtempe okazas translata movo laŭ la rotacia akso de ambaŭ pecoj.

Tiu komplementa parto, kiu ingas la ŝraŭbon, estas jen fabrikata antaŭ la uzado de la ŝraŭbo (ŝraŭbino, ŝraŭbingo - tiukaze vidu bolton), jen estas realigita per la ŝraŭbo mem, okaze de ĝia unua uzado (en ligno, lado...).

La ĉefa uzado de tiuj sistemoj estas realigi kunligadon kompleta, rigida, malmuntebla, de pecoj, kiuj estas trutrapasitaj de la ŝraŭbo, premataj inter ties kapo kaj la ŝraŭbingita peco (kiu mem ĝenerale estas elemento de kunligita pecaro).

La rotacio de la ŝraŭbo ĝenerale povas efektiviĝi nur per specialaj iloj (ŝraŭb-turniloj), nome ŝraŭbilojboltiloj kaj pro tio la kapo de la ŝraŭbilo ne nur devas konsistigi la obstaklon, sed plie devas ricevi formon, ebligantan la uzadon de la ŝraŭb-turniloj.

Simile al najlo, ĝia ĉefa uzo estas kunfiksi erojn enmetante ĝin en ekzistantan boradon aŭ boradon kreitan pro la enmeto de la ŝraŭbo. Ŝraŭbo estas unu el la ses simplaj maŝinoj kaj duobligas la forton aplikitan al ĝi por penetri la materialon, uzante la principon de meĥanika avantaĝo.

Oni rajtas dividi al du familioj de ŝraŭboj: ŝraŭboj kun fiksa ŝraŭbo kun ŝraŭbingo, kiuj taŭgas por ĉiuj specoj de materialoj, kaj konusaj ŝraŭboj destinitaj por penetrado, ĉefe por ligno aŭ aliaj molaj materialoj.

La materialoj el kiuj ŝraŭboj estas plej ofte faritaj estas ŝtalo, neoksidebla ŝtalo, latuno, bronzo, titano kaj plasto.

Laŭ Francisko Azorín ŝraŭbo estas Metala aŭ ligna peco, cilindra aŭ konusoforma, laŭlonge spirale kanelita.[1] Li indikas etimologion el la latina scrobis (truaĵo). Kaj li aldonas la terminojn ŝraŭbi, por meti ŝraŭbon tra korpo; deŝraŭbi, por eltiri fiksitan ŝraŭbon; ŝraŭbilo, por ilo por ŝraŭbi kaj deŝraŭbi; senfina ŝraŭbo, dekstrorsa ŝraŭbo, maldekstrorsa ŝraŭbo, mikrometra ŝraŭbo, plurrela ŝraŭbo, premŝraŭbo, aletŝraŭbo, kapŝraŭbo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĥito el Tarento el la verko "The history of philosophy" de Thomas Stanley eldonita en ĉ. 1655.

La invento de la ŝraŭbo estas kutime atribuita al Arkimedo aŭ al Arĥito el Tarento: filozofo, matematikisto, astronomo, ŝtatisto, komandanto kaj inventisto, kiu vivis kaj laboris en Italio en la 5-a jarcento a.K.

Metalaj ŝraŭboj uzitaj kiel teniloj estis raraj en Eŭropo antaŭ la 15-a jarcento, se vere ili estis konataj.[3]

Direkto de efiko[redakti | redakti fonton]

La direkto de la ŝraŭbigo gravas en la muntado, kaj precipe por la liberigo de ŝraŭboj. Por ŝpari laboron, abrazion kaj de la ŝraŭbingo kaj de la ŝraŭbigo, kaj por funkcigi aŭtomatajn maŝinojn, oni devas deantaŭe scii la direkton de la ŝraŭbigo. Tia scio estas precipe grava en kazoj, kie necesas forto por malligi la ŝraŭbon, por ne apliki forton, kiu plifortigos la ŝraŭbon en sia loko, kaj eble rompos la ŝraŭbigon. Dum desegnado de moviĝantaj partoj, oni devas memori, ke la operaciaj fortoj povas malstreĉigi kaj liberigi la ŝraŭbon, en kazo de malĝusta ŝraŭbiga direkto.

Dekstra[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la ŝraŭboj devas esti enŝraŭbigitaj, helpe de ŝraŭbturnilo, dekstrume en truon, kie funkcias taŭga ŝraŭbigo. Aŭ helpe de gravura tranĉilo sur tornilo. Dekstran ŝraŭbon oni ŝraŭbigas laŭ regulo de la dekstra mano. kaj oni malŝraŭbigas laŭ la komplementa regulo, la regulo de la maldekstra mano. kaj ankaŭ la malo estas vera: kiam oni ŝraŭbigas ŝraŭbon laŭ la regulo de la dekstra mano, aŭ la liberiĝo laŭ la regulo de la maldekstra mano, la ŝraŭbo estas dekstra.

Maldekstra[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estas ŝraŭboj ŝraŭbitaj maldekstrume - ŝraŭboj, kiuj sekurigas la ĝustajn radojn de kamionoj, ekzemple, havas renversitan ŝraŭbigon, por ke la movo de la radoj ne liberigu la ŝraŭbojn el la ŝraŭbigo. Ŝraŭbon maldekstran oni ŝraŭbigas laŭ la regulo de la maldekstra mano: Kiam la dikfingro de la maldekstra mano montras en la ŝraŭbigo, tiam la ŝraŭbigado de la maldekstra ŝraŭbo estos farita laŭ la direkto, en kiu montras la fingroj de la maldekstra mano, kiam ili kliniĝas; kaj oni liberigas laŭ la komplementa regulo, regulo de la dekstra mano. Kaj ĉi tie ankaŭ se la fleksitaj fingroj de la maldekstra mano indikas la direkton de rotacio kiam streĉas la ŝraŭbon, kaj la dikfingro de la maldekstra mano indikas la direkton de antaŭeniĝo de la ŝraŭbo, ĝi estas maldekstra ŝraŭbo.

Muntado kaj malmuntado[redakti | redakti fonton]

Por pliigi la frotadon ene de la ŝraŭbo por malhelpi la ŝraŭbon malfiksi, risort-ŝarĝita disko povas esti kunvenita inter la ŝraŭbkapo kaj la surfaco. Por malhelpi la ŝraŭbon aŭ risortan diskon trafi la materialon en kiun ĝi estas ŝraŭbita, plata, truita metala disko povas esti enmetita inter ili.

Kiel menciite, frua informo pri la direkto de la fadeno helpas en la proceso de muntado, kaj precipe en malmuntado.

En la liberigo de ŝraŭboj, kiuj estis ŝraŭbitaj kun granda forto aŭ kiuj estis streĉitaj dum jaroj kaj rusto akumuliĝis en ili, oni povas uzi brakon kiu pliiĝas la tordan momanton aŭ aparaton, kiu transformas la forton de martelbato en rotacian movon, kiu malfiksas la ŝraŭbon. Tiu Improviza efiko estas ordinarlingve nomita "rusa ŝraŭbturnilo" kaj ĝia ĉefa celo estas bati per ĉizilo kaj martelo sur la perimetron de la ŝraŭbkapo por ĝia liberigo.

Foje la nura maniero forigi ŝraŭbon estas bori ĝin - io, kio estas kutime farita pro la eluziĝo de la ŝraŭbokapo.

En kazoj kie la fadeno estas ene de metala materialo kiu emas al rusto, oleo ŝprucaĵo estas uzita kiu reduktas la frotado kaj dissolvas la ruston kaj tiel helpas malstreĉi la ŝraŭbon.

Rilataj laboriloj[redakti | redakti fonton]

Ŝraŭbmaŝino.

Ŝraŭbturnilo (aŭ ŝraŭbilo) estas ilo por ŝraŭbi (turni) ŝraŭbojn. Ĝi havas fuston kaj pinton. Formo kaj amplekso de la pinto estas diversaj laŭ formo kaj amplekso de la kapo de la ŝraŭbo.

Ŝraŭbmaŝino aŭ elektra ŝraŭbilo estas maŝino por ŝraŭbi aŭ malŝraŭbi, kiu uzas elektran motoron, samtipa al elektra drilo aŭ bormaŝino. Oni bezonas uzi taŭgan pinton por tipo de ŝraŭbo, kiun oni devas uzi.

Ŝraŭbingo estas aparato kun ena ŝraŭbeco, nome ingo por ŝraŭbo. Ŝraŭbingoj estas preskaŭ ĉiam uzataj kun bolto por kunfiksi stakon da konsistigaĵoj. La du pecoj restas kunaj per la kombinaĵo de la frotado inter iliaj ŝraŭbecoj, eta streĉado de la bolto, kaj kunpremado de la konsistigaĵoj. Bolto estas dupeca kunfiksilo kiu konsistas el kunkapa ŝraŭbo kaj ŝraŭbingo. Boltilo estas ilo por turni ŝraŭbojn, ŝraŭbingojn kaj aliajn aĵojn havantajn similan formon, sin apogante sur partoj paralelaj al la turnanta akso (male al la ŝraŭbiloj, kiuj sin apogas al parto orta al la turnanta akso). Universala boltilo taŭgas por turni ŝraŭbojn kaj ŝraŭbingojn de ĉiu amplekso, inter du limaj valoroj.

Ŝraŭbaĵo (aŭ ŝraŭbhelico, aŭ ŝraŭbkanelo aŭ ŝraŭbrelo) estas tipo de faco de trunko aŭ truo, kiu karakterizas ŝraŭbon kaj ŝraŭbingon. Ĝi ebligas movi unu detalon laŭlonge rilate al la alia turnante unu rilate al la alia. Ira ŝraŭbaĵo estas ŝraŭbaĵo por movi partojn de aparato laŭ akso, dum funkciado. Kuniga ŝraŭbaĵo estas ŝraŭbaĵo por kunmunti aparatojn.

Ŝipŝraŭbo (ankaŭ ŝiphelico) estas parto de ŝipoj, kiu per sia rotacia movo kreas forton moviganta la ŝipon. Ĝi funkcias perr simila principo kiel helico.

Ŝraŭba transportilo estas transportilo uzante la sistemon de la Arkimeda ŝraŭbo. Oftas la uzado de tia transportilo, ĉu por maŝinoj (draŝrikoltmaŝino) aŭ por la manipulado en/el siloj.

Ŝraŭbaŭto aŭ ŝraŭboterenaŭto estas ajngrunda aŭtomobilo, kies movo efektiviĝas per ŝraŭba movilo. Konstrukciaĵo de la movilo estas du paralelaj senfinaj ŝraŭboj el speciala fortika materialo.

La sesangula ŝraŭb-ŝlosilo estas manlaborilo, kiu estas uzebla por muntado de interne sesangulaj ŝraŭboj, kies kapo havas sesangulan truon. Tiuj ŝraŭboj kaj tiel la sesangulaj ŝraŭb-ŝlosiloj estas uzataj precipe ĉe mebloj kaj bicikloj.

Tipoj de kapoj por ŝraŭboj[redakti | redakti fonton]

  • fendŝraŭbo
  • krucŝraŭbo
  • senkapa ŝraŭbo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 194.
  2. Azorín, samloke.
  3. Am_Wood_Screws (PDF),[rompita ligilo] arkivita el la originalo (PDF) en 2012-05-31, alirita en 2010-04-30.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]