Biel-Benken
El Vikipedio
| Biel-Benken | |
|---|---|
| Kantono | Bazelo Kampara |
| Distrikto | Arlesheim |
| Koordinatoj | 47°30′25″N 7°31′30″O / 47.50694°N, 7.525°OKoordinatoj: 47°30′25″N 7°31′30″O / 47.50694°N, 7.525°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3142 |
| Areo | 4,12 km² |
| Alteco | 317 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4105 |
| Komunumkodo | 2764 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Biel-Benken estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 3142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio [redakti]
Biel-Benken situas en la supera Leimenvalo ĉe la bordo de la rivero Birsig okcidente de la franca landlimo. La komunumo konsistas el la du lokopartoj Biel kaj Benken.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Biel-Benken limas en okcidento al Leymen (Francio), en nordo al Neuwiller (Francio), en nordoriento al Oberwil, en sudoriento al Therwil, en sudo al Witterswil, kaj en sudokcidento al Bättwil.
Trafiko [redakti]
Biel-Benken situas ĉe la tramlinio n-ro 10, kiu ligas la komunumon kun la urbo Bazelo.
Historio [redakti]
Ĝis la jaro 1972 la du vilaĝoj Biel kaj Benken estis memstaraj komunumoj. La unua historia mencio de Benken datiĝas el la jaro 1259 kiel Beinkon.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Biel-Benken
|
||||||