La Komunumo de Kristanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
paroĥejo de la Komunumo de Kristanoj en Darmstadt, Germanio

La Komunumo de Kristanoj (germane Die Christengemeinschaft, angle The Christian Community, nederlande De Christengemeenschap) estas kristana eklezio, kiu baziĝas sur bibliaj kristanismaj konceptoj, sed ankaŭ sur la filozofio de Antropozofio de Rudolf Steiner (prononco "Rudolf Ŝtajna"). Ĝi ne komprenas sin kiel konkurenco al tradiciaj kristanaj eklezioj (ekzemple la romie katolika aŭ protestanta), sed kiel alternativa oferto je diservoj por homoj iugrade distancaj al la tradiciaj kristanaj eklezioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Komunumo de Kristanoj havas paroĥojn en 32 landoj kaj internacie havas proksimume 35 000 membrojn. Aparte la komunumo fortas en Germanio, kie ekzistas proksimume 140 paroĥoj, 20 000 membroj [1] kaj 50 000 subtenantoj.

Ekde la jaro 1933 en la germana urbo Stutgarto ekzistas sacerdota seminario de la komunumo, ekde la jaro 2001 plia en Hamburgo, kaj ekde 2003 ankaŭ en Ĉikago.

altaro de kristan-komunuma paroĥejo

Instruoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo baziĝas sur la kredo, ke Kristo estas la kreinto de la mondo kaj iĝis homo kun la nomo Jesuo de Nazareto. La biblio estas la literatura fonto pri Jesuo Kristo, kaj ekzistas komunumaj konvencioj pri kunvenoj. Aparte de tiuj konvencioj, la sacerdotoj de la komunumo ne estas ligitaj al fiksaj instruoj aŭ konvencioj.

La komunumo estas la sola religia grupiĝo, kiu integrigas konceptojn de la filozofio de Antropozofio, kiu ankaŭ estas bazo de la Valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj, de la Antropozofia Medicino kaj de specialaj agrikulturaj konceptoj. Tamen la Komunumo de Kristanoj ankaŭ diskutas kaj integrigas konceptojn de budhismo, hinduismo, ezotera islamismo kaj teozofio.

Diferencoj al tradiciaj kristanaj instruoj[redakti | redakti fonton]

Konceptoj pri Kristo[redakti | redakti fonton]

Kristo estas nomata la dia personaĵo, kiu aperas en tri formoj, patro, filo kaj sankta spirito. Por tri jaroj Kristo enkarniĝis en la juda klerulo Jesuo kaj tiuforme travivis la morton de Jesuo. Tiu morto revivigis la perditan spiritan fajreron de la homaro, kaj Kristo iĝis la spirita kerno de la nova mondo.

Konceptoj pri la homoj[redakti | redakti fonton]

La homoj estas kerne spiritaj, do diaj estaĵoj; nur la spirita fajrero en ili, donitaj de la kreinto, igas ilin homoj. Multaj pastroj de la Komunumo de Kristanoj apogas teoriojn de reenkarniĝoj de homaj spiritoj en diversajn korpojn, laŭ kiuj la homa spirito en pluraj vivoj evoluas pozitive.

Konceptoj pri la kreado de la mondo[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ la kreado de "preta" mondo la Komunumo de Kristanoj (kiel la filozofio de Antropozofio) vidas la mondon daŭre evoluanta. La kosmo laŭŝtupe evoluas al pli alta ŝtupo, direkte al mondo el "spirito", kaj fine mondo "unuiĝanta kun Dio".

Diservoj[redakti | redakti fonton]

La diservoj okazas en la respektiva loka lingvo.

detalo de kristan-komunuma paroĥejo

Sakramentoj[redakti | redakti fonton]

La centra festo de la Komunumo de Kristanoj estas la la "homkonsekra rito" ("Menschenweihehandlung"), kiu formale similas al katolika meso. Tamen la vortumo kaj etoso estas tute diversaj. Ekzistas neniaj dogmoj, la lingvaĵo estu klara kaj libere elektebla. Ĉiu interesita pli-ol-17-jarulo rajtas partopreni, sendepende de iu membreco.

La sakramentoj, religiaj ritoj, donu spiritan forton. Krom la centra, la "homkonsekra rito" ekzistas la "sorta konsulto", interparolo inter sacerdoto kaj homo serĉanta konsulton, kaj kvin pliaj ritoj, kiuj laŭ la ideo nur unufoje dum la vivo necesu:

La "bapto" de la komunumo uzas la simbolojn akvo, salo kaj cindro kaj memorigu pri la tri formoj de la dia personaĵo. Kontraste al la tradicia kristana kredo ĝi tute ne celas iun purigon de praa peko, sed ekligas la homon al "komunumo de Jesuo Kristo", kio inkluzivas ĉiujn kristanajn kredojn. La komunumo ne varbas membrojn.

Pliaj sakramentoj de la komunumo estas konfirmo, nupto, sacerdota beno kaj malsanula oleado.

Krome ekzistas la kunvenoj 'dimanĉa rito por infanoj', 'tagofina rito' (ekzemple en konferencoj), 'granda prediko', 'infana' kaj 'plenkreskula entombigoj'.

La sakramentoj celebriĝas de la komunumaj sacerdotoj (viroj kaj virinoj) laŭ difinita programo kaj en liturgiaj vestaĵoj - laŭ la sezonoj la vortumoj kaj la koloroj de la liturgiaj vestaĵoj iom varias.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Jura kaj ekonomia organizado[redakti | redakti fonton]

La internacia Komunumo de Kristano estas fondaĵo laŭ nederlanda juro kun la nomo "Stichting De Christengemeenschap (international)". La centra oficejo troviĝas en Berlino, Germanio. Ene de la fondaĵo ekzistas 18 regionaj branĉoj. La ĉefa forumo estas la "konsilio", kiu kunvenas ĉiun duan jaron kaj elektas "ekzekutan komitaton", kiu decidas pri ekonomiaj demandoj inter la konsiliaj kunsidoj, kaj delegas la ĉiutagan laboron al la centra oficejo.

La unuopaj paroĥoj estas regionaj, ofte havas membrojn el radiuso de plurdek kilometroj ĉirkaŭ la paroĥejo, kaj financas sin per libervolaj donacoj de la membroj kaj subtenantoj.

du esperantistaj infanoj kun amiko vizite en paroĥejo de la komunumo, antaŭ dekoraj ametistaj druzoj

Ĉiujn jurajn kaj ekonomiajn demandojn komune pritraktas elektitaj paroĥaj komunumanoj kaj la koncernaj sacerdotoj. Pri la ritoj zorgas nur la sacerdotoj.

Membreco[redakti | redakti fonton]

Ne eblas membriĝi en la komunumo per naskiĝo, baptiĝo aŭ firmiĝo, sed nur je propra decido post la 17-a vivojaro, en interparolo kun sacerdoto de la loka paroĥo. Plej multaj komunumanoj post tiu membriĝo ne (plu) estas membroj de alia kristana eklezio, sed flanke de la Komunumo de Kristanoj tio tute eblas.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Multaj subtenantoj de la valdorfa pedagogio, inter ili ekzemple la esperantistoj Remigija RudaitytėThomas Pusch, pozitive rilatas ankaŭ al la Komunumo de Kristanoj. La sviso Willy Nüesch ekde 1951 estas pastoro de la Komunumo de Kristanoj, post aliaj stacioj nun en Berno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]