Arlesheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arlesheim
Blazono de Arlesheim
Katedralo de Arlesheim
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47°29′32″N 7°37′13″O  /  47.49222°N, 7.62028°O / 47.49222; 7.62028 (Arlesheim)Koordinatoj: 47°29′32″N 7°37′13″O  /  47.49222°N, 7.62028°O / 47.49222; 7.62028 (Arlesheim)
Nombro de enloĝantoj 8946
Areo 6,94 km²
Alteco 335 m super marnivelo
Poŝtkodo 4144
Komunumkodo 2763
Mapo de Arlesheim


Arlesheim (svisgermane: [ˈɑːʀləsə]) estas komunumo kaj ĉefa loĝloko de samnoma distrikto de Kantono Bazelo Kampara en Svislando. Ĝi havis 8946 loĝantojn la 31-an de marto 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Arlesheim situas 8 kilometrojn sude de la urbocentro de Bazelo ĉe la bordo de la rivero Birs. La areo de la komunumo etendiĝas sur 6,94 km², el kiuj 53 % konsistas el arbaroj, 35 % el setlejoj, 11 % el agrikulturaj zonoj kaj 1 % el dezertaj areoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Arlesheim limas al Reinach, Münchenstein kaj Muttenz en Kantono Bazelo Kampara kaj Dornach kaj Gempen en Kantono Soloturno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Arlesheim estas tre bone ligita kun la publika trafikreto. La komunumo posedas komunan stacidomon kun la najbara komunumo Dornach ĉe la ĵurasa fervojlinio de Bazelo al Delemonto, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S3. Per la tramlinio n-ro 10 tra Münchenstein, Arlesheim estas konektita al la bazela tramreto. Kaj loka aŭtobuslinio cirkulas inter la stacidomo Dornach-Arlesheim kaj Reinach.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kavernoj Eremitage, Hollenberg kaj Hohle Felsen kaj en la kastelruino Birseck estis trovitaj skeletoj, laboriloj, muelŝtonoj kaj onramaĵoj el la ŝtonepoko. En la jaro 1239 'Arlisheim' estis integrita al la Episkopejo Bazelo.

Inter 1529 kaj 1581 Arlesheim alprenis la reformita kredon, reprenis poste tamen denova la malnovan katolikan religion. En la jaro 1679 la katedralkapitulo estis transigita de Bazelo respekive Frejburgo en Brisgovio al Alresheim. Tiam estis kontruitaj la katedralo kaj la katedralestraj domoj.

La 10-an de aŭgusto 1792 generalo Biron en la nomo de la franca nacio transdonis al la loĝantoj de la episkopejo la rajton, eksoficigi la landan sinjoron kaj doni al si novan konstitucion. Nacia asembleo proklamis en Porrentruy la Raŭraĥan Respublikon kaj anektis la bienojn kaj privilegiojn de la episkopo. La katedralkapitulo de Arlesheim estis malfondita kaj la katedralo kaj la monaĥejdomoj aŭkciitaj.

Arlesheim apartenis nun dum la regado de Napoleono la 1-a dum 22 jaroj al Francio. En 1814 la Viena Kongreso redonis la komunumon al la malnova Kantono Bazelo.

La civitanoj de Arlesheim en la jaro 1832 luktis por la Bazela Kantondisiĝo, kaj tial ek de 1833 la komunumo estas parto de la Kantono Bazelo Kampara. Arlesheim fariĝis distriktĉefloko.

Antropozofia kliniko[redakti | redakti fonton]

Arlesheim internacie konatiĝis pro la dum 1932 fondita kaj tial tutmonde unua kliniko pri antropozofia medicino, kiu nuntempe nomatas laŭ sia fondintino, la kuracistino Ita Wegman. Krome la firmao Weleda havas sian sidejon en la komunumo – ĝi produktas antropozofiajn kuracilojn kaj kosmetikaĵojn kaj tutmonde konatas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka urba katedralo, dum la jaro 1681 finkonstruita, kun fama orgeno
  • kastelo Birseck, dum la jaro 1356 kadre de tertremo detruita, sed poste rekonstruita. Dum 1793 ĝi konkeriĝis kaj bruldetruiĝis fare de revoluciuloj, kaj dum 1812 parte duafoje rekonstruiĝis.
  • burgo Reichenstein, same detruita dum la tertremo de 1356, sed nur dum 1933 rekonstruita
  • la "ermitejo Arlesheim", pejzaĝa parko laŭ angla stilo kreita dum 1785, kun artefaritaj kavernoj, lagetoj kaj ermitejo
  • pitoreska katedrala placo kun fontano de 1680 kaj pompaj burĝaj domoj. Nuntempe ĉi-tie inter alie troviĝas la distriktaj juĝejo kaj administrejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Arlesheim mortis hungara fiziologo Frigyes Verzár.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]