Emil kaj la tri ĝemeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil und die drei Zwillinge
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1934
Ĝenro romano
Loko de rakonto Vajmara Respubliko
vdr

Emilo kaj la tri ĝemeloj (germane Emil und die drei Zwillinge) estas daŭriga romano al Emil kaj la detektivoj de Erich Kästner.

La romano estis publikigita en 1934, en tempo kiam Kästner estis bojkotata fare de la nazioj kaj libroj de liaj romanoj estis bruligitaj, do ĝi ne estis tiel populara en Germanio kiel Emil kaj la detektivoj. La intrigo okazas du jarojn poste kaj multaj el tiuj, kiuj partoprenis en la antaŭa romano, ankaŭ partoprenas en ĝi: Emil Tischbein, lia barbira patrino, lia kuzino Pony, lia avino, la policisto Jeŝke, la detektivoj – la profesoro, Gustavo, la malgranda Dienstag kaj pli.

La romano havas aŭtobiografiajn verkliniojn kiel li priskribis en sia romano Kiam mi estis knabeto. Lia patrino estis barbiro kaj li helpus ŝin en ŝia laboro. Li kutimis pasigi siajn feriojn sur la marbordoj de la Balta Maro kiel priskribite en ĉi tiu romano.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Du jarojn post la okazaĵoj en la intrigo de Emil kaj la detektivoj, Emil ricevas leteron de la profesoro en kiu li sciigas lin ke li heredis domon sur la marbordo de la Balta Maro de sia parenco. Li ferias hejmen kune kun siaj gepatroj kaj invitas Emil, Pony, la avinon kaj la detektivojn. Ili ferias en la domo apud la strando kaj ekkonas triopon de ĵonglistoj nomataj "la tri Byrons" kiuj prezentas en proksima hotelo. La triopo konsistas el la "patro" Byron kaj liaj "ĝemelaj" filoj McKee [Maki] kaj Jackie [Ĝaki].

Dum la disvolviĝo de la intrigo iĝas pli kaj pli klare ke ekzistas neniu familia rilato inter la triopo kaj ke tiuj fakte ne estas iliaj realaj nomoj. Jackie estas pli granda ol McKee kaj la "patro" intencas seniĝi de li kaj lasi lin sola en la hotelo ĉar li iĝas peza kaj tio malfaciligas ke ili ĵonglu.

Emil kaj liaj amikoj volas helpi Jackie kiu estas lasita sola. Ili kolektas donacojn de la infanoj en la areo kaj atingas interkonsenton kun la posedanto de kino kie la filmo Emil kaj la detektivoj estas montrata, ke ili aperos kiel si mem ĵus post la filmo antaŭ la spektantaro kaj ke la enspezo de la unuaj tri spektakloj estos transdonitaj al Jackie.

Ankaŭ en ĉi tiu romano, kiel en la antaŭa, estas emfazita la mobilizado de la tuto (ĉiuj) por unu (individuo). Kästner ankaŭ traktas la problemon de la rilato inter Emil kaj lia patrino. La policano Jeŝke petas geedziĝi kun la vidvigita patrino de Emil kaj ŝi konsentas nur se Emil ne kontraŭas. Emil havas malfacilan tempon decidi ĉar li estas ligita al sia patrino kaj deziras ŝin por si mem. Nur post anima interparolo kun la avino, kiu klarigas al li, ke lia patrino ĉiam amos lin sed ŝi ankaŭ havas sian propran vivon, Emil konsentas pri tio.