Muralto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muralto
Blazono de Muralto
Blazono de Muralto
Blazono de Muralto
Muralto
Muralto
Muralto
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Locarno
Koordinatoj  46° 10′ 23″ N 8° 48′ 4″ O / 46.17306 °N, 8.80111 °O / 46.17306; 8.80111 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 23″ N 8° 48′ 4″ O / 46.17306 °N, 8.80111 °O / 46.17306; 8.80111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2797
Areo 0,60 km²
Alteco 207 m super marnivelo
Poŝtkodo 6600
Komunumkodo 5120
Mapo de Muralto
Mapo de Muralto
Mapo de Muralto

Muralto estas komunumo de la Komunumaro Locarno kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2797 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Muralto situas oriente de la urbo Locarno, kun kiu ĝi komplete kunkreskis, kaj fremduloj perceptas Muralton kiel kvartalo de la urbo Locarno. La sudan limon de la komunumo formas la Majora Lago.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,60 km², de kiuj 1,6% estas kovritaj de arbaro, 3,2% servas por agrikulturo kaj 93,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Muralto limas en nordo al Orselina, en oriento al Minusio, en sudo al la Majora Lago, kaj en okcidento al Lugano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Muralto pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13. Sur la teritorio de la komunumo situas la stacidomo de la urbo Lugano, kiu estas finhaltejo de la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Locarno kaj de la etspura trama fervojo de Domodossola tra la valo de Centovalli al Lugano. Krome Muralto estas ankaŭ konektita al la loka busreto te Locarno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Muralto datiĝas el la jaro 1235 jam kiel Muralto. En la 19-a jarcento estis malkovritaj restaĵoj de romia setlejo en Muralto. Dum mezepoko Muralto formis kune kun Orselina najbararon, kiu apartenis al la Paroĥaro kaj poste al la Voktejo Locarno. En la jaro 1881 Murlato disiĝis de Orselina kaj fariĝis memstara komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]