Aŭstra-germana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭstra-germana lingvo
Österreichisches Deutsch
Parolata en Aŭstrio, Sudtirolo (Italio)
Parolantoj 8,5 milionoj
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
ĝermana
okcidentĝermana
germana lingvo
Austra Germana
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

La aŭstra-germana lingvo estas ĉiuj dialektoj de la Germana lingvo parolataj en Aŭstrio. Ne ekzistas unueca aŭstra lingvo, sed diversaj Altgermanaj dialektoj estas parolataj: la dialektoj en la plej okcidenta federacia lando Vorarlberg apartenas al la alemana lingvo aŭ dialektaro, ĉiuj aliaj dialektoj al la bavara lingvo aŭ dialektaro. Krom la ĝermanaj lingvoj diskutataj ĉi tie, ankaŭ minoritataj lingvoj kiaj la Slovena, la Kroata, kaj la Hungara estas parolataj en partoj de la lando.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

  • Norma Germana, nomata "altgermana" (germane: Standardsprache far filologoj, sed ĝenerale nomata Hochdeutsch) en Aŭstrio. La aŭstra variaĵo de la norma germana havas multajn aparte aŭstrajn vortojn (nomataj "aŭstrismoj"), sed krome la gramatika strukturo de tiu lingvaĵo samas al la norma germana lingvo parolata en Germanio kaj aliaj landoj.
  • La dialektoj (germane: Vorarlbergerisch), parolataj en la plej okcidenta aŭstra federacia lando Vorarlberg, estas alemanaj dialektoj tre similaj al la svisgermana lingvo.
  • Ĉiuj aliaj dialektoj apartenas al la bavara lingvo, kiu estas disvastiĝinta do preskaŭ ĉie en Aŭstrio kaj proksime parencas al la dialektoj parolataj en la plejparto de la lando Bavario de Germanio kaj en la regiono Sudtirolo de norda Italio.

Kutime, la lastaj dialektoj estas konsiderataj aparteni, aŭ al la centra aŭ al la suda subgrupo de la bavara lingvo, kun la lasta enhavanta la lingvojn de Tirolo, Karintio, kaj Stirio, kaj la antaŭa inkluzivanta la dialektojn de Vieno, supra Aŭstro, kaj malsupra Aŭstrio. La dialekto parolata en Vorarlberg estas pli proksime parenca al la svisgermana lingvo ol al aliaj aŭstraj dialektoj, do aŭstroj el ekster Vorarlberg povas sperti malfacilaĵojn ĝin kompreni.

Interkomprenebleco kaj regionaj akĉentoj[redakti | redakti fonton]

Dumke fortaj formoj de la diversaj dialektoj estas ne normale kompreneblaj al nordaj germanoj, estas preskaŭ nenia komunikada baro al parolantoj de Bavario. La centraj aŭstro-bavaraj dialektoj estas pli kompreneblaj al parolantoj de la norma germana ol la sudaj aŭstro-bavaraj dialektoj de Tirolo. La viena, la aŭstro-bavara dialekto de Vieno, estas plej ofte uzata en Germanio por imitaĵoj de la tipa enloĝanto de Aŭstrio. La popolo de Graz, la ĉefurbo de Stirio, parolas ankoraŭ alian dialekton kiu estas ne tre stiria kaj pli facile komprenata de popolo de aliaj partoj de Aŭstrio ol alia stiriaj dialektoj, ekzemple de okcidenta Stirio.

Simplaj vortoj en la diversaj dialektoj estas tre similaj, sed prononco estas distinga por ĉiu kaj estas tre facile por aŭstro post kelkaj diritaj vortoj juĝi kiun aŭstran dialekton iu parolas. Tamen, se temas pri la dialektoj de la pli profundaj valoj de Tirolo, fojfoje eĉ aliaj tirolanoj estas nepovaj kompreni la dialekton. Parolantoj de la malsamaj federaciaj landoj de Aŭstrio kutime facile distingeblas unu disde la alia per siaj apartaj akĉentoj (verŝajne plie ol bavaroj); tiuj de Karintio, Stirio, Vieno, supra Aŭstrio, kaj Tirolo estas tre trajtecaj. Parolantoj de tiuj regionoj, eĉ tiuj parolantaj la norman germanan, kutime facile identigeblas per sia akĉento, eĉ fare de netrejnita aŭskultanto.

Kelkaj el la dialektoj estas influitaj de kontakto kun ne-ĝermanaj lingvaj grupoj, kia la dialekto de Karintio, kie en la pasinteco multaj parolantoj estis dulingvaj kun la Slovena lingvo, kaj la dialekto de Vieno, kiu estas influita de enmigrado dum la Austro-Hungara periodo, aparte de kio estas hodiaŭ Ĉeĥio.

Interese, la geografiaj limlinioj inter la malsamaj akĉentoj (isoglosoj) ege koincidas kun la landlimoj de la ŝtatoj kaj ankaŭ kun la landlimo al Bavario, kun tio ke bavaroj havas rimarkeble malsaman ritmon de parolo malgraŭ la similecoj en la lingvo mem.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Perfekta Tenso[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio, kiel en la germane parolantaj partoj de Svislando kaj en suda Germanio, verboj kiuj esprimas staton (kaj aldone, verboj de movado), tendencas uzi sein kiel la helpa verbo en la perfekta tenso. Verboj kiu falas en ĉi tiun kategorion inkluzivas sitzen (sidi), liegen (kuŝi), kaj en partoj de Karintio, schlafen (dormi). Pro tio la perfekta tenso de ĉi tiuj verboj devus esti ich bin gesessen, ich bin gelegen kaj ich bin geschlafen respektive. Por iuj verboj kiuj falas en ĉi tiun kategorion, la uzo de sein kiel la helpa verbo en la perfekta povas ŝanĝiĝi al haben por eviti konfuzon inter du verboj kiuj alie aspektus la samaj en tiu tenso, kiel ĉe stehen (stari) kaj gestehen (konfesi). En la perfekta ĉi tiuj estas ich bin gestanden kaj ich habe gestanden respektive.

La Norma Germana en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

La germana estas plurcentra lingvo, kaj aŭstraj dialektoj devus ne esti konfuzitaj kun la speco de la norma germana parolata de plejo de aŭstroj, kiu estas distinga de tiu de GermanioSvislando. Distingoj en vortoprovizo persistas, ekzemple, en kuirartaj terminoj, kie komunikado kun germanoj estas ofte malfacila, kaj administra kaj jura lingvoj, kio rezultas de la malinkluzivo de Aŭstrio en la evoluo de la germana nacio-ŝtato en la malfrua 19-a jarcento kaj ĝiaj multaj apartaj tradicioj. Multampleksa kolekto de aŭstra-germanaj juraj, administraj kaj ekonomiaj terminoj estas ofertita en: Markhardt, Heidemarie: Wörterbuch der österreichischen Rechts-, Wirtschafts- und Verwaltungsterminologie. Peter Lang, 2006.

Kiam Aŭstrio iĝis membro de la Eŭropa Unio, la aŭstra speco de la germana lingvo (limigita al 23 agrikulturaj terminoj) estis “protektita” en la tiel-nomita Protokolo n-ro 10[1] koncernanta la uzon de specifaj aŭstraj terminoj de la germana lingvo kadre de la Eŭropa Unio, kiu formas parton de la aŭstra EU-akiraĵa traktato. La aŭstra germana estas la sola speco de plurcentra lingvo agnoskita laŭ internacia leĝo / primara leĝo de la EU. Ĉiuj faktoj koncernantaj “Protokolo n-ro 10” estas dokumentitaj en Markhardt, Heidemarie: Das österreichische Deutsch im Rahmen der EU, Peter Lang, 2005.

Influo de populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Dialektoj estas malprogresantaj en Aŭstrio, kiel ili estas en iuj aliaj areoj de Eŭropo, sed sekure direblas, ke ili estas pli persistaj tie ol en la plejparto de Germanio. Dialektoj estas ofte uzataj en televidaj serioj aŭ filmoj en situacioj kie estas konvene por la aparta rolulo kaj situacio. Klasika ekzemplo de forta formo de la viena laboristo-klasa dialekto, ekzemple, estas la televida serio Ein echter Wiener geht nicht unter ("vera vienano ne subakviĝas"). Tamen, fortaj diversaĵoj de dialekto estas ne uzataj tuttiel multe kiel, ekzemple, en Svislando. Ekzemple, edukitaj homoj en Vieno kutime parolas tre malpezan formon de dialekto, aŭ simple la norman germanan, sed kun la karakteriza viena akĉento kaj, kie ĝi ekzistas, aparta aŭstra kaj viena vortoprovizo.

Bona referenco por la aŭstraj, bavaraj kaj aliaj germanaj dialektoj estas la dialektaj eldonoj ("Mundart") de la bildstriaj libroj de Asteriks kaj Obeliks, kiuj estas haveblaj en la viena (tri eldonoj kun malsamaj dialektoj de ene de Vieno), kaj almenaŭ unu por la komuna tirola dialekto, kaj unu por profunda stiria dialekto.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de terminoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]