Albert Uderzo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Albert UDERZO (naskiĝis la 25-an de aprilo 1927 en Fismes, Francio) estas la desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks.
En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie Oumpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la revuo Tintin) kaj ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso.
Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.asterix.com Oficiala retejo de Asteriks germane nederlande hispane france angle
http://mobilix.org/de/mobilix_asterix.html Unu flanko de la hisorio germane
http://www.asterix-international.de/asterix/uderzo.shtml Biografieto pri Uderzo angle
http://www.asterix.no Norvega Asteriks-retejo norvege

