Camille Claudel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Camille Claudel (filmo).
Camille Claudel

Camille CLAUDEL [kaMIJ kloDEL] (naskiĝis la 8-an de decembro 1864 en Fère-en-Tardenois (Aisne), mortis la 19-an de oktobro 1943 en Montdevergues (Vaucluse)) estis franca skulptistino, fratino de la poeto kaj verkisto Paul Claudel. Ŝi ankaŭ estas konata pro ŝia pasia kaj tumulta rilato kun la skulptisto Rodin, 24 jarojn pli aĝa ol ŝi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Camille Claudel naskiĝis la 8-an de decembro 1864 en Fère-en-Tardenois (Aisne) de Louis-Prosper Claudel, imposto-funkciulo, kaj de Louise-Athanaïse Cerveaux, filino de kuracisto kaj nevino de pastro de la urbeto. Post la forpaso de Charles-Henri (naskiĝinta en aŭgusto 1863)[1], la unua filo de la paro, mortinta 16 tagojn aĝa, Camille fariĝis la plejaĝa infano de familio kiu kalkulis du pliajn naskiĝojn.

Poste, la paro ekloĝis en Villeneuve-sur-Fère, urbeto situanta kelkajn kilometrojn de Fère-en-Tardenois, Camille trapasis sian infanecon ĉirkaŭitan de sia fratino Louise naskiĝinta en februaro 1866 kaj de sia juna frato Paul, naskiĝinta en aŭgusto 1868. La familio Claudel poste ekloĝis dum tri jaroj en Nogent-sur-Seine, de 1876 ĝis 1879. Tiu seninteresa provinca urbo, kiel priskribis ĝin Gustave Flaubert en L'Education sentimentale, estis la loko, kie Camille unue alpaŝis sian artistan karieron. Tie, ŝi renkontis skulptiston Alfred Boucher, kiu ekkonsciigis ŝin pri ŝia dotitaĵo.

Camille Claudel fare de Rodin (1886) (bronzo 7/12, Fandejo Rudier 1869)

Fakte, ekde infaneco, Camille pasiiĝis por skulptado kaj inicis sin per argilo. Daŭre apogita de sia patro, kiu petas konsilojn de Alfred Boucher, Camille devis alfronti la fortegan opozicion de sia patrino, kiu ĉiam profunde malŝatis tiun arton kiu pasiigis ŝian pli-aĝan filinon. En 1882, dum la familio loĝis en Wassy, Camille persvadis sian familion transloĝiĝi al Parizo, krom sia patro postrestanta pro profesiaj kialoj. Kun ŝia frato Paul Claudel, ili loĝis en n-ro 36 de boulevard de Port-Royal, ĝis 1896.

Ŝi unue vizitis kursojn de Akademio Colarossi. Poste, ŝi luprenis atelieron kun anglaj studentinoj, inter kiuj Jessie Lipscomb kun kiu ŝi ligiĝis per profunda amikeco.

Camille unue studis kun Alfred Boucher. Tiu ĉi troviĝis en Parizo por starigi falansteron La Ruche (La Abelujo), komunumo de artistoj, sed li gajnis Premion de Romo kaj instalis sin en Vilao Medicis, kaj petis al Auguste Rodin antataŭigi lin por la kurso de skulptado, kiun li donis al grupo de junulinoj. Tiel Camille kaj Rodin renkontiĝis.

Tre rapide, interkonsento kaj arta kompliceco ekvenis; antaŭ la freŝeco de Camille, la originaleco de ŝia talento kaj ŝia persista volo, Rodin ne eltenis longe; kiel li mem diris "fraŭlino Claudel fariĝis mia plej eksterordinara praktikisto, mi konsultas ŝin pri ĉio." Al tiuj, kiuj kritikis ŝin, Rodin respondis "mi montris al ŝi kien trovi oron, sed oro kiun ŝi trovas ja estas ŝia."

Camille multege inspiris Rodin, kiu modelis "l'éternelle idole" ("la eterna idolo"), "le baiser" ("la kiso"), (ili ambaŭ prilaboris ĝin) kaj la monumentan "Porte de l'enfer" ("Pordo de infero")...

Sinsekvis ankaŭ aliaj verkoj kiel la Danaïde ("la Danaidino"), Fugit Amor... Ambaŭ baldaŭ vivis pasion stimulan tamen tumultan kie intermiksiĝis arto de ambaŭ artistoj, tiamaniere ke la arto de Camille estis konsiderata kiel tiu de Rodin.

Camille strebis por esti rekonata tia, kia ŝi estis, kaj volis pruvi, ke ŝi ne kopiis Rodin. Tamen, kiel notis Paul Claudel parolante pri sia fratino: «Tio ne plu estas Rodin».

Vivo-fino[redakti | redakti fonton]

Forlasita de Rodin, mizere vivanta - pro malhavo de ŝtataj mendoj postulitaj de ŝia entuziasma admiranto Octave Mirbeau, kiu trifoje proklamis ŝian «genion» en la ĉefa gazetaro -, Camille Claudel baldaŭ enfermiĝis en solecon kaj iom post iom sinkis. Ŝi estis 48-jara kiam ŝia patro mortis kaj ŝia familio, ne plu eltenante ŝiajn mispaŝojn decidis internigi ŝin en frenezulejon de Ville-Evrard en marto 1913.

Ŝi trapasis la tridek lastajn jarojn de sia vivo en frenezulejo de Montdevergues, en Montfavet apud Avignon, kie ŝi estis tre malfeliĉa, ne ricevante kion ŝi petis, havante eĉ ne unusolan viziton de sia patrino aŭ de sia fratino, nur de sia frato Paul, kiu venis viziti ŝin po unu fojon ĉiujare. Ŝi mortis la 19-an de oktobro 1943 pro apopleksia ikto[2].

Ŝi estis enterigita kelkajn tagojn poste en tombejo de Montfavet en ĉeesto de la personaro de la hospitalo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Camille Claudel estas hodiaŭ konsiderata kiel maĵora artistino de la fino de la 19-a jarcento, [3].

En Muzeo Rodin, en Parizo, parto de ŝiaj skulptaĵoj estas ekspoziciata en ĉambro dediĉita al ŝi.

  • L'Âge Mûr - La Matura Aĝo (1-a versio el gipso, 2-a versio el bronzo)
  • La Petite Châtelaine - La Eta Kastelanino (marmoro)
  • Pensée - Penso (marmoro)
  • Paul Claudel à trente-sept ans - Paul Claudel 37-jara (bronzo)
  • L'Implorante - La Plorpetantino (redukto, bronzo)
  • Clotho - Kloto (gipso)
  • Les Causeuses - La Babilantinoj (versio el gipso, versio el onikso, versio el bronzo)
  • La Valse - La Valso (bronzo)
  • Buste de Rodin - Busto de Rodin (versio el gipso, versio el bronzo)
  • Vertumne et Pomone - Vertumno kaj Pomona (marmoro)
  • La Vague - La ondo (onikso kaj bronzo)
  • Profonde Pensée - Profunda Penso (bronzo)
  • Profonde Pensée - Profunda Penso (marmoro)
  • La jeune fille à la gerbe - La Junulino kun Garbo (bronzo)
  • Sakountala - Ŝakuntalo, pri la verko de Kalidaso (argilo)
  • L'Abandon - La Forlaso (bronzo)
  • La Niobide blessée - La Vundita Niobidino (bronzo)
  • Jeune femme aux yeux clos - Junulino kun Fermitaj Okuloj (argilo?)

En Muzeo Dubois-Boucher de Nogent-sur-Seine (Aube)

  • Persée et la Gorgone - Perseo kaj la Gorgono, 1902, monumenta verko (1.96mx1.11mx0.90m)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Cassar, Dossier Camille Claudel, éditions Archambault, 1997. (leteroj, dokumentoj, gazetaraj artikoloj aperintaj dum ŝia epoko).
  • Hélène Pinet kaj Reine-Marie Paris, Camille Claudel, le génie est comme un miroir, Parizo, ĉe éditions Gallimard, 2003.
  • Anne Delbée, Une femme, Presses de la Renaissance, 1982.
  • Dominique Bona, Camille et Paul : La passion Claudel, Grasset, 2006, ISBN|2246706610.
  • Paola Ferrantelli, Camille Claudel (L'idolo eterno), Irradiazioni, 2007. (teatraĵo, en la itala)
  • Odile Ayral-Clause, Camille Claudel sa vie, Bibliothèque Hazan, 2008.

Biografia filmo[redakti | redakti fonton]

Bazita de la libro de Reine-Marie Paris, nepino de Paul Claudel, la filmo Camille Claudel estis filmita pri la vivo de la artistino, sub reĝisorado de Bruno Nuytten. Kun-produktita de Isabelle Adjani, kiu enkarnigas Camille kune kun Gérard Depardieu, la filmo estis nomumita por du Oskaroj en 1989. Ĝi gajnis kvin César-ojn (inter kiuj por plej bona filmo kaj plej bona aktorino) kaj premion de virina interpretado en Berlinale la saman jaron.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kronologio de Camille Claudel
  2. Hélène Pinet kaj Reine-Marie Paris, Camille Claudel, le génie est comme un miroir, 2003, Gallimard, paĝo 14.
  3. Laŭ ties biografio en retejo de Muzeo Rodin

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]