Ascona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ascona
Blazono de Ascona
Blazono de Ascona
Blazono de Ascona
Lagobordo de Ascona
Lagobordo de Ascona
Lagobordo de Ascona
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Isole
Koordinatoj  46° 9′ 11″ N 8° 46′ 39″ O / 46.15306 °N, 8.77750 °O / 46.15306; 8.77750 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 11″ N 8° 46′ 39″ O / 46.15306 °N, 8.77750 °O / 46.15306; 8.77750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5519
Areo 5,0 km²
Alteco 196 m super marnivelo
Poŝtkodo 6612
Komunumkodo 5091
Mapo de Ascona
Mapo de Ascona
Mapo de Ascona

Ascona (prononcu Askona; en Esperanto ankaŭ Askono; ne plu uzata germanlingva nomo: Aschgunen) estas komunumo de la distrikto Locarno en la itallingva kantono Tiĉino de Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La banloko Ascona situas ĉe la norda bordo de la Lago Majora, okcidente de la delto de la rivero Maggia. Ascona formas aglomeraĵon kun la najbara urbo Locarno. La komunumo konsistas el la lokoj Gerbi, Monescie, Monte Verità, Moscia kaj Saleggi.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ascono atingeblas per lokaj busoj ek de Locarno. Ascona estas ankaŭ ligita per poŝtaŭtolinioj kun Brissago kaj kun Tenero. Per la ŝipoj sur la Majora Lago de Ascona atingeblas la Insuloj de Brissago kaj aliaj turismaj lokoj en Italio.

Rimarkindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiusomere en la stratoj de la urbo okazas la konata "Nov-Orleana Ĵaza Festivalo". Laŭ la urbo baptiĝis la aŭta marko Ascona de la firmao Opel.

La loka monto nomiĝas Monte Verità, "monto vereco", kiu dum la unua duono de la 20-a jarcento havis grandan kulturan signifon. Sur la monto kolektiĝis kaj ekloĝis malsociiĝintoj kaj mondplibonigemuloj kaj en unueca miksaĵo propagandis teoriojn de libera amo, vegetarismo, anarkiismo kaj komunismo.

Dum la 1930-aj jaroj en Ascona fondiĝis filio de la dum 1932 en Arlesheim fondita kliniko pri antropozofia medicino de la kuracistino Ita Wegman, kiu iĝis la dua tia kliniko tutmonde.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • paroĥa preĝejo Santi Pietro e Paolo kun altara pentraĵo de Giovanni Serodine (1599-1630)
  • preĝejo Santa Maria della Misericordia kun gotzika fresko-ciklo kaj renesanca altaro de Antonio de Lagaio (1519)
  • "papa kolegio" (Collegio Papio) kun renesanca korto kaj reliefo el la jaro 1602
  • vilao Casa Serodine, konstruita dum 1620 de Cristoforo kaj G. Battista Serodine
  • ruinoj de la kastelo San Materno kun romanika kapelo
  • komunuma muzeo de moderna arto Ascona

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ascona datiĝas el la jaro 1224 kiel burgus de Scona.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En 1943 dum la 2-a mondmilito okazis en Ascona kaj Locarno la Svisa Esperanto-Tago, kiun organizis Edmond Privat. Tio estis unu el la malmultaj grandaj Esperanto-eventoj, kiu entute okazis dum la terura epoko de la mondmilito. (Fonto: Universalaj Lingvoj en Svislando p. 191)

Konataj lokuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]