Saltu al enhavo

Corippo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corippo
Blazono de Corippo
Blazono de Corippo
Blazono de Corippo
Corippo
Corippo
Kantono Tiĉino
DistriktoLocarno
KomunumaroVerzasca
Koordinatoj 46° 14′ 10″ N  50′ 20″ O / 46.23611 °N, 8.83889 °O / 46.23611; 8.83889 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 10″ N  50′ 20″ O / 46.23611 °N, 8.83889 °O / 46.23611; 8.83889 (mapo)
Nombro de loĝantoj12
Areo7,73 km²
Alteco563 m super marnivelo
Poŝtkodo6631
Komunumkodo5102
Mapo de Corippo
Mapo de Corippo
Mapo de Corippo

Corippo estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 12 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011, kaj per tio laŭ loĝantaro estas la plej malgranda politika komunumo de Svislando.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Corippo situas en la Valo Verzasca ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Vogorno kaj konsistas el la du setlejoj Corippo kaj Ponte di Corippo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,73 km², de kiuj 64,6% estas kovritaj de arbaro, 3,2% servas por agrikulturo kaj 0,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corippo limas en nordo al Lavertezzo, en oriento al Vogorno, en sudo al Mergoscia, kaj en okcidento al Avegno-Gordevio

Corippo situas komplete flanke de la publikaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur pere de tre mallarĝa vojeto, kiu deflankiĝas de la valvojo tra la Valo Verzasca. Pere de la bus linio de Sonogno al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Corippo datiĝas el la jaro 1224 kiel Culipo. Origine Corippo estis flaga frakcio de la komunumo Vogorno, de kiu ĝi sendependiĝis en la jaro 1822. Ĝian sendependecon la komunumo defendis ĝis hodiaŭ malgraŭ sia malgrandeco. En la jaro 1883 estis konstruita veturebla vojo ĝis Corippo. Eklezie Corippo sendependiĝis en la jaro 1782 de la Paroĥo Vogorno, sed ek de 1917 ĝi denove apartenas al Vogorno.[3]

Evoluo de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro ekde la 18-a jarcento konstante malkreskis. Nuntempe nur ankoraŭ 12 homoj konstante vivas en Corippo. La plej juna el inter ili estas 41-jaraĝa.[4]

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro Loĝantoj
1795269
1850294
1900196
195073
200022
200517
200618
200915
201012

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]