Asteriks
| Asteriks | |
|
|
|
| Universo | Asteriks |
| Kreita de | |
| Originala versio | |
|---|---|
| Nomo | Astérix |
| Lingvo | franca |
| Eldonisto | Dargaud |
| Unua apero | 1959 |
| Oficiala ttt | http://www.asterix.tm.fr/ |
| Detaloj | |
| Genro | M |
| Parencoj | |
| Geamikoj |
|
| Gemalamikoj | |
Asteriks estas komiksa serio desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny. Post la morto de René Goscinny en 1977, Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion. Ĝi rakontas la komikajn aventurojn de la Gaŭloj Asteriks, Obeliks, Miraklomiks, Moŝtiks, Malmuziks kaj tiel plu.
Enhavo |
Enkonduka teksto [redakti]
Ni tempas dum la jaro 50 a.K. La tuta Gaŭlio estas okupita de la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlio? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj Gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la entrudiĝintoj. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...
En Esperanto [redakti]
Kvin aventuroj de la Gaŭloj estas publikigitaj en Esperanto:
- Asteriks la Gaŭlo (Astérix le Gaulois)
- Asteriks gladiatoro (Astérix gladiateur)
- Asteriks kaj Kleopatra (Astérix et Cléopâtre)
- Asteriks kaj la Normanoj (Astérix et les Normands)
- Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (Astérix aux Jeux Olympiques)
Venonta volumo [redakti]
- La Antaŭdiristo (Le Devin)
Asteriks en lernejoj [redakti]
Asteriks-tekstoj estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn, ĉar tiuj allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Ankaŭ en Esperanto-kursoj oni povas bonege uzi ilin.
Efika metodo lerni fremdajn lingvojn estas paralela legado. Anstataŭ serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, la lernanto nur devas kontroli la koncernan frazon en la apude kuŝanta patrinlingva libro. Tiumaniere ne nur la unusola vorto estas klarigita, sed la konstruo de la tuta frazo. La Asteriks-libroj taŭgas por tiu metodo.
Etimologio [redakti]
La nomoj de Asteriks kaj lia amiko Obeliks devenas de du tipografiaj signoj uzataj por marki piednotojn: La asterisko (*) kaj la obeluso (†).
Protagonistoj [redakti]
Vidu ankaŭ : Nomoj en Asteriks
Asteriks estas monda sukceso kaj estas legata en pli ol 30 lingvoj [redakti]
- Afrikansa
- Angla
- Belarusa
- Bulgara
- Ĉeĥa
- Dana
- Esperanto
- Estona
- Finna
- Franca (originala versio)
- Germana
- Greka
- Hebrea
- Hispana
- Hungara
- Indonezia
- Itala
- Kantona
- Kataluna
- Korea
- Kroata
- Latina
- Latva
- Mandarina
- Nederlanda
- Norvega
- Pola
- Portugala
- Rumana
- Rusa
- Slovaka
- Slovena
- Sveda
- Turka
Asteriks en kino [redakti]
- Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro de Claude Zidi (1999)
- Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra de Alain Chabat (2002)
- Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj de Frédéric Forestier (2008)
- Asteris kaj Obeliks: God save Britannia de Laurent Tirard (2012)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La Asteriks-paĝo en Esperanto
- La oficiala Asteriks-paĝo havebla france, angle, germane, hispane kaj nederlande.