Lev Tolstoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Konfuzu lin nek kun Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, nek kun Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj!
Vidu ankaŭ Moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj"

Lev Tolstoj
L.N.Tolstoy Prokudin-Gorsky.jpg
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj en Jasnaja Poljana, 1908. (Frua kolora fotografio farita de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij)
Naskiĝis 9-an de septembro 1828
Jasnaja Poljana, Russian Empire 1914 17.svg Rusia imperio
Mortis 20-an de novembro 1910
Astapovo, Russian Empire 1914 17.svg Rusia imperio
Profesio verkisto, novelisto
nacieco ruso
Ĝenroj realisto
Notindaj verko(j) Milito kaj Paco
Anna Karenina
Subskribo Signature of Leo Tolstoy.jpg
LeoTolstoy.jpg
Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887)

Lev Nikolaeviĉ TOLSTOJLeo Tolstoj (ruse Лев Николаевич Толстой [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.

Li naskiĝis en Jasnaja Poljana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientalajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li en la jaro 1862 edziĝis kaj decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis inter alie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la reston de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacio Astapovo.

Sian literaturan agadon Tolstoj komencis per taglibroj. En 1852 li publikigis sian membiografion Detstvo (= Infanaĝo), en 1854 sekvis Otroĉestvo (= Knaboaĝo) kaj en 1856 aperis Junost (= Junaĝo). Siajn spertojn dum la militservo li priskribis inter alie en Sevastopolskie Rasskazi (1855/56). La plej famaj verkoj de Tolstoj tamen estiĝis post lia reveno al sia naskiĝloko: ekz. Vojna i mir (= Milito kaj Paco), ses-voluma historia romano pri la tempo de la napoleonaj militoj aperinta 1865-69, kaj Anna Karenina, romano pri geedza paro, aperinta en 1878.

Lia lasta verko, Haĝi Murat aperis postmorte en 1912.

Enhavo

[redakti] Tolstoj kaj Esperanto

Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj. En 1889 Tolstoj esprimis sian apogon al la verko de Zamenhof, kaj poste plurfoje ripetis sian favoran opinion, kaj permeson por tradukado de siaj verkoj en Esperanton. En 1894 du ĵurnaloj en Odeso publikigis leteron de Tolstoj kiun li finis jene:

"Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur dank' al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo". (Citita de Ulrich Lins en "La danĝera lingvo", ISBN 5-01-003136-1,p. 26).

Omaĝe al Tolstoj nomiĝas la moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj".

[redakti] En Esperanto aperis

  • Tri rakontoj. Kun permeso de l'aŭtoro esperantigis de la rusa originalo Maria Ŝidlovskaja. - Wolfenbüttel: Heckner, [s.j.]
  • Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas : vera estintaĵo. Trad. J. Lojko. - Nurnbergo: Tümmel, 1895.
  • Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano : komedio. Trad. A. Burenkov. - Nürnberg: Tümmel, 1896
  • La morto de Ivano Iljiĉ : novelo. Trad. A. Ŝarapova. - Riga: Riga Stelo Eld., [proks. 1910].
  • Kaŭkaza kaptito. Trad. A. N. Ŝarapova. - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1911.
  • La konfeso. Trad. de M. S. Tenner. Red. de V. N. Devjatnin. - Kovno: Solokovskij, 1911
  • Dio - unu por ĉiuj : (surata kafejo), rakonto lau Bernardin de St. Pierre. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Du maljunuloj : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Kaŭkaza militkaptito : rakonto. Trad. el rusa lingvo N.Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Kie estas amo, tie estas Dio : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna : eltiraĵo el la memorskriboj. Esperantigis nur per radikoj de U. V. Roksano. - Béziers: Roksano, [1912]
  • Per kio homoj estas vivaj : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Sieĝo de Sebastopolo : rakonto. Trad. el rusa lingvo N.Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unu animo en ĉiuj. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unua ŝtupo aŭ senmortiga nutrado. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • La vojo de l' vivo (ĉapitro XXI). Trad. Paŭlo Medem. - Kovno: Esperantista Societo, 1913.
  • Pensoj de L. Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov. El la rusa trad.: Zahari Zahariev. - Enfield: Internacio de Militkontraŭuloj, 1928
  • Ĥodinka. SAT- Leipzig: Eldona Fako Kooperativa, 1929
  • Kie estas amo, tie estas Dio. Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930
  • Tri verkoj. El rusa lingvo trad. J. M. Kun antauparolo de Romain Rolland. - Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, (proksimume 1930).
  • Kristanismo kaj Patriotismo. Trad. I. Maĉernis. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, 1931
  • Grafo Kaliostro. Trad. B. Najdin. – (Krasnodar, 1959)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. - Miya-tyo: Esperanto-Kenkjuŝa, (1965)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. Klarigis Ilin. - (2. print.) - Beijing: El Popola Ĉinio, (1981)
  • Patriotismo kaj registaro ; Al politikistoj ; Ĥodinka ; Ne mortigu!. El la rusa lingvo trad. J. M... V. Ĵavoronkov... Kribo. - Laroque Timbaut: Cercle Espérantiste de l' Agenais ; Laute!, 1981
  • La Morto de Ivan Iljiĉ. Trad. el la rusa lingvo Valentin Melnikov. Red. kaj kompostis Aleksander Korĵenkov. Korektis Halina Gorecka. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1997
  • Ivan la malsaĝulo. Trad. V. A. Ŝrikov. Reviziis kaj red. Mine Yositaka kun konsiloj de Tani Hiroyuki (laŭ la rusa originalo). Ilustr. per lignogravuraĵoj Takehana To). - Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1998.
  • Resurekto : romano. Trad. el la rusa lingvo Viktor Sapoĵnikov. Red. kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov. Ilustr. Maria Baĵenova. - Jekaterinburg: Sezonoj, 2000

Tri mortoj.jpg "Tri mortoj" tradukita de M. Ŝidlovskaja, 1911

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  La morto de Ivan Iljiĉ, traduko de Valentin Melnikov.
·  Resurekto (Fragmento)
·  Artikolo "Kristanismo kaj patriotismo"
·  Verkoj de Lev TOLSTOJ ĉe Projekto Gutenberg
·  (angle) http://www.ltolstoy.com

[redakti] Rete legeblaj verkoj


Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon: