Brissago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brissago
Blazono de Brissago
Blazono de Brissago
Blazono de Brissago
Lagoborda promenejo en Brissago
Lagoborda promenejo en Brissago
Lagoborda promenejo en Brissago
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Isole
Koordinatoj  46° 7′ 12″ N 8° 42′ 36″ O / 46.12000 °N, 8.71000 °O / 46.12000; 8.71000 (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ 12″ N 8° 42′ 36″ O / 46.12000 °N, 8.71000 °O / 46.12000; 8.71000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1852
Areo 17,79 km²
Alteco 197 m super marnivelo
Poŝtkodo 6614
Komunumkodo 5097
Mapo de Brissago
Mapo de Brissago
Mapo de Brissago

Brissago estas komunumo de la Komunumaro Isole kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brissago situas ĉe la nordokcidenta bordo de la Majora Lago okcidentsudokcidente de Ascona kaj Locarno apud la landlimo al Italio. En Brissago situas ek de la 19-a jarcento tabakfabriko. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brissago kaj la setlejoj Bassuno, Caccio, Cadogno, Cartogna, Corte, Gadero, Incella, Madonna di Ponte, Nevedone, Noveledo, Piazza, Piodina, Porta, Rossorino kaj Tecetto laj la Insuloj de Brissago sur la Majora Lago. Sur la insuloj de Brissago situas fama botanika ĝardeno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,79 km², de kiuj 70.0% estas kovritaj de arbaro, 5,6% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brissago limas en nordokcidento kaj nordo al Centovalli, en nordoriento al Ascona, en oriento al Ronco sopra Ascona, en sudo al la Majora Lago, kaj en sudokcidento al Canobbio (VB, Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Brissago pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Ascona al Verbano, kiu ek de la itala landlimo estas la vojo n-ro SS34. Pere de buslinio al Locarno, buslinio al Pallanza en Italio kaj la liniŝipoj sur la Majora Lago la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brissago datiĝas el la jaro 1289 kiel Brixago. Pro ĝia izolita situo Brissago dum mezepoko ĉe la limo inter la influsferoj de la Duklando Milano kaj la Episkopolando Como Brissago estis dum mezepoko komunumo kun granda aŭtonomio, kiu estis rekte submetita al la imperio. Sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo ĝis 1798 Brissago apartenis al la Voktejo Lugano sed restis aparta tribunaldistrikto kun propra konsilio.[3]

Eventoj[redakti | redakti fonton]

En 2004 en la Dannemann-Centro en Brissago okazis la monda ĉampionado en ŝako inter Vladimir Kramnik kaj Péter Lékó.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]