Erich Kästner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Erich KÄSTNER [eriĥ kestna] (naskita la 23-an de februaro 1899 en Dresdeno, mortinta la 29-an de julio 1974 en Munkeno) estis germana verkisto.

En Lepsiko li studis historion, filozofion, germanistikon kaj teatran sciencon. Ekde 1927 li laboris kiel verkisto en Berlino.

En 1933 la nazioj malpermesis liajn verkojn. Kvankam plurfoje arestita, Kästner restis en Germanio, ĉar li volis rekte observi ĉiujn okazaĵojn. Komence li publikigis siajn verkojn en Svislando, sed ekde 1943 ankaŭ tio ne plu estis ebla. Post la milito Kästner fondis kabaredon. Dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj li gajnis plurajn literaturpremiojn, ekz. en 1957 la renoman Georg-Büchner-Preis. Plej sukcesaj estis liaj akraj satiraĵoj kaj humuroplenaj infanlibroj. Multaj verkoj de li estis filmigitaj. Ekzemple usona filmo The Parent Trap estis filmita dufoje en 1961 kaj 1998 kaj baziĝas sur "Das doppelte Lottchen", rakonto pri unuovaj ĝemeloj, kiuj estis disigitaj je naskiĝo pro la divorco de la gepatroj. Ili hazarde renkontas unu la alian en somera feriejo kaj decidas interŝanĝi identecon por renkonti la alian gepatron.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Herz auf Taille (poemoj, 1928)
  • Emil und die Detektive (infanlibro, 1928)
  • Lärm im Spiegel (poemoj, 1929)
  • Ein Mann gibt Auskunft (poemoj, 1930)
  • Pünktchen und Anton (infanlibro, 1931)
  • Der 35. Mai (infanlibro, 1931)
  • Fabian. Die Geschichte eines Moralisten (romano, 1932)
  • Gesang zwischen den Stühlen (poemoj, 1932)
  • Das fliegende Klassenzimmer (infanlibro, 1933)
  • Drei Männer im Schnee (romano, 1934)
  • Die verschwundene Miniatur (romano, 1935)
  • Georg und die Zwischenfälle (romano, 1938)
  • Das doppelte Lottchen (infanlibro, 1949)
  • Die Konferenz der Tiere (infanlibro, 1949)
  • Die dreizehn Monate (poemoj, 1955)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Parolas maljunulo <poemo> / [El la germana: Horst Michling].
En: 25 jaroj : antologio de belartaj konkursoj. – Budapest : Hungara Esperanto-Asocio, 1977. - p.108 – 109
ISBN 963-571-005-4

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]