Gambarogno (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Gambarogno
Blazono de la komunumaro Gambarogno
Gambarogno
Mapo de la komunumaro Gambarogno
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Gambarogno
Koordinatoj  46° 7′ N 8° 49′ O / 46.117 °N, 8.817 °O / 46.117; 8.817 (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ N 8° 49′ O / 46.117 °N, 8.817 °O / 46.117; 8.817 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4950 (2011-12-31)
Areo 51,74 km²
Loĝantardenseco 95,7 loĝantoj/km²


La komunuaro Gambarogno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 4950 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Gambarogno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Gambarogno post la kunigo de ĉiuj ĝiaj komunumoj kongruas teritorie kun la komunumo Gambaragno. Ĝi etendiĝas ĉe la sudorienta bordo de la Majora Lago inter la ebenaĵo de Magadino kaj la intala komunumo Luino.

Komunumoj de la komunumaro Gambarogno[redakti | redakti fonton]

Ek de la kunigo de ĉiuj komunumoj en la komunumaro en la jaro 2010, la komunumaro Gambarogno konsistas (stato en 2013) el unu sola:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Gambarogno Gambarogno 4950 51.74 5398
Totale 1 4950 -- 0211

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumoaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 405 de Cadenazzo al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn norde de Gambarogno. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Cadenazzo al Luino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro estiĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 el malnova najbararo de la Voktejo Locarno. Kun efiko de la 25-a de aprilo 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Caviano, Contone, Gerra, Indemini, Magadino, Piazzogna, San Nazzaro, Sant'Abbondio kaj Vira kuniĝis al la nova komunumo Gambarogno, tiel ke nun la tuta komunumaro konsistas el unu sola komunumo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]