Sébastien Roch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de H.-G. Ibels, 1906

Sébastien Roch estas romano de la franca verkisto Octave Mirbeau, eldonita en 1890, sen sukceso: la temo tabua de la krimoj klerikaj kaj de la seksperfortado de adoleskantoj fare de pastroj estis tiam tro skandala, tiel ke, en la franca gazetaro, estis vera konspiro por silento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rakonto situantas en la religian lernejon Francisko Ksavjero, de Vannes (Bretonio), kie la romanisto pasis kvar jarojn de “infero” kaj de kie estis forpelita, je siaj dekkvin jaroj, en situacio pli ol suspektinda.

Sana kaj fortika knabo en kies korpo bolas plene la liberaj fortoj de la naturo kaj en kies virga inteligenteco ne eniris malico, la junulo Sébastien alvenas en la lernejon je siaj dekunu jaroj. Kiam li eliros, kvar jarojn poste, forpelita hontinde, ĉio estos mortita en li.

Mirbeau rakontas kun emocio ĉi tiun "murdon de animo de knabo" fare de perforta jezuito, la diabla Pastro de Kern, kaj oni analizas la mortigajn konsekvencojn de la seksperfortado sur la junulo, kiu estis havinta artajn eblojn, definitive detruitaj. Dum la milito de 1870, Sébastien diras "Mi ne mortigos", kaj li mortas en absurdaj kondiĉoj: la armeo finas la laboron de detruo komencita de la katolika eklezio.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La anarkiisto kaj ribelema Octave Mirbeau denuncas la premon de la familio kaj de la eklezio. Tio, kion oni nomas "eduko", fakte, estas seksperfortado de la animo de la junuloj. Sébastien Roch ne estas romano de formado (Bildungsroman), sed romano de la deformado aŭ kontraŭformado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]