Nigra rivero (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigra rivero
Rivero en Krimeo
ruse Чёрная, ukraine Чорна, krime-tatare Çorğun

La enfluejo de la Nigra rivero ĉe la urbo Inkermano (apud Sebastopolo)
Elfluejo: Nord-okcidentaj deklivoj de la Ajpetra altebenaĵo, Krimeo
Enfluejo: La Nigra Maro
Longo: 34,1 km
La akvokvanto en la malsupra parto: 2,3 m3/s
La areo de la akvo-baseno: 436 km²

La Nigra rivero (ruse Чёрная, ukraine Чорна, krime-tatare Çorğun) estas rivero en la sud-okcidenta parto de la Krimea Duoninsulo.

La rivero longas 34,1 km. La areo de la akvobaseno estas ĉirkaŭ 436 km². La rivero komenciĝas en la Bajdara valo de Krimeo, fluas okcidenten kaj alfluas la Nigran maron apud la urbo Inkermano. En kelkaj lokoj la rivero "malaperas" en la ŝtonoz-karsta fluejo. En la meza fluo la rivero formas mallarĝan intermontejon, konatan kiel Nigrarivera kanjono, longan ĉirkaŭ 16 kilometrojn.

En la supra parto de la rivero troviĝas kelkaj akvo-rezervujoj, kiuj provizas per akvo la urbon Sebastopolo.

La rivero alfluas la Sebastopolan krekon de la Nigra maro. Apud la alfluejo troviĝas la Inkermana kaverna monaĥejo kaj la restaĵoj de la mezepoka urbo Aŭlito (kun la fortikaĵo Kalamito), kiu pasintece estis la haveno de la princlando Teodoro.

La rivero famas ankaŭ pro la fakto, ke apud ĝi la 16-an de aŭgusto 1855 okazis la Nigrarivera batalo (inter la francaj kaj sardiaj milit-trupoj unuflanke kaj la rusia armeo aliflanke; la batalo okazis enkadre de la Krimea (Orienta) milito).