Didima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Didima
setlejoarkeologia lokosanktejoheredaĵo [+]

Koordinatoj37° 23′ 6″ N, 27° 15′ 23″ O (mapo)37.38527.25638889Koordinatoj: 37° 23′ 6″ N, 27° 15′ 23″ O (mapo)
HorzonoUTC+03:00 [+]

Didima (Turkio)
Didima (Turkio)
DEC
Didima
Didima

Map
Didima

Vikimedia Komunejo:  Didyma [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Didima (greke Δίδυμα, latine Didyma, la nuntempa urbo Didim) estis antikva urbo en la nuna Turkio en Malgrandazio, kiu havis signifan orakolan sanktejon de la dio Apolono.

La templo de la dio Apolono en Didima

Tiu helena templo en la antikva Ionio nur estis superita de la templo de Hera sur la insulo Samoso kaj la templo de Artemiso en Efeso. La urbo situis en la proksimeco de la havenurbo Mileto ĉe la bordo de la Egea Maro. Dum la 6-a jarcento a.K. distance de la marbordo konstruiĝis pompa strato inter la urboj Didima kaj Mileto: tiu "sankta strato" servis aparte por religiaj procesioj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la urba nomo estas pridiskutata: ĝi aŭ venis el la lingvo de la historia regno Kario, kaj do el la epoko antaŭ la greka koloniado de la okcidenta marbordo de Malgrandazio, aŭ el la antikva greka lingvo (δίδυμος, didymos signifas "ĝemelo", kio propable aludis al la helenaj dioj Apolono kaj Artemiso).