Claude Chabrol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claude Chabrol (2008)

Claude CHABROL ([klod ʃabʁɔl] Esperantigite Klod Ŝabrol) (naskiĝis la 24-an de junio 1930 en Parizo, mortis 80-jara en Parizo la 12-an de septembro 2010), estis franca reĝisoro, ankaŭ produktoro, aktoro, scenaristo kaj dialogisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post juneco en Sardent, en departemento Creuse, kien liaj gepatroj, apotekistoj, sendis lin dum dua mondmilito, kaj juraj studoj kie li renkontis Jean-Marie Le Pen, Claude Chabrol partoprenis kiel kina kritikisto, lanĉon de Franca Nova Ondo, kune kun François Truffaut kaj Jacques Rivette, liaj kunlaborantoj en Cahiers du Cinéma. En la revuo kun flava kovrilo, fondita de André Bazin kaj Jacques Doniol-Valcroze, li partoprenis la defendon de aŭtora politiko kaj publikigis en 1957 kun Éric Rohmer libron pri Alfred Hitchcock, tiu kiu sukcesis trudi sian stilon al la holivuda sistemo.

Li intertempe edziĝis kun Agnès, riĉa heredantino, kiu ebligis al li financi la kreadon de sia produkta firmao. Tiu ĉi debutis per kurtfilmo de Rivette, Le Coup du berger, kun Jean-Claude Brialy. En 1959 li filmis en Creuse sian unuan filmon, Le Beau Serge, kiu fariĝis inaŭgura manifesto de Franca Nova Ondo.

Li eksedziĝis kvin jarojn poste por edziĝi kun komediistino Stéphane Audran, kun kiu li startis fruktoplenan kunlaboradon, ĝis ilia apartiĝo en 1980. Dum tiu periodo, li fariĝis specialisto de kruela analizo de la franca burĝaro, kies ŝajna konformismo kaŝis abundon da malvirtoj kaj malamoj. Koncerne komedion aŭ policajn filmojn, ofte asociita al scenaristo Paul Gégauff, li ne ĉesis spuri hipokritecon, perfidon kaj stultecon, kun rara kaj ĝojiga ĝuo, kiun aktive partoprenis liaj preferataj aktoroj: Stéphane Audran, Michel Bouquet, Jean Yanne. Li tiel pentris senkompatan portreton de Francio en la 70-aj jaroj, aspran kaj korodan, kie elstaris La Femme infidèle, Juste avant la nuitLes Biches.

Fine de la jardeko, li faris ŝanĝon, elektante pli eklektikajn subjektojn en kiu lia inspiro foje malakriĝis. Tamen lia renkonto en 1978 kun juna Isabelle Huppert, kiun li kontribuis riveli, estis decida. Violette Nozière, la patricida venenigintino, kiu skandalis dum la 30-aj jaroj, aldonis kroman dimension al galerio de monstroj ĝis tiam filmitaj de Chabrol (li jam estis adaptinta alian sangan aferon en Landru kun Charles Denner). Samtempe, li formis kun la aktorino terure efikan duopon, kiu aliros tiel la bordojn de polica komedio (Rien ne va plus) kiel tiujn de literatura adapto (Madame Bovary) aŭ de politika filmo (L'Ivresse du pouvoir), kulminante per la senbrida Cérémonie, adaptita de romano de Ruth Rendell, "Analphabète".

En pli leĝera tono, li ankaŭ ludis ĝuindan partituron kune kun Jean Poiret, neforgesebla polic-inspektoro en Inspecteur Lavardin kaj en Poulet au vinaigre, sammaniere kiel li regule revenis al provinca polic-romano, pere de filmoj kiel Au cœur du mensongeLa Demoiselle d'honneur.

En 2005, la tuto de lia kina verko estis honorita per Premio René Clair de Franca Akademio.

Lia tria edzino estis Aurore Paquiss, aktorino kaj reĝisora asistantino.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Komediisto[redakti | redakti fonton]

Kurtfilmoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj pri Claude Chabrol[redakti | redakti fonton]

Bilbiografio[redakti | redakti fonton]

Romano[redakti | redakti fonton]

  • L’Adieu aux dieux (Encre, 1980)

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Les Noces rouges (Seghers "Collection Filmothèque", 1973, kun Roger Corbeau);
  • Dr M (Ed. universitaires, 1990, kun Thomas Bauermeister kaj Sollace Mitchell);
  • Rien ne va plus (Arte-Hachette "Scénars" n° 13, 1997);
  • La Fleur du Mal (A. Michel, 2003 kun Caroline Eliacheff kaj Louise L. Lambrichs).

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Musique douce (en Mystère Magazine, nov. 1953) ;
  • Le Dernier Jour de souffrances (en Mystère Magazine, feb. 1957).

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Hitchcock, ,kun Éric Rohmer (Ed. Universitaires “ Classiques du cinéma ” n° 6, 1957. Reeld. Ramsay-poche cinéma n° 23, 1986);
  • Et pourtant je tourne, , kun René Marchand (Robert Laffont “ Un Homme et son métier ”, 1976. Rééd. Ramsay “ Ramsay poche cinéma ” n° 111, 1992);
  • Collectif, L'Ami Poiret : 1926-1992 (Paris : Éditions Noesis, 2002);
  • Pensées, répliques et anecdotes (Le Cherche midi “ Les Pensées ”, 2002);
  • Comment faire un film, kun François Guérif (Payot & Rivages “ Manuels Payot, 2003. Reeld. Rivages 2004);
  • Laissez-moi rire ! (Éditions de Rocher, 2004).

Recenza bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • François Guérif: Claude Chabrol : un jardin bien à moi (Denoël “ Conversations avec… ”, 1999).
  • Caroline Eliacheff: Qui est criminelle ? (en La Fleur du Mal, Albin Michel, 2003).
  • « L'Ivresse du pouvoir », un film de Claude Chabrol, Éditions L'Avant-Scène Cinéma, 2006.
  • G. Austin, Claude Chabrol, Manchester University Press, French Film Directors series, 1999.
  • F. Boddaert, P.-M. de Biasi, C. Eliacheff, A. Laporte, C. Mouchard, A. Versaille, Autour d’Emma : Madame Bovary un film de Claude Chabrol, Éditions Hatier, collection Brèves Cinéma, 1991.
  • Dr M., un film de Claude Chabrol, Paris, Éditions Universitaires, 1991.
  • C. Blanchet, Claude Chabrol, Éditions Rivages, 1989.
  • J. Magny, Claude Chabrol, Éditions Cahiers du cinéma, collection Auteurs, 1987.
  • C. Braucourt, Claude Chabrol, Éditions Seghers, collection Cinéma d’aujourd’hui, 1971.
  • J. Monaco, The New Wave, Oxford University Press, 1976.
  • R. Wood, M. Walker, Claude Chabrol, London, Studio Vista, Movie Paperbacks, 1970.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]