Kurt Tucholsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tucholsky en Parizo, 1928.

Kurt TUCHOLSKY [kʊʁt tuˈχɔlski] (naskiĝis la 9-an de januaro 1890(nun 1890-01-09) en Berlino, mortis la 21-an de decembro 1935 en Göteborg, Svedio) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto. Ekde 1924 li ĉefe vivis ekster Germanio, en 1929 li fine translokiĝis al Svedio. Profunde afliktite pri la politika situacio en nazia Germanio, li faris suicidon en 1935.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tucholsky naskiĝis kiel filo de komercisto kaj vizitis la gimnazion en Berlino kaj Stettin. Li studis juron en Berlino kaj Ĝenevo kaj promociis en la urbo Jena. Dum Aprilo 1915 kaj 1918, li estis soldato en la Unua Mondmilito. Ĝis 1920, li komencis profesion kiel ĵurnalisto ĉe la gazeto Berliner Tageblatt. Dum la plejparto de la 1920-aj jaroj, li estis eksterlanda ĵurnalisto en Parizo por la gazetoj Vossische Zeitung kaj Die Weltbühne, kies ĉefredaktoro estis kvazaŭ ĵurnalisma mentoro por Tucholsky. Tucholsky nomis sin mem “samideano” de Carl von Ossietzky, kiu transprenis la redaktorecon de la Weltbühne kaj estis poste premiita kun la Nobel-premio pri paco. Krom tio, Tucholsky ankaŭ estis ĵurnalisto por socialdemokrataj gazetoj. Li ankaŭ estis membro de la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanujo (USPD) kaj poste membro de la Socialdemokratia Partio de Germanujo (SPD). Kiam Tucholsky translokiĝis al Svedujo, li neniam denove politike aŭ ĵurnalisme agis. Antaŭ 1933, li edziĝis kaj eksedziĝis po dufoje.[1]

Signifo[redakti | redakti fonton]

Tucholsky estis unu el la plej signifaj publicistoj de la Vajmara Respubliko. Estante politike engaĝita ĵurnalisto li montris sin socia kritikanto en la tradicio de Heinrich Heine. Li estis samtempe satiristo, kabaredisto, kanzontekstisto, romanverkisto kaj poeto. Li konsideris sin maldekstra demokrato, pacifisto, kontraŭmilitisto kaj avertis pri dekstraj tendencoj – ĉefe en politiko, armeo kaj justico – kaj pri la minaco de la naziismo. La verkaro de Tucholsky konsistas ĉefe el humuraĵoj kaj satiraĵoj. Ofte li uzis pseŭdonimojn, ekz. Kaspar Hauser, Peter Panter, Theobald Tiger kaj Ignaz Wrobel. La aŭtoro Erich Kästner diris pri Tucholsky: “Malgranda dika Berlinano volis per sia skribmaŝino haltigi katastrofon.”

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Caruso (1911)
  • Rheinsberg : ein Bilderbuch für Verliebte (1912)
  • Der Zeitsparer (1914)
  • Fromme Gesänge (1919)
  • Träumereien an preußischen Kaminen (1920)
  • Mit 5 PS (1928)
  • Das Lächeln der Mona Lisa (1929)
  • Schloss Gripsholm (1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tucholsky, Kurt: Eigenhändige Vita Kurt Tucholskys. Verkita la 22-an de Januaro 1934. Ligilo: http://www.textlog.de/kurt-tucholsky.html. Vidita la 25-an de Novembro 2013.