Octave Mirbeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Octave Mirbeau
Octave Mirbeau.jpg
Octave Mirbeau, franca verkisto
Dato de naskiĝo la 16-an de februaro 1848
Loko de naskiĝo Trévières, Francio
Dato de morto la 16-an de februaro 1917
Loko de morto Parizo, Francio
v  d  r
Information icon.svg

Octave MIRBEAU (naskiĝis en Trévières la 16-an de februaro 1848 kaj mortis en Parizo la 16-an de februaro 1917) estis franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mirbeau naskiĝis en Trévières (Calvados), la 16-an de februaro 1848.

Estis aŭtoro de fabeloj (Lettres de ma chaumière, 1885) kaj romanoj (L’Abbé Jules, 1888), liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj. Liaj plej famaj romanoj estas Le Jardin des supplices (1899) kaj Le Journal d'une femme de chambre (1900). En 1903, komedio Les affaires sont les affaires (La negocoj estas la negocoj) , lia ĉefverko, faras skandalon.

En la jaro 1903 li fariĝis membro de la Académie Goncourt.

Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj Edmond de Goncourt, Guy de Maupassant, Stéphane Mallarmé kaj Émile Zola, pentristoj kiaj Claude Monet kaj Camille Pissarro, skulptisto kiaj Auguste Rodin kaj Aristide Maillol.

Mirbeau estas konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo, dum la "bela epoko". Ties literatura verko, tre originala, estis markita de la anarkiismo kaj atakata de la kritikoj. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio kaj por Alfred Dreyfus, en la Dreyfus-afero.

Mirbeau mortis en Parizo la 16-an de februaro 1917.

Li estis influata de Jules Barbey d'Aurevilly, Edgar Poe, Lev Tolstoj kaj Fjodor Dostojevskij, kaj influis verkistojn kiel Léon Werth, Louis-Ferdinand Céline, Eugène Ionesco kaj Jean-Paul Sartre.

Octave Mirbeau pri la bezono de internacia lingvo[redakti | redakti fonton]

« La civilizacio ne faros grandan paŝon tiel longe, kiel la popoloj havos por sia uzo lingvojn diversajn kaj malamikajn, pro kio ili ne interkompreniĝas, unu restas kontraŭe fremda kontraŭ la alia. ... tio daŭros tiel longe, ĝis sur la surfaco de la tero estos unu lingvo. » El Paris-Espéranto, oktobro 1911 (citita en Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Isaj Dratwer, Tel-Avivo. Memeldono. 1977).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Georges Jeanniot, Le Calvaire (1901)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Lettres de ma chaumière (1885).
  • Contes cruels (1990).

Nefikcio[redakti | redakti fonton]

  • L'Affaire Dreyfus (1991).
  • Lettres de l'Inde (1991).
  • Combats esthétiques (1993).
  • Combats littéraires (2006).
  • Correspondance générale (2003-2005-2009).

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ili estis frenezaj
  • Les Mauvais Bergers, dramo (1897).
  • Les affaires sont les affaires (Amikeco aparte, afero aparte), komedio (1903).
  • Farces et moralités, komedioj (1904).
  • Le Foyer, komedio (1908).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Ili estis frenezaj (1905).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]