Ametisto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aro da ametistaj kristaloj sur rokopeco (13 centimetrojn longa)

Ametisto estas violkolora variaĵo de kvarco (SiO2). Tiun ĉi kristalon oni uzas kiel ornamaĵo.

Ametisto estas tre vaste trovebla mineralo. Tamen grandaj kaj klaraj ekzempleroj taŭgaj por tranĉi kaj prilabori kiel ornamaĵon troviĝas en kompare malmultaj lokoj. Trovejoj estas en Brazilio, Urugvajo, Rusio kaj Sri-Lanko. Tiajn kristalojn oni precipe trovas en kavetoj en hidrotermaj vejnoj kaj vulkanaj geŝtonoj. Ofte komercataj estas ankaŭ la tiel nomataj Ametistdruzoj aŭ -geodoj, ĉe kiuj la kristaloj formiĝis ene de kaveto, ĉirkaŭataj de tavolo da kalcedono. La plej belaj druzoj ĉefe venas el Brazilio kaj povas esti 2 metrojn altaj.

[redakti] Vidu ankaŭ:

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj