Rudolf Steiner

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Rudolf Steiner
Rudolf Steiner
kreinto de valdorfa pedagogio
(18-a jara)
Naskiĝo 27-a de februaro 1861
Kraljevac, Kroata-Slavonia reĝlando
Morto 30-a de marto 1925
Dornach, Svislando
Portalo pri Homoj

Rudolf STEINER, (naskiĝis la 27-an de februaro, 1861, mortis la 30-an de marto, 1925) estis d-ro de filozofio kaj la idea kreinto de la valdorfa pedagogio.

Li naskiĝis en la jaro 1861 en Kraljevac en kroata limzono de Aŭstrio-Hungario en familio de aŭstria fervojista oficisto. Li abiturientiĝis en gimnazio en Vieno. En Vajmaro li finis en la jaro 1889 universitatajn studojn en la fakoj matematiko, natursciencoj, filozofio, literaturo, psikologio kaj medicino. Lia doktora laboraĵo okupiĝis pri laboreldono de natursciencoj de Goethe. Li laboris kiel eldonisto, redaktoro kaj verkisto. En la jaro 1894 Steiner eldonis ĉefajn filozofiajn laboraĵojn kaj ankaŭ "Filozofion de libereco". Li fondis hejman sidejon por diversaj specoj de arto kaj centron de animscienca laboraĵo, kaj antropozofian movadon li konstruis laŭ propraj arkitektaj planoj. Tiu ĉi sidejo estas nomita Goetheanum kaj ĝi troviĝas en Dornach (Svislando). Tie oni ankaŭ nuntempe faras kuracadon per arto kaj novan kuracadon per danco, certajn movojn reprezentas vokaloj, aliajn konsonantoj. Rudolf Steiner laboris ankaŭ kiel pentristo kaj skulptisto. Liaj statuoj estas kreitaj en spirito de kristianologio, ekz. granda statuo de Kristo. Laŭ kristianologio tra mistero en Golgoto, krucumado de Kristo, kaj per bapto en Jordano Dio enpaŝis en homon Jesuon. Hejmo de homo estas en ekstertera kaj spirita sfero.

Enhavo

[redakti] Antropozofio

Antropozofio (el greka antropos - homo kaj sofio - saĝeco) estas sistemo konstruita de Steiner pri filozofiaj opinioj, scienco pri esenco de homo, kiun li prezentis komume kun sia rilato al la mondo en verkaro Philosophie der Freiheit (filozofio de libero, 1894). Tio estas komplika filozofio, memstara spiritscienco, kiu apartiĝis el teozofio kiel vojo al ekkono de vivo de homo.

Antropozofio koneksas kun kristana orientiĝo, ĝi havas elementojn de orienta filozofio, ĝi enhavas egiptajn kaj grekajn misteriojn, naturmistikon, okultismon kaj filozofion de J. W. Goethe.

Rudolf Steiner mortis en la jaro 1925 en Dornach (Svislando). La rezultoj de lia spiritscienca laboro estis plenigado de misio de antropozofio. Steiner estas markita kiel sciencisto de komence okulta, pli malfrue spirita. Li markis sin mem laŭ konservitaj dokumentoj kiel sciencisto spirita. Kun lia nomo estas ligita ankaŭ biologia-dinamika agrikulturo.

[redakti] Verkoj tradukitaj en Esperanton

[redakti] Fotogalerio


[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Oficiala ttt-ejo de la kongresejo Goetheanum
·  Pliaj informoj germanlingvaj pri Rudolf Steiner
·  Literatura arkivo pri Rudolf Steiner
·  Alia literatura arkivo pri li
·  Anthros.net - directory for anthroposophy