Locarno
| Locarno | |
|---|---|
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Locarno |
| Komunumaro | Locarno |
| Koordinatoj | 46°10′0″N 8°48′0″O / 46.16667°N, 8.8°OKoordinatoj: 46°10′0″N 8°48′0″O / 46.16667°N, 8.8°O |
| Nombro de enloĝantoj | 14909 |
| Areo | 19,4 km² |
| Alteco | 200 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6600 |
| Komunumkodo | 5113 |
Locarno [loKARno] (en Esperanto ankaŭ skribita Lokarno) estas urbo en Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 14 909 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La oficiala lingvo estas itala.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Locarno situas ĉe la okcidenta bordo de la Majora Lago (Lago Maggiore) kaj formas aglomeraĵon kun la najbara komunumo Ascona. En la apuda vilaĝo Orselina estas telfero per kiu oni povas alsupri al la monto Cardada.
Trafiko [redakti]
Al Locarno kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono tra la ebenaĵo de Magadino kaj fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu deflankiĝas en en Giubiasco de la fotarda fervojlinio kaj la etspura trama fervojo de Domodossola tra la Valo de Centovalli. La stacidomo de Locarno fakte ne situas sur la komunuma teritorio, sed sur teritorio de la najbara komunumo Muralto. De la centro de Locarno funikularo kondukas al la Madonna del Sasso en Orselina, de kie aertelfero kondukas al la Monto Bré. Norde de la Majora Lago situas aerodromo.
Interesaĵoj [redakti]
Ĝi estas grava historia loko pro la Traktatoj de Locarno en 1925.
La Astrovia Locarno estas 1 : 1 000 000 000 skala modelo de la Sunsistemo. La Suno estas en la fino de la Via Gioacchino Respini de kie la vojo laŭ la rivero komenciĝas. La planedoj estas troveblaj ĉe la vojo ĝis la eksplanedo Plutono 6 kilometrojn de la Suno en la vilaĝo Tegna.
La sanktejo Madonna del Sasso en Orselina sur altaĵo estas fama vidindaĵo.
Ĉiujare okazas la Internacia filmfestivalo de Locarno en la monato aŭgusto en la urbocentro ĉe la placo Piazza Grande.
El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo. En januaro 2004 la itala historiisto Marino Vigano spekulis ke la kastelo en Locarno povus esti planita de Leonardo da Vinci.
Esperanto-movado [redakti]
En la 1980-aj jaro en Locarno ekzistis aktiva Esperanto-grupo, kies ĉefinicianto estis Dante Bertolini, la iama edukdirektoro de la kantona registaro de Tiĉino. Bertolini instruis dum certa tempo Esperanton en la porinstruista lernejo en Locarno. En la kvartalo Solduno ekzistas ek de 1985 "Piazetta Esperanto", kiu estas unu el la malmultaj Esperanto-objektoj en Svislando. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 200)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la urbo Locarno
- Informretejo pri la regiono Locarno
- Oficiala retejo de la Internacia filmfestivalo de Locarno
- Locarno en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Locarno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)