Claude Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Miller
Persona informo
Naskonomo Claude Miler
Naskiĝo 20-an de februaro 1942 (1942-02-20)
en 18-a arondismento de Parizo
Morto 5-an de aprilo 2012 (2012-04-05) (70-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques • Lycée Voltaire • La Fémis • Lycée Turgot
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktorofilmproduktoro • reĝisoro
vdr

Claude MILLER (naskiĝis la 20-an de februaro 1942 en Parizo, mortis la 4-an de aprilo 2012) estis franca film-reĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diplomita de IDHEC, kies majoro li estis, Claude Miller debutis en kino kiel help-reĝisoro de Marcel Carné por Trois chambres à Manhattan en 1965, de Michel Deville por Martin soldat en 1966 kaj de Jean-Luc Godard por Weekend en 1967. Li poste fariĝis direktoro de produkto de François Truffaut kaj realigis siajn unuajn kurtfilmojn.

En 1976, li realigis sian unuan longdaŭran filmon La meilleure façon de marcher. Li enscenigis la kunfruntiĝon de Michel Serrault kaj Lino Ventura en 1981 en Garde à vue. Li realigis per Mortelle Randonnée unu el la plej belajn kaj fascinajn filmojn de la 1980-aj jaroj, kun Michel Serrault kaj Isabelle Adjani. Li donis al Charlotte Gainsbourg ŝiajn unuajn grandajn rolojn en L'Effrontée en 1985 kaj en La Petite Voleuse en 1988.

En 1998, li ricevis la premion de la ĵurio en Festivalo de Cannes por la filmo La Classe de neige

Claude Miller prezidas la reton de subvenciataj kinejoj Europa Cinemas kaj la grandan lernejon de franca kino Fémis.

En 2008, li estas membro de kina Club des 13.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Serrer sa chance, libro de interparoloj kun Claude Miller de Claire Vassé ĉe éditions Stock.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]