Muttenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muttenz
Blazono de Muttenz
Muttenz
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47°31′0″N 7°39′0″O  /  47.51667°N, 7.65°O / 47.51667; 7.65 (Muttenz)Koordinatoj: 47°31′0″N 7°39′0″O  /  47.51667°N, 7.65°O / 47.51667; 7.65 (Muttenz)
Nombro de enloĝantoj 17242
Areo 16,64 km²
Alteco 292 m super marnivelo
Poŝtkodo 4132
Komunumkodo 2770
Mapo de Muttenz

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Muttenz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 17242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La industria urbo Muttenz situas sude de Bazelo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Ĝian nororientan limon formas la rivero Rejno, dum en nordokcidento ĝin limigas la rivero Birs.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Birsfelden kaj aliflanke de la Rejno al Grenzach-Wyhlen (Germanio), en oriento al Pratteln kaj Frenkendorf, en sudo al Gempen (Kantono Soloturno) kaj Arlesheim, kaj en okcidento al Münchenstein kaj Bazelo (Kantono Bazelo Urba).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Muttenz pasas la fervojlinioj de Bazelo tra Liestal al Olten kaj Berno unuflanke kaj de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko aliflanke. Sur la teritorio de Muttenz situas grava ranĝostacio de Bazelo. La urbo ankaŭ estas konektita al la loka tramreto de Bazelo.

Ankaŭ pasas tra Muttenz la naciaj aŭtoŝoseoj A2 de Bazelo al Tiĉino unuflanke kaj A8 de Bazelo al Zuriko aliflanke.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Muttenz datiĝas el la jaro 1225 kiel Muttence.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]