Isabelle Adjani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Isabelle Adjani
Isabelle Adjani en 2009
Isabelle Adjani en 2009
Naskonomo Isabelle Yasmine Adjani
Naskiĝo 27-an de junio 1955
Flago de Francio Parizo 17-a arondismento, Francio
Aktivaj jaroj 1970 - nuntempo
Nuptopartnero Bruno Nuytten
Daniel Day-Lewis (1989-1994)
Jean-Michel Jarre (2002-2004)
Gepatroj Mohammed
Augusta
Oficiala ttt www.isabelleadjani.net
César
Plej bona aktorino
1982 Possession
1984 L'Été meurtrier
1989 Camille Claudel
1995 La Reine Margot
v  d  r
Information icon.svg
Isabelle Adjani en 2010
Isabelle Adjani en 2009

Isabelle Yasmine ADJANI [izaBEL jasMIN aĝaNI] (naskiĝis la 27-an de junio 1955 (nun 1955-06-27) (59-jara) en Parizo), estas franca aktorino. Ŝi debutis en teatro kiam ŝi estis 14-jara, poste eniris en Comédie Française, kaj famiĝis fine de la 1970-aj jaroj dank'al kino, ludante en policaj, dramaj, komediaj aŭ kostumitaj filmoj. Ŝi gajnis kvar César-ojn por plej bona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Isabelle Adjani naskiĝis en 1955 en Parizo de alĝera patro, Mohammed kaj de germana patrino, Augusta, kromnomita Gusti, mortinta en februaro 2007.

Ŝi trapasis infanecon kun sia plijuna frato en Gennevilliers, en nord-okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo, studis en kolegio en Courbevoie, kaj havis sian unuan rolon, kiam ŝi estis 14-jara, en porinfana filmo Le Petit Bougnat.

Ŝi eniris en Comédie-Française en 1972, kie ŝi estis rimarkita interpretante la rolon de Agnès en L'École des Femmes, de Molière. En kino, ŝi estis rivelita al la publiko de La Gifle de Claude Pinoteau, kies sukceso pelis ŝin en la rondon de plej popularaj francaj aktorinoj. Iuj el la plej prestiĝaj reĝisoroj ludigis ŝin: François Truffaut (L'Histoire d'Adèle H.), André Téchiné (Barocco), Roman Polański (Le Locataire), ktp.

En 1981, ŝi ludis en Possession de Andrzej Zulawski kaj Quartet de James Ivory. Ambaŭ filmoj havigis al ŝi premion de virina interpretado en Festivalo de Cannes.

En Possession, ŝi interpretis virinon, kies edzo, ludita de Sam Neill suspektas ŝin havi amanton. Li dungas privatan detektivon, kiu estas murdita en teruraj cirkonstancoj. Li ekkonscias, ke la nova amanto de sia edzino ne estas homa... Adjani gajnis César-on por plej bona aktorino. Dudek jarojn poste, fininte filmadon en La repentie, ŝi deklaris al Studio Magazine, ke ŝi malamegas tiun filmon: "Mi ŝuldas al la «mistiko» de Andrzej Zulawski esti malkovrinta iojn, kiujn mi neniam volus esti malkovrinta... Possession estis nefarebla filmo, kaj tio, kion mi faris en tiu filmo same estis nefarebla, tamen mi faris ĝin, kaj kio okazis en tiu filmo kostis al mi tiom multe... Malgraŭ ĉiuj premioj, ĉiuj honoroj kiujn mi ekhavis, neniam plu tia traŭmo, eĉ ne... en inkubo!".

Kiel multaj aliaj aktorinoj, ŝi ankaŭ elprovis kantadon: Serge Gainsbourg gvidis ŝiajn unuajn paŝojn en tiu metio en 1974, registrigante ŝin Rocking Chair por televida spektaklo de Maritie et Gilbert Carpentier. En 1983, ŝi registris tutan albumon sub la direkto de Gainsbourg kaj ŝia kanzono Pull Marine, kiu profitis muzikvideon de Luc Besson, fariĝis n-ro 1 kiel unuopaĵo. Kelkajn jarojn poste, ŝi eligis unuopaĵon La princesse au petit pois verkitan sen Gainsbourg, kiu ne sukcesis. Nova albumo verkita de Pascal Obispo estis antaŭ-planita komence de 2007.

Ŝi ĝis nun estas la sola aktorino, kiu gajnis kvarfoje César-on por plej bona aktorino en unua rolo, ŝi ankaŭ estis kandidato por Oskaro por siaj roloj de Adèle Hugo (L'Histoire d'Adèle H.) kaj de Camille Claudel (Camille Claudel). La vesperon de sia césar por tiu interpretado, ŝi kaŭzis sensacion legante parton de romano The Satanic Verses de Salman Rushdie, kiu tiam estis minacata de islama fatwa. Kelkajn monatojn antaŭe, malica onidiro raportis, ke ŝi mortis pro aidoso, devigante ŝin aperi en vespera televida ĵurnalo por dementi. Tre zorgante la respekton de sia privata vivo, ŝi konsentas al tre malmultaj intervjuoj kaj minimume aperas publike.

En 1996, laca pro la postsekvado de fanatikuloj kaj de amasmedioj, kiun ŝi suferis en Parizo, la aktorino transloĝiĝis al Svislando, en Ĝenevo. Ŝi deklaris je sia alveno: "Kiam oni havas la eblecon oferti pli bonan vivkvaliton al siaj infanoj, oni ne hezitu". Ŝi tamen revenis al Parizo iom poste, por ludi La Dame aux camélias sur scenejo. Pli malfrue, ŝia sentimentala fiasko kun muzikisto Jean-Michel Jarre estis abunde prikomentita en amaskomunikiloj.

Isabelle Adjani revenis al teatro en aŭtuno 2006 por ludi titolrolon de La dernière nuit pour Marie Stuart, skota reĝino mortigita en 1587.

De la 11-a de junio ĝis la 16-a de julio 2007, ŝi ludis en regiono de Fontainebleau, novan televidan adapton de Mariage de Figaro de Beaumarchais, simple titolitan Figaro kaj reĝisoritan de Jacques Weber, en kiu ŝi reprenis la rolon de grafino Almaviva.

Ŝi havas du filojn, la unua de la reĝisoro Bruno Nuytten, Barnabé, naskita en 1979 kaj la dua de la aktoro Daniel Day Lewis, Gabriel-Kane, naskita en 1995. Barnabé estas kantisto kaj muzikisto en la grupo Makali, kiun li fondis kun siaj amikoj, kaj regule ludas sur scenejo.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Isabelle Adjani eniris en Comédie-Française en 1972, kiel pensiulino, sen trapasi tra deviga Conservatoire national d’art dramatique. Ŝi restis tie dum tri jaroj.

En Comédie-Française:
Ekster Comédie-Française:

Televido[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]