Novgotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gravaj novgotikaj konstruaĵoj: supre: Palaco de Westminster, Londono;
maldekstre: Katedralo de Learning, Pittsburgh;
dekstre: Sint-Petrus-en-Pauluskerk, Ostendo.
Urbodomo en Vieno konstruata 1872–1883
Universitato de Kopenhago

Novgotiko estas stilodirekto da la 19-a jarcento ene de arkitekturo kaj artmetio, kie oni provis iamaniere daŭrigi gotikon. Ĝi povas esti rigardata kiel fazo de historiismo.

La stilo estiĝis en la 1740-a jaroj en Anglio, kie oni intencis revivigi la mezepokan gotikan stilon por kontrasti la tiam tre uzatan novklasikan stilon. Konstruaĵoj en novgotika stilo estas inter alie la brita parlamentejo kaj ankaŭ la tura ponto (Tower Bridge) en Londono.

En Francio kaj Germanio la stilo estis ofte aplikata por preĝejoj. Ĝi estas rekonebla ankaŭ en pluraj de la pli aĝaj nubskrapuloj en Novjorko kaj Ĉikago.

La plej frua konstruaĵo en Danio, kie videblas la stilo estas la nova ĉefkonstruaĵo de la universitato de Kopenhago, kie klasikismo en kurioza maniero miksiĝas kun gotiko.