Claude Berri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Claude BERRI, realnome Claude Berel Langmann (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Parizo, mortis la 12-an de januaro 2009[1] en Parizo) estis franca reĝisoro, aktoro, produktoro kaj scenaristo de kino[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita de judaj gepatroj, lia patro estis peltisto kaj lia patrino estis laboristino. Ili loĝis en n-ro 8 de "passage du Désir", en la 10-a arondismento de Parizo. Li nelonge faris la metion de sia patro sed paralele vizitis teatro-kursojn.

Claude Berri unuafoje ludis en teatro en la Mardoj de Teatro Caumartin, sub direktado de Jacques Pierre (poste fariĝinta reĝisoro de televido) kaj Jacques Ruisseau. Li interpretis «la filon» en teatraĵo Tchin-Tchin de, kaj kun François Billedoux en Teatro de Poche en Parizo.

Li gajnis konkurson «Naissance d'une Étoile» («Naskiĝo de Stelo»), en kategorio komediisto, antaŭ Jacques Ruisseau (felietono Le Temps des copains de Jean Canolle kaj Robert Guez, rolo de timema medicina studento «Étienne Chantournel»), kio havigis al li rolon kun Henri-Georges Clouzot, kune kun Brigitte Bardot kaj Jean Gabin, la juna komediistino Marie Laforêt gajnis siaflanke la unuan premion de tiu konkurso, kio havigis al ŝi unuan rolon en Plein soleil (de René Clément) kune kun Alain Delon.

Konsiderata kiel unu el la grandaj produktoroj kaj reĝisoroj de franca kino, Claude Berri ankaŭ estis amatoro de moderna kaj nuntempa arto, al kiu li dediĉis "Espace Claude Berri", kiu malfermis siajn pordojn en Parizo la 21-an de marto 2008.

En 2004, Claude Berri fariĝis prezidanto de Cinémathèque française. Li demisiis en 2007 pro personaj kialoj.

Li estis patro de aktoro Julien Rassam (1968-2002) kaj de aktoro kaj produktoro Thomas Langmann (naskiĝinta en 1972).

Unu el liaj lastaj publikaj aperoj estis ĉe la funebra ceremonio de Guillaume Depardieu, la 17-an de oktobro 2008 en Bougival.

En la nokto de sabato al dimanĉo 11-a de januaro 2009, li eniris reanimadon de urĝa neŭro-ĥirurgia servo de hospitalo de "la Salpêtrière" en Parizo. Suferante pro «interkrania hematono» laŭ precizigoj de hospitalo, li mortis en la mateno de la 12-a de januaro 2009 pro sekvoj de vaskulara cerba akcidento.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Filmaro kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Filmaro kiel scenaristo aŭ adaptisto[redakti | redakti fonton]

Dokumentaraj aperoj[redakti | redakti fonton]

Filmaro kiel komediisto[redakti | redakti fonton]

Etaj roloj (ne kredititaj)[redakti | redakti fonton]

Aliaj roloj[redakti | redakti fonton]

Filmaro kiel produktoro[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.france-info.com/spip.php?article236142&theme=36&sous_theme=37
  2. Claude Berri, Auto-Portrait, Léo Scheer, Paris, 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]