Petar Danov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Petar Konstantinov Danov (bulgare Петър Константинов Дънов, prononco laŭ IFA ˈpɛtər kɔnstanˈtinɔf ˈdənɔf, ofte ankaŭ latinliterigita per angligita persona nomo Peter Deunov) - naskiĝis la 11-an de julio 1864, mortis la 27-an de decembro 1944 - estis spirita majstro kaj fondinto de skolo de esoterisma kristanismo. Per siaj disĉiploj li estas nomata majstro Беинсá Дунó respektive en latina alfabeto Beinsá Dunó (foje en franca literumo Douno).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta la 11-an de julio 1864 en la bulgara vilaĝo Ĥadarĉa (Хадърча, nun Николаевка, Nikolaevka), proksimume 60 kilometrojn de Varna, li estis la tria infano de la bulgara ortodoksa pastro Konstantin Danovski kaj ties edzino Dobra Georgieva. La patro laŭdire estis la unua bulgara instruisto kaj pastro en Varna, post antaŭaj jardekoj de subpremo de la bulgara lingvo kaj de ortodoksa kristanismo fare de la reganta islama Otomana Imperio. Post la liberigo de Bulgario el tiu imperio, Petar Danov finis bulgaran mezlernejon en Varna. La 24-an de junio 1877 li kompletigis siajn studojn ĉe la Usona Teologia Lernejo en Sviŝtov (Свищов) kaj poste de aŭtuno 1887 ĝis somero 1988 estis instruisto en la vilaĝo Ĥotanca (Хотанца).[1]

En aŭgusto 1888 li translokiĝis al Usono. Li akceptiĝis en la metodista teologia seminario Drew en Madison, Nov-Ĵerzejo kaj kompletigis siajn studojn tie en majo 1892. En aŭtuno de tiu jaro li akceptiĝis en la universitata teologia lernejo en Bostono, defendis diplomigan tezon pri "La migrado de la ĝermanaj triboj kaj ilia kristanigo" (origine angle "The Migration of the Germanic Tribes and Their Christianisation") kaj ricevis sian teologian diplomon en junio 1893. Poste dum unu jaro li estis regula studanto de medicino en la Universitato de Bostono.[1]

En 1895 Petar Danov revenis al Bulgario, ekvivis en Varna kaj rifuzis la postenojn de metodisma kaj teozofia pastroj ofertitajn al li. En la sekva jaro, 1896, li publikigis la verkaĵon "Scienco kaj Eduko", angle Science and Education[1], en kiu li analizis la evoluon de la homaro en la ĝistiamaj dramaj mondaj eventoj, aŭgurante la fondon de nova kulturo en la sekva, 20-a jarcento.

En 1896 li estis unu el la fondintoj de spirita komunumo kaj kultura centro nomata laŭ "P. R. Slaveikov". Li estis nomumita bibliotekestro kaj dum la sekvaj jaroj en Varna prelegis pri temoj kiel "la origino de la homaro", "antikva kaj moderna filozofioj", "scienco kaj filozofio", "kial kaj kiel ni vivas" kaj "la bazo de spirita lumiĝo".

En 1897 li kune kun iuj el liaj disĉiploj en Varna fondis "Societon pri altigo de la religia spirito de la bulgara popolo". Samjare li publikigis broŝuron de spiritaj tekstoj, je titolo "Hio-Eli-Meli-Mesail", kiu poziciigis lin en la centron de la spirita societo, kiu poste en 1906 ricevis la titolon Sinarka Ĉeno kaj en 1918 la titolon Universala Blanka Frataro.[2] Ekde la jaro 1897 li fare de siaj disĉiploj kutime simple nomiĝis "majstro", kaj la nomo "Petar Danov" apenaŭ plu uziĝis, kvankam la kromnomo "Beinsá Dunó" en literaturaj publikaĵoj ekuziĝis nur en la 1930-aj jaroj. La kromnomo havas sanskritajn radikojn kaj tradukeblas "tiu kiu enportas la bonon tra la mondo".

Ekde 1899 li kunvenigis ĉiujarajn konferencojn en Varna, kiuj ekde la fondo de la Universala Blanka Frataro en 1918 estis ties jaraj konferencoj kaj ĝis la jaro 1942 plu okazis ĉiujare dum aŭgusto en diversaj lokoj de Bulgario: en Varna (1899–1909), en Veliko Tarnovo (1910–1925), en Sofio (1926–1941) kaj en la montaroj de Rila kaj Vitoŝa.

Inter la jaroj 1901 kaj 1912 li vojaĝis al diversaj lokoj en Bulgario, prelegis kaj esploris. Nur iom post iom li komencis prelegi publike. La historia, kosma kaj metafizika rolo de Kristo havis centran pozicion en liaj prelegoj. En 1912, en la vilaĝo Arbanasi proksime de Veliko Tarnovo li analizis la biblion kaj preparis verkaĵon nomatan "La testamento de koloraj lumradioj", kiu publikiĝis septembre de tiu jaro.

La 16-an de marto 1914 li prezentis sian unuan dimanĉan prelegon, kiu komencigis la prelegan serion "Potenco kaj Vivo". En februaro 1917 li en Sofio komencis apartan serion de prelegoj por edziniĝintaj virinoj, kiu estis daŭrigita ĝis junio 1932. Pli poste en 1917, en la fina fazo de la Unua Mondmilito, la bulgara registaro forsendis lin por unu jaro el Sofio al ekzilo en Varna, akuzante ke lia filozofio "morale malfortigus la soldatojn ĉe la fronto". Li vivis en hotelo kaj vigle korespondis kun siaj disĉiploj. Sekve, post la fino de la Unua mondmilito en 1918 la nombro de liaj disĉiploj ĉie en Bulgario rapide kreskis kaj atingis nombron de 40 000 homoj fine de la 1930-aj jaroj.ref> Georg Feuerstein (1998): Mystery of Light ("mistero de lumo") Eldonejo Integral Publishing, pk. 1030, Lower Lake, CA 95457, Kalifornio, Usono, paĝo 25. ISBN 0-941255-51-4.</ref>

En februaro 1922 li malfermis lernejon en Sofio, kiun li nomis Lernejo de la Universala Blanka Frataro. Ĝi konsistis el du klasoj, kaj dum la sekvaj 22 jaroj li ĉiusemajne prelegis antaŭ ambaŭ el ili ĝis lia morto en decembro 1944.

Dum 1927 li fondis la loĝlokon Izgrev proksime de Sofio (intertempe kvartalo de la urbo), kie li kolektis sian aŭskultantaron kaj disĉiplaron por havi centron de sia instruo. Li mem ekvivis en Izgrev, kaj poste ankaŭ estis entombigita tie.

Somere de la jaro 1929 li unuafoje prenis siajn sekvantojn kaj disĉilojn al kampado ĉe la sep lagoj de la montaro Rila. Kiam li en majo 1936 estis atakita fare de politika radikalulo kaj forte vundiĝis je cerba hemoragio kaj parta paralizo, li meze de julio ekkampadis kun iuj sekvantoj proksime de la lagoj kaj ene de kvar semajnoj komplete saniĝis. En marto 1939 publikiĝis mesaĝo de li al siaj disĉipoj, titolata "la eterna testamento de spirito". Komence de la jaro 1944 li organizis la promilitan evakuiĝon de Izgrev al la proksima vilaĝo de Marĉaevo, kaj la revenon al Izgrev en oktobro de tiu jaro. Lastfoje li prelegis, je titolo "la lasta vorto", la 20-an de decembro 1944, ekzakte semajnon antaŭ lia morto.

Aldone al siaj filozofiaj prelegoj, li post studo de muziko kaj ludado de violino ekde la unua jardeko de la 20-a jarcento komponis muzikon laŭ bibliaj kaj propraj tekstoj, poste nomataj "fratecaj kantoj", kaj ekde la jaro 1922 komencis publikigi kantojn kaj melodiojn en la du klasojn de sia lernejo, kiujn li nomis " muzikaj ekzercoj". Laŭ li tiuj muzikaĵoj celiĝis energiigi kaj harmonigi la psikajn procesojn en siaj disĉiploj. Iuj el la tekstoj de la muzikaj ekzercoj estis skribitaj en sankta pralingvo, kiun li nomis "vata lingvo" kaj difinis esti la unua lingvo de la homaro.

Tutmonda eĥo[redakti | redakti fonton]

Dissemiĝo de la instruoj[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj liaj instruoj populariĝis en pluraj eŭropaj landoj, ekzemple en Francio kaj Litovio, dum en la 1970-aj jardekoj ĝi aparte fortis en Kanado kaj Usono, sed neoficiale ankaŭ en la rusia kaj baltiaj respublikoj de Sovetunio.

Post la demokratiaj ŝanĝoj en Bulgario, sekvantoj de la Universala Blanka Frataro en 1995 kortume registris senprofitan organizaĵon tiunoman, kiu havas sian centran oficejon en Sofio. Estas pluraj dekoj de spiritaj centroj de la frataro ekster Bulgario - la plej granda situas en suda Francio kaj en 1953 estis fondita fare de la bulgaro Mihail Ivanov (1900–1986), disĉiplo de Beinsá Dunó, nomata de siaj adeptoj Omramo Miĥaelo Aivanhov.

Spirita kaj kultura influoj[redakti | redakti fonton]

La instruoj de Beinsá Dunó estis komentataj kaj analizataj fare de pluraj konataj sciencistoj, filozofoj kaj spiritaj gvidantoj.

  • Laŭ Pavel Birjukov, biografiisto de Leo Tolstoj, la granda rusa pensisto kaj verkisto forlasis sian hejmlokon Jasna Poljana mallonge antaŭ sia morto en 1910 kun la intenco veturi al Bulgario por renkontiĝi kun Petar Danov.
  • Rudolf Steiner, la fondinto de antropozofio, citiĝas esti dirinta en konversacio kun Bojan Boev, dum 1910 en Munkeno: ‘La slavaj popoloj destiniĝas havi grandan mision.Ili, kaj aparte Bulgario, signife kontribuos al la altigo de la homaro/homeco. Revenu al Bulgario, ekzistas fortoplena spirita movado en Bulgario, estrata fare de granda spirita inicianto..’ Post tiu konversacio, Bojan Boev iĝis unu el la plej proksimaj disĉiploj de Petar Danov.
  • Ĝidu Kriŝnamurti laŭdire rifuzis esti titolata Maitreja kaj Kristo, kaj diris al la partoprenantoj de Tutmonda Teozofia Kongreso en Nederlando ke la monda majstro troveblas en Bulgario.
  • Onisaburo Deguĉi, gvidanto de la japana spirita movado Oomoto favora al Esperanto, citiĝas esti dirinta "Mi estas saĝa homo, la majstro estas en Bulgario."
  • Alfred Lemonier, profesoro de la Universitato de Toulouse, Francio, dum sia vojaĝo al Bulgario alparolis majstron Beinsa Douno per la sekvaj vortoj: "Ni venis danki vin el la fundo de niaj animo kaj spirito, kaj ankaŭ por peti novajn benojn, konsilon, ekzemplon, fizikan, moralan kaj intelektan forton de vi, tiel ke ni povu pli bone servi al la Tuto".

Post la jaro 1925, la instruo de Petar Danov akiris tutmondan publikecon fare de multaj publikaĵoj pri li en ĵurnaloj, gazetoj kaj libroj.

  • Ekzemple en Italio, en 1927 Aldo Lavini publikigis biografion kaj esploris la aktivadon de Petar Danov en Il Messaggero della salute ("la mesaĝisto de la sano"). La gazeto Alpha aperanta en Palermo, organo de nacia asocio pri psikologiaj kaj eksperimentaj sciencoj, entuziasme nomis lin "mistika apostolo de kristaneco en sia kompleta gloro". La joga eldonejo n Locarno publikigis naŭ elektitajn prelegojn tradukitajn fare de la poetino Mara Belĉeva. Luigi Belloti, direktoro de la Itala Akademio de Sciencoj, en sia malferma parolo de la akademio la 24-an de oktobro 1929 nomis la bulgaran filozofon spirita gvidanto de la institucio.
  • Die Glocke ("la sonorilo"), germanlingva ĵurnalo en la Ĉeĥa Respubliko publikigis la biografion de majstro Petar Danov, kaj la filozofo Rudolf Burkert nomis lin "profeto de la blanka raso" en sia libro Das Reich Gottes auf Erden ("la dia regno surtere").
  • La germania gazeto Reformblatt ("reforma folio") publikigis artikolon titolitan "antaŭkurantoj de la nova kulturo", en kiu la Universala Blanka Frataro estis komentita "la vera valoro de tiu ĉi movado ne nur kuŝas en siaj ideoj, sed ankaŭ en la rimarkinda decidita forto realigi tiujn ideojn en la vivo". Petar Danov prezentiĝas kiel "bonaspekta figuro spiranta karecon". La germana movado Menschheitspartei ("homara partio") en 1932 anoncis sian apartenon al la Universala Blanka Frataro kaj sian respekton pri Petar Danov.
  • Agnessa Hofmann, gvidantino de la katolika liberala eklezio en Nederlando, vizitis Bulgarion en 1928 kaj citiĝas esti dirinta "mi venis por viziti majstron Petar Danov. Malmultas la majstroj de la homaro."
  • Deknaŭ prelegoj de Petar Danov estis anglalingve publikigitaj en Usono kaj estis komentitaj entuziasme per la gazetaro. La asocio The Rosicrucian Society ("la rozkrucana societo") en Oceanside, Kalifornio, apreze sumigis la impresojn de la prelegoj sekve: "La persono kiu verkis tiujn ĉi belajn kaj altnivelajn pensojn, havas profundan konon de la sekretoj de la vivo".
  • La ĵurnalo Hejnał (poezie por "matena krepusko") en Pollando publikigis artikolon de Agni (sanskrite por "fajro") aŭ plenforme Agnieszka Pilchowa, kiu skribis "Estas multaj [filozofiaj] skoloj en la mondo, sed la skolo en Bulgario elstaras per io specifa. Ĝi klopodas influi kaj eduki la societon per sia bona ekzemplo."
  • Ankaŭ Esperanto estis adoptata kaj uzata: de 1928 aperis pli ol 25 prelegoj de Petar Danov en du serioj de la kolekto Nova Kulturo. De 1932 ĝis la Dua Mondmilito aperis en la sama eldono la gazeto Frateco.
  • En 1953 en Francio la bulgara filozofo Omramo Miĥaelo Aivanhov, origine Mihail Ivanov, unu el la plej fervoraj disĉiploj de Petar Danov, fondis nacian organizaĵon de la nomo Fraternité Blanche Universelle, pluportante la ideon de la antaŭa Universala Blanka Frataro post la Dua Mondmilito kaj post la establigo de komunisma kaj kontraŭreligia reĝimo en Bulgario. El tiu organizaĵo dum la sekvaj jaroj fontis plurdekoj da spiritaj centroj ekster Eŭropo. La sekvantoj de Omramo Miĥaelo Aivanhov practikas sanktan dancadon nomatan "Paneŭritmio" kaj aparte studas la "mistikan bulgaran lingvon", por kapabli kanti la muzikajn ekzercojn de majstro Beinsá Dunó en la originala formo.
  • Post la demokratiaj ŝanĝoj en Bulgario sekve de la pereo de Sovetunio, ĉiufoje miloj de spiritaj serĉantoj de ĉiuj mondopartoj vizitas la jarajn kunvenojn proksime de la sep lagoj de Rila, por partopreni en la montara spirita lernejo establita fare de Petar Danov, kaj por komune danci kaj kanti paneŭritmie.
  • En 2005 la oficiala retejo www.BeinsaDouno.org komencis multlingvan tradukan projekton pri la plena verkaro de Petar Danov al pluraj grandaj naciaj lingvoj, inter ili la rusa, germana, angla, hispana, franca kaj pola.

Sinteno de la bulgara ortodoksa eklezio al Petar Danov[redakti | redakti fonton]

Petar Danov naskiĝis en familio, kiu signife kontribuis al la revivigo de la bulgara nacio kaj aparte de la starigo de sendependa nacia ortodoksa eklezio. En la "Societo pri altigo de la religia spirito de la bulgara popolo" fondita en 1897 membris pluraj elstaraj gvidantoj de la bulgara ortodoksa eklezio. Sed la episkopoj de la eklezio ne akceptis liajn reformajn ideojn pri reveno al la principoj de frua kristaneco, plurajn erojn de lia kredaro kaj ekzemple lian akcenton pri morala principo de vegetarismo. Dum la dua jardeko de la 20-a jarcento la eklezio rekte kaj nerekte pli kaj pli kampanjis kontraŭ li kaj provis misfamigi lin. Kulminon la akuzoj atingis en printempo 1922, kaj en julio de tiu jaro la episkopa konsilio de la eklezio deklaris lian instruon "hereza".

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • "La testamento de la koloraj lumradioj"
bulgare Завета на цветните лъчи на Светлината (1912, reeldono 2004)
angle The Testament of the Colour Rays of Light (1912)
france Le testament des rayons de couleur de la lumière (1912)
  • "la nova humaneco kaj la alta idealo"
angle The New Humanity and the High Ideal, (1969)
  • "Profeto por niaj tempoj: la vivo kaj instruoj de Petar Danov"
angle Prophet for Our Times: The Life and Teachings of Peter Deunov,(1991)
  • "La fonto de bono"
bulgare Изворът на Доброто (1992)
angle The Wellspring of God (1992)
  • "Sanktaj vortoj de la majstro. Voko al la disĉiplo"
angle Sacred Words of the Master. A Call to the Disciple (1994)
  • "La vojo de la disĉiplo"
angle The Way of the Disciple(1996)
  • "La granda patrino"
bulgare Великата майка (1998)
angle The Great Mother (1998)
  • "La majstro en Varna. Dokumentiga kronigo"
angle The Master in Varna. A documentary chronicle (1999)
  • "Akordiĝo de la homa animo"
bulgare Акордиране на човешката душа (2002)
angle According of the Human Soul (2002)
  • "La spiritoplena koro"
bulgare Разумното сърце (2003)
angle The Mindful Heart (2003)
  • "Konversacioj ĉe la sep lagoj de Rila"
Разговори при Седемте рилски езера (1993)
angle Conversations at the Seven Rila Lakes (2003)
  • "Paneŭritmio: supera kosma ritmo"
bulgare Паневритмия (2005)
angle Paneurhythmy: Supreme Cosmic Rhythm (2004)
  • "Ĝi venas"
bulgare Той иде (2004)
angle He Is Coming ("li venas", 2004)
  • "La majstro parolas"
angle The Master Speaks(2006)
france Le Maître parle (1964)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Petrov, Nick. "Peter Deunov: An Early Graduate from Bulgaria" (angle: "Petar Danov: frua studfininto el Bulgario"), serio Drew's Global Heritage, Drew Theological School
  2. Ekde la jaro 1928 la societo ankaŭ eldonis publikaĵojn en Esperanto kaj tie precipe uzis la esperantlingvan nomon Novspirito, kiu sekve uziĝis ankaŭ en la Esperanto-gazetaro kaj en la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]