Ĉernihivo
El Vikipedio
La urbo Ĉernihivo (ukraine Чернігів, ruse] Чернигов = Ĉernigov) estas la ĉefurbo de la administra unuo Ĉernihiva provinco de Ukrainio.
[redaktu] Historio
Ĉernihivo estas unu el la plej aĝaj kaj plej signifaj urboj de la mezepoka Kieva Regno. Dum la 9-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de orientslava tribo, kaj skribe unuafoje menciiĝis dum 907. Dum la 11-a ĝis 13-a jarcento la urbo estis centro de potenca princejo. Dum 1239 mongolaj rajdistoj sturmis, priŝtelis kaj detruis la urbon. Ekde 1370 Ĉernihivo estis parto de la Granddukejo Litovio, post 1503 parto de la Princejo de Moskvo. Dum 1503 la urbo fariĝis pola, sed dum 1654 kiel parto de la Ukraina ŝtato de Bohdan Chmelnyzkyj denove iĝis parto de Rusio. De 1802 ĝi estis ĉefurbo de la rusa Gubernio Ĉernihiva, kaj ekde 1932 ĉefurbo de la Ĉernihiva provinco.
[redaktu] Vidindaĵoj
Konserviĝis sennombraj konstruaĵoj el la tempoj de la mezepoka Kieva regno:
- Katedralo Spaso-Preobraĵenski (11-a jc.), la unua Katedralo de la Kieva regno
- Kathedralo de Sanktuloj Boris kaj Gleb (11. jc.)
- Katedralo Uspenski (11. jc.)
Ankaŭ el la postaj epokoj, aparte la 17-a ĝis 18-a jc. (ukraina Baroko) kaj 19-a jc.(Klasicismo) ekzistas historiaj konstruaĵoj.

