Onsernone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Onsernone
Blazono de Onsernone
Blazono de Onsernone
Blazono de Onsernone
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Onsernone
Koordinatoj  46° 12′ 7″ N 8° 37′ 5″ O / 46.20194 °N, 8.61806 °O / 46.20194; 8.61806 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 7″ N 8° 37′ 5″ O / 46.20194 °N, 8.61806 °O / 46.20194; 8.61806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 273
Areo 29,86 km²
Alteco 802 m super marnivelo
Poŝtkodo 6662
Komunumkodo 5136
Mapo de Onsernone
Mapo de Onsernone
Mapo de Onsernone

Onsernone (en la loka tiĉin-lombarda dialekto de la valo Unsernon) estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Onsernone situas en la supra parto de la Valo Onsernone, tra kiu fluas la rivero Isorno, norda alfluanto de Melezza. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cappellino, Comologno, Corbella, Crana, Russo, Spruga, kaj Vocaglia.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,86 km², de kiuj 83,3% estas kovritaj de arbaro, 5,6% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Onsernone limas en nordo al Vergeletto, en nordnordoriento al Gresso, en nordoriento al Maggia, en orientnordoriento al Isorno, en oriento al Mosogno, en sudo al Centovalli, en sudokcidento al Re (VB, Italio), kaj en nordokcidento al Craveggia (VB, Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Onsernone situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur pere de sakvojo ek de Isorno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere du buslinio al Locarno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 1995 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Comologno, Crana kaj Russo. La origina projekto antaŭvidis kuniĝon de ĉiuj naŭ komunumoj de la valo. Tiu projekto kaj ankaŭ varianto de kunigo de la ses supraj komunumoj de la valo malakceptiĝis en publikaj balotoj.[3]

La unua dokumenta mencio de Comologno datiĝas el la jaro 1438 kiel Comolognium.[4] La unua mencio de Crana datiĝas el la jaro 1228 kiel Grana.[5] Russo estis la unuan fojon menciita en la jaro 1231 kiel Rŭi. Dum mezepoko ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la vilaĝoj de la Valo Onsernone estis parto de la malnova komunumo Onsernone. Tiam la vilaĝoj sendependiĝis ĝis la rekreo de la nova komunumo Onsernone en 1995.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]