Allschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allschwil
Blazono de Allschwil
Tramturnejo en Allschwil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 33′ 4″ N 7° 32′ 9″ O / 47.55111 °N, 7.53583 °O / 47.55111; 7.53583 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 4″ N 7° 32′ 9″ O / 47.55111 °N, 7.53583 °O / 47.55111; 7.53583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 19178
Areo 7,39 km²
Alteco 287 m super marnivelo
Poŝtkodo 4123
Komunumkodo 2762
Mapo de Arlesheim
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Allschwil estas urbo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 19178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arlesheim situas okcidente de la urbo Bazelo, sude de la franca landlimo. Allschwil estas ŝatata loĝoregiono por homoj, kiuj laboras en Bazelo. Pro sia bona situa en Allschwil ankaŭ multnombraj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj havas sian sidejon.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Allschwil limas al la urbo Bazelo en oriento kaj krome al Schönenbuch, Oberwil kaj Binningen, kaj al la francaj komunumoj Neuwiller, Buschwiller, Hégenheim kaj Saint-Louis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Arlesheim estas bone konektita al la tram- kaj busreto de la urbo Bazelo. La centron de Bazelo oni plej bone atingas per la tramlinio n-ro 6. Norde de Allschwil sur franca teritorio situas la internacia flughaveno EuroAirport, la komuna svis-franca flughaveno de la urboj Bazelo kaj Mulhouse.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Arlesheim datiĝas el la jaro 1033 kiel Almswilre.

Allschwil apartenis al la baronejo Birseck, kiu en la jaro 1004 kiel donaco de la imperiestro Henriko la 2-a de la Sankta Romia Imperio estis donita al la episkopo de Bazelo. Ĝis meze de la 15-a jarcento la vilaĝo estis ofte pandigita kaj vendita.

Per la Helveta Revolucio en la jaro 1792 finis la episkopa regado kaj Allschwil tiam unue apartenis al la Raŭraĥa Respubliko kaj ek de 1793 al la nova franca departemento Mont Terible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝon Allschwil al Bazelo. Kaj post la Bazela Kantondisiĝo Allschwil fariĝis parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.

Ek de la 19-a jarcento la iama kamparvilaĝo transformiĝis kaj kreskis al la plej granda urbo de Kantono Bazelo Kampara.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj de Allschwil estas Pfullendorf en Germanio kaj Blaj en Rumanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]