Svisaj Federaciaj Fervojoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo
Moderna elektrotrajno de la Svisaj Ferderaciaj Fervojoj

Enhavo

La entrepreno [redakti]

La Svisaj Federaciaj Fervojoj (mallonge SFF; germane Schweizerischen Bundesbahnen, mallonge SBB; france; Chemins de fer fédéraux suisses, mallonge CFF; itale Ferrovie federali svizzere FFS; romanĉe: Viafiers federalas svizras, mallonge VFS; angle Swiss federal railways, mallonge SFR) estas la federacia fervojkompanio de Svislando kun ĉefsidejo en Berno. La Svisaj Federaciaj Fervojoj estas monde konata pro sia alta servo-kvalito. Fama estas la kompanio pro sia akurateco, kaj oni eksterlande ofte rakontas ŝerce, ke, se oni ne havas horloĝon, kaj deziras scii la horon ekzatan, oni studu en Svislando la trajnhoraron kaj rigardu, kiam la trajno ekveturas, kaj jam konas la ekzaktan horon je sekunda ekzakteco.

Historio [redakti]

En la 19-a jarcento la fervojo-linioj de Svislando estis komplete en posedo de lokaj kaj regionoj fervojkompanioj. Per voĉdono de la 20-a de februaro de 1898 la svisa popolo akceptis fondiĝon de Federacia Fervoj-Komanio. La 1-an de januaro 1902 la kompanio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estis oficiale fondita. Por krei la federaciajn verfojojn la Svisa Federacio akiris kaj ŝtatigis la sekvantajn privatajn fervojkompaniojn:

Ekstera ligilo    Svisa Central-Fervojon (germane: Schweizerische Centralbahn (SCB))
Ekstera ligilo    Svisa Nordorient-Fervojo (germane: Schweizerische Nordostbahn (NOB)) inkluzive ŝipojn sur la Bodenlago
Ekstera ligilo    Unuĝintaj Svisaj Fervojoj (germane: Vereinigte Schweizerbahnen (VSB))
Ekstera ligilo    Ĵuraso-Sempion-Fervojo (germane: Jura-Simplon-Bahn (JS)) inkluzive Brünig-Fervojo en la jaro 1903
Ekstera ligilo    Gotardfervojo (germane: Gotthardbahn (GB)) en la jaro 1909
Ekstera ligilo    Ĵuraso-Neuŝatela Fervojo (france: Jura-Neuchâtelois (JN)) (ek de 1913)
Ekstera ligilo    Tössval-Fervojo (germane: Tösstalbahn (TTB)) inkluzive Wald-Rüti-Fervojo en la jaro 1918
Ekstera ligilo    Seetal-Fervojo (germane: Seetalbahn (STB)) en la jaro 1922
Ekstera ligilo    Uerikon-Bauma-Fervojo (UeBB) en la jaro 1948

La 3-a de junio 1956 la Svisaj Federaciaj Fervojoj aliĝis al la eŭropa sistemo de du vojaĝklasoj, la tria klaso sekve estis malkreita.

La 12-an de decembro 1982 la Svisaj Federaciaj Fervojoj enkondukis la kadenco-horaron, kies baza principo estis, ĉiu-hore al ĉiu-direkto sur ĉiu trajnlinio unu trajnkonekton, ĉiam je la sama ekveturminuto.

Per la realigo de projekto Fervojo2000 oni per pli kapacitaj trajnlinioj en la triangulo Bazelo, Zuriko kaj Berno kaj altigo de la trafikrapideco al 170 km/h atingis idealajn veturdaŭroj inter la ĉefaj fervojnodoj, kaj tiel povis optimigi la kadencojn. Je la 12-a decembro 2004 per granda horar-adapto oni ankoraŭ-foje povis multe plibonigi la densecon kaj kadencon de la svisa trajnreto.

Venonta granda plibonigo estos la inaŭguro de la nova Gotard-baztunelo antaŭvideble en la jaro 2010, kio duonigos la veturtempon inter Alemanio kaj Kantono Tiĉino.

Ĉefaj trafiknodoj [redakti]

La ĉefaj trafiknodoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas:

Ekstera ligilo    Ĉefstacidomo Zuriko
Ekstera ligilo    Ĉefstacidomo Berno
Ekstera ligilo    Stacidomo Bazelo SFF
Ekstera ligilo    Stacidomo Belinzono
Ekstera ligilo    Stacidomo Laŭzano
Ekstera ligilo    Stacidomo Buchs SG
Ekstera ligilo    Stacidomo Olten
Ekstera ligilo    Stacidomo Lucerno
Ekstera ligilo    Stacidomo Ĝenevo Cornavain

Krome estas diversaj regionaj subnodoj ekzemple en Bielo, Sankt-Galo, Vinterturo, Araŭo ktp.

Regionaj trafik-unioj [redakti]

En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento en diversaj kantonoj kaj regionoj de Svislandoj estis kreiitaj lokaj kaj regionoj trafik-unioj al kiuj la Svisaj Federaciaj Fervojoj aliĝis. La plej signifa kaj modela el inter ili certe estas la Zurika Trafik-Unio. La Svisaj Federaciaj Fervojoj ankaŭ firme kunlaboras kun la PoŝtAŭto Svislando AK kun kiu ĝi komune eldonas sian ĝeneralan kaj duontarifabonon.

Kelkaj ciferoj [redakti]

Je la 31-a de decembro 2006 la Svisaj Federaciaj Fervojoj havis 23'933 gekunlaborantojn. La Svisaj Federaciaj Fervojoj transportis 253,6 milionojn da pasaĝeroj en la jaro 2006. La jara vendocifero 2006 estis 7'216,8 milionoj da svisaj frankoj. Kaj la bilanca sumo de la kompanio je la 31-a de decembro 2006 estis 30'067,9 milionoj da svisaj frankoj kun neta profito de 626,8 milionoj da svisaj frankoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Retejo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj