Corippo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corippo
Blazono de Corippo
Blazono de Corippo
Blazono de Corippo
Corippo
Corippo
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Verzasca
Koordinatoj  46° 14′ 10″ N 8° 50′ 20″ O / 46.23611 °N, 8.83889 °O / 46.23611; 8.83889 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 10″ N 8° 50′ 20″ O / 46.23611 °N, 8.83889 °O / 46.23611; 8.83889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12
Areo 7,73 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 6631
Komunumkodo 5102
Mapo de Corippo
Mapo de Corippo
Mapo de Corippo

Corippo estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 12 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011, kaj per tio laŭ loĝantaro estas la plej malgranda politika komunumo de Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corippo situas en la Valo Verzasca ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Vogorno kaj konsistas el la du setlejoj Corippo kaj Ponte di Corippo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,73 km², de kiuj 64,6% estas kovritaj de arbaro, 3,2% servas por agrikulturo kaj 0,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corippo limas en nordo al Lavertezzo, en oriento al Vogorno, en sudo al Mergoscia, kaj en okcidento al Avegno-Gordevio

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Corippo situas komplete flanke de la publikaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur pere de tre mallarĝa vojeto, kiu deflankiĝas de la valvojo tra la Valo Verzasca. Pere de la bus linio de Sonogno al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corippo datiĝas el la jaro 1224 kiel Culipo. Origine Corippo estis flaga frakcio de la komunumo Vogorno, de kiu ĝi sendependiĝis en la jaro 1822. Ĝian sendependecon la komunumo defendis ĝis hodiaŭ malgraŭ sia malgrandeco. En la jaro 1883 estis konstruita veturebla vojo ĝis Corippo. Eklezie Corippo sendependiĝis en la jaro 1782 de la Paroĥo Vogorno, sed ek de 1917 ĝi denove apertenas al Vogorno.[3]

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro ek de la 18-a jarcento konstante malkreskis. Nuntempe nur ankoraŭ 12 homoj konstante vivas en Corippo. La plej juna el inter ili estas 41-jaraĝa.[4]

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro Loĝantoj
1795 269
1850 294
1900 196
1950 73
2000 22
2005 17
2006 18
2009 15
2010 12

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]