Charlotte Gainsbourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charlotte Gainsbourg
Charlotte Gainsbourg, 2010
Charlotte Gainsbourg, 2010
Bazaj informoj
Naskiĝo la 21-an de julio 1971 (nun 1971-07-21) (43-jara), Londono Flago-de-Anglio.svg Anglio
Profesio Aktorino, kantistino
Retejo charlottegainsbourg.fr
v  d  r
Information icon.svg

Charlotte GAINSBOURG (naskiĝis la 21-an de julio 1971(nun 1971-07-21) en Londono), estas franca-brita aktorino kaj kantistino. Filino de Serge Gainsbourg kaj Jane Birkin, ŝi frue debutis kinan karieron, pelate de sia patrino. Ŝi edziniĝis al Yvan Attal, mem komediisto kaj reĝisoro.

Dum la nokto de la 5-a al la 6-a de septembro 2007, ŝi estis urĝe operaciita pro cerba hemoragio, post akcidento de akvoskiado.

Kino[redakti | redakti fonton]

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1984, Jane Birkin, dum filmado en La Pirate de Jacques Doillon, instigis sian filinon trapasi selektadon de Élie Chouraqui por Paroles et musique. Tiel ŝi ekhavis sian unuan rolon kiam ŝi estis 13-jarojn aĝa. Sekvan jaron, Jacques Doillon proponis al ŝi kelkajn pecojn en La Tentation d'Isabelle, pro kio ŝi estis rimarkita de Claude Miller. Tiu ĉi proponis al ŝi unu el la ĉefaj roloj en sia filmo L'Effrontée. Tiu aktorado havigis al ŝi César-on por plej bona virina espero en 1986. Ŝi poste laboris kun sia patro (Charlotte for Ever en 1986), poste kun sia patrino (Kung Fu Master ! en 1987). En 1988, Claude Miller denove kunvokis ŝin por La Petite Voleuse laŭ scenaro de François Truffaut. Tamen nur post Merci la vie de Bertrand Blier Charlotte decidis dediĉi sin al kina kariero. Paradokse, en tiu momento ŝia kariero ŝajnis stagni, malgraŭ denova renkontiĝo kun Jacques Doillon en la ĉefa rolo de Amoureuse. Ŝia kariero restartis ekde 2001 per du filmoj de ŝia edzo Ma femme est une actrice kaj Ils se marièrent et eurent beaucoup d'enfants, ankaŭ je internacia nivelo per 21 grammes kie ŝi ludis kun Sean Penn.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Kanzono[redakti | redakti fonton]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Charlotte kantis plurfoje. Unuafoje en la albumo de Serge Gainsbourg, Love on the beat, en 1983, kie ŝi kantis Lemon incest duope kun li. Muzikvideo, kie Charlotte aperas en subvesto kuŝante ĉe sia patro, montriĝis ambigua; vortoj elvokas "amon, kiun ni neniam faros kune".

En 1986, ŝi rekomencis en la albumo Charlotte for Ever, kie pozante malfacilan adoleskantinon, ŝi kantis serion da tekstoj kun provoka enhavo: Charlotte for ever, Plus doux avec moi (ambaŭ duope kun Serge), Élastique, Zéro pointé vers l'infini.

Dum 8 jaroj ŝi ne plu kantis, ĝis ŝi engaĝis sin en la aventuron de Les Enfoirés, kantistoj kiuj subtenas bonfaran organizaĵon Restoracioj de l' koro: en 1994, en la spektaklo Les Enfoirés au grand Rex, ŝi interpretis Di doo dah, verkitan de sia patro kaj kreitan de sia patrino, Un autre monde de Téléphone kaj La chanson des restos de Jean-Jacques Goldman. Ŝi denove laboris en 2001 por la Restoracioj de l'koro, en 2001: L'odyssée des Enfoirés, kie ŝi interalie interpretis kanzonon de Renaud, Manu, kun Francis Cabrel, Julien Clerc kaj alia komediisto, Thierry Lhermitte.

En 1996, ŝi partoprenis la filmmuzikon de Love, etc.. En 2000, aŭdeblis ŝia voĉo en albumo Music de Madonna: la komenco de la kanzono What it feels like for a girl enhavas kelkajn vortojn eldiritajn de Charlotte en la filmo The Cement Garden. Ŝia lasta vera duopo estas If kun Étienne Daho en lia albumo Réévolution (2003). En 2005, Charlotte partoprenis filmmuzikon de L'un reste, l'autre part, interpretante samtitolan kanzonon.

La 28-an de aŭgusto 2006 aperis ŝia dua albumo "5:55" kunlabore kun la grupo Air, Jarvis Cocker, Nigel Godrich, Tony Allen, David Campbell kaj Neil Hannon de The Divine Comedy. La albumo enhavas francajn kaj anglajn kanzonojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1986: Charlotte for Ever
"If" duope kun Étienne Daho
  • 2006: 5:55
  1. "5:55"
  2. "AF607105"
  3. "The operation"
  4. "Tel que tu es"
  5. "The songs that we sing"
  6. "Beauty mark"
  7. "Little monsters"
  8. "Jamais"
  9. "Night-time intermission"
  10. "Everything I cannot see"
  11. "Morning song"
  • 2009: IRM
  1. "Master’s Hands"
  2. "IRM"
  3. "Le Chat du Café des Artistes"
  4. "In The End"
  5. "Heaven Can Wait"
  6. "Me And Jane Doe"
  7. "Vanities"
  8. "Time Of The Assassins"
  9. "Trick Pony"
  10. "Greenwich Mean Time"
  11. "Dandelion"
  12. "Voyage"
  13. "La Collectionneuse"
  14. "Looking Glass Blues"

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: If (duope kun Étienne Daho - inkluzivas muzikvideon)
  • 2006: The songs that we sing

Teatro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]