Pierre-Joseph Proudhon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pierre-Joseph PROUDHON (1809-1865), en Esperanto ankaŭ nomata Prudono, estis franca sociologo kaj ekonomikisto, teoriisto de la socialismo, konsiderata kiel la unua anarkiisto.

Charles Fourier.jpg

Li naskiĝis en malriĉa katolika familio.

En 1840 : Li iĝis tuj fama pro sia libro "Qu'est-ce que la propriété?" ("Kio estas proprieto?") Li respondas tiun demandon per la ege fama frazo : "proprieto estas ŝtelo !".

Li estas ankaŭ konata ĉar li estas preskaŭ la unua kiu sin nomis "anarkiisto". "Jes ja mi estas anarkiisto, eĉ se mi multe zorgas kaj ŝatas ordon".

Proudhon poste priskribas laboristajn kaj federalajn tezojn "la Philosophie de la misère" ("La filozofio de la mizero", 1846) kaj tiel perdis la estimon kiun Karlo Markso havis por li. Markso uzis sian kritikon al tiu libro por prezenti, por la unua fojo, siajn ekonomiajn kaj filozofiajn analizojn en "La mizero de la filozofio" (en Esperanta traduko: Karlo Markso: "La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: „La filozofio de la mizero”. Kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin. Pri J. P. Prudono [Letero al J. B. v. Schweitzer],Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia [MAS], 2009, ISBN 978-2-918300-08-3).

Li estis ĵurnalisto en le Peuple (La popolo) kaj la Voix du peuple (la popola voĉo).


Prudono kaj la scienca ekonomio[redakti | redakti fonton]

Prudono multe fidas la ekonomian sciencon, kiun li konsideras la nura taŭga por ŝanĝi la socisistemon : « mi persistas kredi ke la demandoj pri Dio, pri la homa estonto, pri la ideoj, pri la certeco, unuvorte, ĉiuj gravaj filozofiaj temoj plene rolas en la ekonomia scienco, kiu fakte, estas nur ilia konkreta aspekto » (Prudono, letero al Bergmano [Bergmann], 4an de junio 1847). Kiel Furiero [Fourier] aŭ Sansimono [Saint-Simon], li asertas la unuarangecon de ekonomio super politiko.

En siaj Ekonomiaj Kontraŭdiroj, Prudono klopodas montri, ke ekonomio baziĝas sur internaj kontraŭdiroj : tiel, la maŝinigado malpezigas la penon de l’ laboristo sed senlaborigas lin, la disdivido de la laboro kreskigas la socian riĉecon sed stultigas la laboriston, la konkurenco instigas al produktado sed malaltigas la salajrojn, la kredito povus emancipi la laboriston sed funkcias nur por la riĉuloj, la tera proprieto estas ece la fundamento de la libereco, sed ĝi produktas privilegiojnŠ Fronte al tiuj ĉiamaj kontraŭdiroj, revolucio vanas kaj serĉindas alia maniero konsideri la ekonomiajn rilatojn.

Kvankam tre kritikema kontraŭ la kapitalisma ekonomio, Prudono ne pli favoras al socialismo. Utopion li ne toleras, ĉar laŭ li, kongrue kun la etimologio, ĝi signifas « loko kiu ne povas esti ». Nu, socialismo estas utopio : « sola, en la nebulo de siaj ideoj, ĝi kontrastas kun la unueco de la homa specio » ; do, « ne estos taŭga momento por ĝi ; ĝi estas kondamnita al eterna prokrasto ». Dum kapitalismo asertas, ke kio devas esti, tio estas, socialismo asertas, ke kio devas esti, tio ne estas. Dum la ekonomia politiko asertas, ke la laboro estas organizita, la utopia socialismo asertas, ke ĝi estas organizota. Fidela al la hegela dialektiko, kies adepto li estas, Prudono refutas ambaŭ tiujn konkludojn ; li opinias, ke la laboron oni organizas. Ĉar li ne agnoskas la hipotezon de stagnado : laŭ li, socio evoluas ekde la komenciĝo de la mondo kaj evoluos ĝis ties finiĝo. Konsekvence, li frontas samgrade la klasikajn ekonomiistojn ­ kuj priskribas la tiamajn mondajn realaĵojn sen konsidero al iliaj portempeco kaj evolukapablo ­ kiel la socialistojn, laŭ kiuj la sukcesa estiĝo de ideala socio indikos la finon de la Historio.

Prudono favoras al iu tria vojo, la scienca socialismo, kiu iĝos pozitiva anarkio aŭ memmastrumada federaciismo. Tiu lasta, laŭ Prudono, baziĝas sur du paralelaj strukturoj, unu kiu rilatas al la ekonomia aktivado, la alia al la politika flanko. Tiuj du strukturoj estu aparte difinitaj sed kunlaboru. Rilate produktadon, temas pri « demokrata ekonomio mutuala » : La terkulturistoj posedas terpecon, kiun ili ekspluatas, kaj ili partneriĝas inter si, sine de kooperativaj unuiĝoj, mem membroj de terkultura federacio. La industria produktsistemo, siaflanke, konsistu el multaj kolektivaj proprietoj, inter si konkurencaj, sed partneraj en komuna industria federacio. La konsumantoj grupiĝu laŭ « konsuma kaj produkta sindikato », kiu mastrumu la sistemon sendepende de la Ŝtato. Prudono eĉ imagas mondskalan konfederacion.

Sur la politika flanko, la « federala demokrata politiko » fontu el regionoj, kiuj sin memmastrumu -­ en Francio, dekduo da -­ kaj partneriĝu por konsistigi federalan respublikon. La federala ŝtupo zorgu nur pri fondado, kreado, instalado, sed kiel eble malplej pri plenumado. Estu du asembleoj : la regiona kaj la profesia. Tiel la universala baloto baziĝu sur regiona kaj sociprofesia divido. Nacioj konsistigu kune konfederaciojn.

Jen kiel Prudono, en 1863, imagas konfederacian Eŭropon provizitan per buĝeto, diversaj agentejoj, justica instanco, kaj organizantan komunan merkaton. Tiun organizadon oni povas efektivigi nur danke al volo de la laboristo kaj tio postulas sufiĉan tempon. Volo ĉefas : la prudona idearo baziĝas sur la nocio de kontrakto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]