Orselina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orselina
Blazono de Orselina
Blazono de Orselina
Blazono de Orselina
Madonna del Sasso en Orselina
Madonna del Sasso en Orselina
Madonna del Sasso en Orselina
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Locarno
Koordinatoj  46° 10′ 30″ N 8° 47′ 38″ O / 46.17500 °N, 8.79389 °O / 46.17500; 8.79389 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 30″ N 8° 47′ 38″ O / 46.17500 °N, 8.79389 °O / 46.17500; 8.79389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 753
Areo 1,94 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 6644
Komunumkodo 5121
Mapo de Orselina
Mapo de Orselina
Mapo de Orselina

Orselina estas komunumo de la Komunumaro Locarno kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 753 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orselina situas sur la suda deklivo de la Monto Bré nordoriente de la urbo Locarno kun bela vido al la Majora Lago. La komunumo konsistas el la frakcioj Orselina kaj San Bernardo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,94 km², de kiuj 70,9% estas kovritaj de arbaro, 1,5% servas por agrikulturo kaj 27,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orselina limas en nordo al Avegno-Gordevio, en oriento al Minusio, en sudo al Muralto, kaj en okcidento al Locarno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Orselina finiĝas la svisa aŭtovojo A13. De la centro de Locarno funikularo kondukas al la Madonna del Sasso en Orselina. De tie aertelfero kondukas al Cardada sur la kulmino de Monto Bré.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Orselina datiĝas el la jaro 1182 kiel Concilio Meziano. En la jaro 1323 aperis la unuan fojon la mencio Orsarina. Ĝis 1803 la najbararao nomiĝis Consiglio Mezzano. En 1803 Orselina konstuiĝis kiel komunumo kaj al ĝi apartenis ankaŭ la hodiaŭa frakcio Muralto, kiu disiĝis de Orselina en la jaro 1881 kaj fariĝis memstara komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]