Muhammad Ikbal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Muhammad IKBAL (urdue: محمد اقبال) naskiĝis la 9-an de novembro 1877 en Sialkot; mortis la 21-an de aprilo 1938 en Lahoro) estis la plej grava 20-jarcenta islama poeto de Pakistano. Li verkis en la urdua lingvo kaj la persa lingvo. Li verkis ankaŭ pri filozofio. En elstara libro La rekonstruo de la religia penso islama (1934) li sintezas siajn proprajn pensojn, la inspiron de la hindia renovigisto Ahmad Sir Hindi (1562-1620) kaj tiun de Friedrich Wilhelm Nietzsche kaj Henri Bergson.

Politike li lanĉis la ideon de aparta lando por la islamaj loĝantoj de Hindio.

Verkitaj Libroj de Muhammad Ikbal[redakti | redakti fonton]

Ilm-ul-Iktisad (Ekonomio) 1903

Verkaro en Perslingvo

  • Asrar-e-Ĥudi (Sekretoj de mem) 1915
  • Rumuz-e-Beĥudi 1917
  • Pejaam-e-Maŝrak (La Mesaĝo de Oriento) 1924
  • Zabur-e-Aĝam (Persa Psalmaro) 1927
  • Ĝaved Nama (Libro de Ĝaved) 1932
  • Pas Ĉeh Bajed Kard Aj Akvam-e-Ŝar'k (Kion ni estas fari, He Nacioj de L'Oriento) 1936
  • Armugan-e-Hiĝaz (Donaco de Hiĝaz) 1938

Verkaro en Urdulingvo

  • Bang-e-Dara (Alvoko de la Marŝanta Sonorilo) 1924
  • Bal-e-Ĝibril (Flugilo de Gabrielo) 1935
  • Zarb-e-Kaliim (La Vergo de Moseo) 1936

Verkaro en Anglalingvo

  • The Development of Metaphysics in Persia (Evoluo de Metapsikio en Persio) 1908
  • Reconstruction of Religious Thought in Islam (Rekonstruado de Religia Penso Islame) 1930

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]