Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra
longa filmo
Originala titolo Astérix & Obélix: Mission Cléopâtre
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 30-a de januaro 2002
Daŭro 1h47
Ĝenro Komedio
Kameraado Laurent Dailland
Reĝisoro(j) Alain Chabat
Produktisto(j) Claude Berri
Scenaro Alain Chabat
Laŭ la verko de Asteriks de René Goscinny kaj Albert Uderzo
Filmita en Francio, Italio
Loko de rakonto Egiptio
Muziko de Philippe Chany
Rolantoj Christian Clavier • Gérard Depardieu • Jamel Debbouze • Monica Bellucci • Alain Chabat • Claude Rich • Pierre Tchernia • Alex Berger • Bernard Farcy • Chantal Lauby • Claude Berri • Dieudonné M'bala M'bala • Dominique Besnehard • Édouard Baer • Édouard Montoute • Emma de Caunes • Fatou N'Diaye • Gérard Darmon • Isabelle Nanty • Jean Benguigui • Jean-Paul Rouve • Jean-Pierre Bacri • Jean-Pierre Lazzerini • Joël Cantona • Louis Leterrier • Marina Foïs • Mathieu Kassovitz • Maurice Barthélemy • Michel Crémadès • Momo Debbouze • Mouss Diouf • Noémie Lenoir • omar and fred • Philippe Chany • Pierre-François Martin-Laval • Eriamel • Zinedine Soualem • Cyril Raffaelli • Robert Kechichian • Omar Sy • Fred Testot • Xavier Maly
Produktinta firmao Katharina, Renn Productions, TF1 Film Production, Chez Wam
Distribuo Pathé distribution
Honorigoj César Award for Best Costume Design
IMDb
vdr

Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra (originale: Astérix & Obélix: Mission Cléopâtre) estas franca komedia filmo bazita sur la bildlibro Asteriks kaj Kleopatra, kiu (en Esperanto) aperis en 2002. Estas la dua kina adapto de la monde konata franca bildserio Asteriks post filmo de Claude Zidi en 1999, Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro. Post la meza (sed tamen impona) sukceso de la ĉi-lasta filmo, iu povus kredi, ke la kina aventuro de la gaŭla fikciulo haltus. Sed la komediulo kaj reĝisoro Alain Chabat decidis adapti unu el la plej bonaj albumoj de la serio. Helpe de giganta buĝeto por franca filmo kaj kunigante konatajn aktorojn, Misio Kleopatra naskiĝis. La sukceso de tiu filmo estis mirinda en Francio, eĉ detronigante La Grande Vadrouille ĉe la deziregata unuaranga kina sukceso pri francaj filmoj. Kvankam Chabat tre fidele respektis la originalan rakonton, li aldonis delektindajn detalojn, ekzemple la nomludon aŭ aliajn modernajn referencojn, kiuj estas fakte tre proksimaj al la humuro de Goscinny.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 50 a.K., Cezaro havas viglan konversacion kun Kleopatra, la egipta reĝino, en ŝia palaco. Cezaro asertas, ke la egipta popolo estas nun laca kaj nekapabla refari la mirindajn konstruaĵojn, kiujn ĝi antaŭe kreis. Kleopatra asertas, ke la egipta popolo estas la plej kapabla en la mondo, kaj ekkoleregas. Ŝi tiam defias Cezaron kaj vetas, ke ŝia popolo kapablos krei grandegan palacon por Cezaro en tri monatoj. Por plenumi tiun neeblaĵon, ŝi komisias Numérobis, sian plej efikan Arkitekton. Se la taskon li plenumos, li estos kovrita per oro, sed se male li ne sukcesas krei la palacon en malpli ol tri monatoj, li estos donita al Krokodiloj. Numérobis, kiu ne deziras fini sian vivon en krokodila ventro, malespere serĉas solvon al sia prema situacio. Genia ideo subite alvenas al li: li memoras malnovan amikon sian, loĝantan en la malproksima nordo, kapablan je magiistaj povoj. Li tuj pakas siajn aferojn kaj sin direktas al la vilaĝo de Asteriks en Gaŭlio.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]