Ikbal-Manzil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikbal-Manzil
urdue اقبال منزل, Iqbal Manzil
angle Iqbal Manzil
Muzeo
Ekstera vido de la muzeo.
Ekstera vido de la muzeo.
Ekstera vido de la muzeo.

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoSialkot
Koordinatoj32° 30′ 2″ N, 74° 32′ 16″ O (mapo)32.50058231031474.537842713016Koordinatoj: 32° 30′ 2″ N, 74° 32′ 16″ O (mapo)

Estiĝo1977

PublikoAlirebla por la publiko

Etaĝoj3

Ikbal-Manzil (Panĝabo)
Ikbal-Manzil (Panĝabo)
DEC
Ikbal-Manzil
Ikbal-Manzil
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Ikbal-Manzil (Pakistano)
Ikbal-Manzil (Pakistano)
DEC
Ikbal-Manzil
Ikbal-Manzil
Situo en Pakistano.

Map
Ikbal-Manzil
Vikimedia Komunejo:  Iqbal Manzi, Sialkot [+]
vdr

Ikbal-Manzil (urdue اقبال منزل, Iqbal Manzil; la vorto «Manzil» signifas «konstruaĵon» aŭ «domegon») estas la naskiĝloko de la islama poeto kaj filozofo d-ro Muhammad Allama Iqbal (1877-1938). Ĝi troviĝas en la koro de la urbo Sialkot, en provinco Panĝabio de Pakistano.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ikbal-Manzil estis aĉetita en 1861 fare de Mohammad Rafique, praavo de Allama Iqbal.[2] La domo estis origine tre malgranda, sed ĉiu posteulo grandigis ĝin iompostiome kaj tiel la konstruaĵo kreskiĝis je grandeco.

Post la morto de sia patro Nur Muhammad, la pliaĝa frato de Iqbal, nome Ata Mohammad, fariĝis la posedanto de la Ikbal-Manzil. La filoj de Ata Mohammed lasis la domon post la morto de sia patro, kaj ekloĝis en domegoj en Karaĉio kaj Lahoro.[2]

Filo de Allama Iqbal, nome Ĝaved Ikbal, naskiĝis en la Ikbal-Manzil la 5-an oktobro 1924.[3] Ĝaved Ikbal pasigis sian infanaĝon en Lahoro sed neniam eniris donove en la Ikbal-Manzil. Alia filo de Allama Ikbal, nome Aftab Ikbal, loĝis en Karaĉio dum plejparto de sia vivo. Allama Iqbal ankaŭ havis filinon nome Munira Ikbal.

Ekde 1986, Riaz Hussain Naqvi estas la kuratoro ĉe Ikbal-Manzil.

Restariga laboro[redakti | redakti fonton]

La Registaro de Pakistano aĉetis Ikbal-Manzilon por ties restarigo en 1971 kaj transdonis ĝin al la Arĥeologia Departemento, kiu donis al ĝi la la statuson de «kultura heredaĵo».

Malzorgemo[redakti | redakti fonton]

Tamen, komence de la 2000-aj jaroj la Ikbal-Manzil fariĝis viktimo de malzorgemo de la aŭtoritatoj kiuj respondecis pri ties konservado. Fendetoj ekaperis en pluraj muroj de la jardeka konstruaĵo, kaj la pordoj krakis. La konstruaĵo estis ruinigita kaj, konsekvence, la nombro de vizitantoj ekde po 300 ĉiutage malkreskis ĝis po nur kelkaj dekduoj.[1][4] La malantaŭa parto de la konstruaĵo estis aparte en kaduka kondiĉo kaj plejparte ignorita.

Renovigado[redakti | redakti fonton]

La Registaro de la distrikto Sialkot renovigis la Ikbal-Manzilon por ke ĝi ne disfalu.[1] La muroj estis riparitaj kaj kalkitaj, kaj la tegmento estis pentrita; la malnovaj kurtenoj estis anstataŭigitaj, kaj oni sternis la duan etaĝon per tapiŝoj. Post la renovigado, la nombro de vizitantoj tuj kreskiĝis ĝis po ĉ. 200 ĉiutage. La registaro spezis entute 14 milionojn da rupioj por restarigi la konstruaĵon.

En la Ikbal-Manzil[redakti | redakti fonton]

Multaj turistoj alvenas al urbo Sialkot precipe por viziti la Ikbal-Manzilon. Ĝi estas la loko kie li vivis kaj verkis poeziojn kiu poste stimulis la starigon de la Pakistana Movado. Post la renovigado, Ikbal-Manzil fariĝis biblioteko kun muzeo. La muzeo estis inaŭgurita en 1977. Ĝi oferas gviditan travojaĝon tra la ĉambroj de la domego, kiu enhavas tri etaĝojn. La vizitantoj povas admiri la meblojn kaj multajn ceterajn objektojn uzitaj fare de Allama Ikbal kaj lia familio, kelkajn jardekojn antaŭe.

La muroj estas ornamitaj per pluraj maloftaj bildoj pri Allama Ikbal kaj lia familio, liaj instruistoj, studantoj de la sama lernejo, kaj gvidantoj de la Tuthindia Islama Ligo. Multaj de ĉi tiuj bildoj enhavas aŭtografojn de Allama Ikbal mem. Oni povas ankaŭ vidi poeziojn skribitaj mane de la poeto, kune kun plumo kaj inkujo uzitaj de li.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La biblioteko ĉe la Ikbal-Manzil enhavas pli ol 4000 librojn, ĉiuj de kiuj estis donacitaj de vizitantoj.[2] La vizitantoj povas sidi en la biblioteko tute senpage kaj pasigi tie la propran libertempon. La biblioteko faciligis 5 studantojn atingi la rangon de doktoro pri la verkoj de Ikbal.[2] La Registaro de Panĝabio anoncis la starigon de altnivela esplorada centro ĉe la Ikbal-Manzil, kiu faciligos la esploradon farita pri Ikbal kaj siaj laboroj.[1] Nuntempe, la projekto pri la esplora centro estis jam aprobita.[5]

Vizitantoj[redakti | redakti fonton]

Inter la rimarkindaj vizitantoj de la domo-muzeo indas mencii la Ambasadoron de Taĝikio en Pakistano s-ro Sherali S. Jononov.[6] Ankaŭ japana delegacio de la Universitato de Osako vizitis Ikbal-Mazilon kaj tie ĝuis la tradician matenmanĝon de Hulwa Puri.[7]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Iqbal Manzil renovated”, [www.dawn.com Dawn Pakistan] (en). 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Iqbal Manzil. Arkivita el la originalo je 2015-08-14. Alirita 2015-09-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-14. Alirita 2023-01-23.
  3. Speakers pay tributes to Javed Iqbal (angle). Alirita 2015-10-29.
  4. Iqbal Manzil in a shambles. Alirita 2015-09-03.[rompita ligilo]
  5. Iqbal Manzil finally gets a face lift - The Express Tribune (angle). Alirita 2015-09-03.
  6. Visit to Iqbal Manzil, Sialkot (angle). Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 2015-09-03. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-01-23.
  7. Japanese team visits Iqbal Manzil. Alirita 2015-09-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo en la angla Vikipedio.