Diskuto:Rudolf Steiner

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se filozofio, ĉu ne antropozofio? --sen subskribo Narvalo 22:45, 8 sep. 2005‎

Certe jes. La artikolo "antropozofio" kreiĝis fine de novembro 2006. En septembro 2005 la demando estis iom frua. ThomasPusch (diskuto) 14:36, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: La demando supozeble celis la pra-version de tiu ĉi teksto, kie estis skribita la erara formo "antroposofio" kun "s". Tiukaze mi plene subtenas la rimarkon de Narvalo. ThomasPusch (diskuto) 14:46, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Rudolf Steiner estas mortanta (en frazo "Rudolf Steiner estas mortanta en la jaro 1925 en Dornaĥo" en la pra-versio de tiu ĉi teksto). Kion signifus tio? Roberto 01:26, 9. Sep 2005 (UTC)

Normale ne, sed en la jaro, kiam li estos mortinta (ĉar ni hodiaŭ scias tion) kaj precipe en la tago de la morto jes. La duan tagon li jam estas mortinta. --sen subskribo
Nun tiu frazo fine de la biografia ĉapitro tute malaperis, kaj estas pli saĝe tiel - substreki la procezon "esti mortanta" gravus nur se iu verkaĵo ankoraŭ ekestinus en tiu procezo de mortado. Kaj mi esperas ke s-ro Steiner ne "estis mortanta" la tutajn unuajn tri monatojn de 1925, ĝis li fine mortis fine de marto, sed espereble havis pli facilan morton... ThomasPusch (diskuto) 14:46, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la tute valora bibliografia listo de verkaĵoj tradukitaj al Esperanto[redakti fonton]

Ne ĉiu libro iam tradukita al Esperanto bezonas ruĝan ligilon, kiu postulas kreon de aparta vikipedia paĝo pri ĝi. Se iam ekestos unuopa paĝo, tiam eblas meti bluan, ekzistantan ligilon. Ĉiukaze dankon pri la zorge kompilita, valora bibliografia listo de liaj verkaĵoj tradukitaj al Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 14:36, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]