Isole (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Isole
Blazono de la komunumaro Isole
Isole
Mapo de la komunumaro Isole
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Ascona
Koordinatoj  46° 9′ N 8° 46′ O / 46.150 °N, 8.767 °O / 46.150; 8.767 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ N 8° 46′ O / 46.150 °N, 8.767 °O / 46.150; 8.767 (mapo)
Nombro de loĝantoj 14341(2011-12-31)
Areo 37,3 km²
Loĝantardenseco 384,5 loĝantoj/km²


La komunumaro Isole estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 14341 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Ascona.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Isole konsistas el la okcidenta parto de la delto de la rivero Maggia, Ronco, Brissago kaj la Insuloj de Brissago sur la Majora Lago.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumaro Isole pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Locarno al Brissago kaj parto de la svisa aŭtovojo A13. Pere de la etspura trama fervojo de Locarno tra la valo de Centovalli kaj la loka busreto de la urbo Locarno kaj la liniŝipoj sur la Majora Lago, la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Isole[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Isole konsistas (stato en 2013) el 4 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Ascona estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Ascona Ascona 5453 5.0 5091
Brissago Brissago 1852 17.8 5097
Losone Losone 6372 9.5 5115
Ronco sopra Ascona Ronco sopra Ascona 664 5.0 5125
Totale 4 14341 37,3 --

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]